Januaro de 2023
Aspekto
(Alidirektita el Januaro 2023)
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2023:
- Miloj da ekstremismaj partianoj de Jair Bolsonaro sturmis la konstruaĵojn de la tri ĉefaj povoj en Braziljo, nome la Nacian Kongreson, la Prezidentan Palacon kaj la Superan Tribunalon, kiuj ĉiuj situas ĉe la Placo de Tri Povoj. Ĉirkaŭ 1 200 atakantoj estis arestitaj, kaj ties kampadejo estis malmuntita fare de la armeo.
- 40 homoj mortis, pli ol cent estas vunditaj rezulte de kolizio de du pasaĝeraj busoj apud la urbo Kaffrine en centra Senegalo. La registaro proklamis tritagan funebron.
- Kargoŝipo Glory, 250 metrojn longa, surgrundiĝis en la suda parto de la Sueza Kanalo. La ŝipo tamen ne malhelpas navigadon kaj baldaŭ devas esti liberigita por daŭrigi sian vojaĝon.
- Subpremado de protestoj kontraŭ la registarŝanĝo en Peruo rezultis en 48 mortoj dum unu monato.
- Supera Tribunalo de Brazilo rajtigis esploradon pri envolviĝo de Jair Bolsonaro en la puĉoklopodo de la 8-a de januaro.
- Ĉinio rekonis 60 000 mortojn pro KOVIM-19 en unu monato post la mildigo de kontraŭ-pandemiaj politikoj.
- Inundoj kaŭzis 19 mortojn en Kalifornio, Usono.
- Pasaĝera aviadilo ATR 72 de Yeti Airlines kraŝis en Nepalo, 72 personoj mortis. Inter la mortintoj estas nepalanoj kaj ankaŭ civitanoj de Aŭstralio, Barato, Francio kaj Rusio.
- Helikoptero falis sur infanĝardenon apud Kievo, pro kio pereis 14 homoj, inter kiuj ukrainia ministro de enlandaj aferoj Denis Monastirskij kaj aliaj gravuloj.
- Armeanoj de Israelo okazigis naŭ mortojn kaj pliajn vunditojn dum invado en rifuĝejo de Jenin en Cisjordanio.
- Atako al sinagogo en Jerusalemo okazigis sep mortojn.
- Akcidento de aŭtobuso en sudorienta Pakistano okazigis 41 mortojn.
- Atenco kontraŭ moskeo de policanoj en Peŝavaro rezultis en 100 mortintoj kaj 170 vunditoj.
- Situacio inter palestinanoj kaj israelanoj akriĝis: en unu monato estis mortigitaj 34 palestinanoj kaj 7 israelanoj. En tiu kunteksto la Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken vizitis la regionon.
|