Januaro de 2024
Aspekto
(Alidirektita el Januaro 2024)
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2024:
Atenco dum funebra ceremonio omaĝe al generalo Kasem Sulejmani, okazinta en tombejo de Kermano, Irano, kaŭzis 84 mortojn. Sian respondecon anoncis la Islama Ŝtato.
Prezidanto de Ekvadoro Daniel Noboa deklaris staton de interna armita konflikto kontraŭ multoblaj krimaj grupoj.
En Francio, Gabriel Attal estas nomumita ĉefministro kaj 34-jara fariĝas la plej juna tenanto de tiu ĉi posteno en la Kvina Respubliko.
En la Internacia Kortumo (Hago, Nederlando) komenciĝis proceso kontraŭ Israelo akuzita de Sudafriko pri genocido en Gaza-strio.
Usono kaj Britio atakis Jemenon, raportinte pri bombado de 60 objektoj en 16 lokoj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Post politika krizo, Bernardo Arévalo enposteniĝis kiel prezidento de Gvatemalo.
Frederiko la 10-a iĝis reĝo de Danio post abdiko de Margareta la 2-a.
La Eŭropa Konsilio unuanime aprobis 4-jaran financan helpoplanon de 50 miliardoj da eŭroj por Ukrainio.
|