Komarko Torrijos
Komarko Torrijos | ||
---|---|---|
komarko [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Provinco | Toledo | |
Ĉefurbo | Torrijos | |
- koordinatoj | 40° 0′ 44″ N, 4° 22′ 35″ U (mapo)40.01222222-4.3764418Koordinatoj: 40° 0′ 44″ N, 4° 22′ 35″ U (mapo) [+] | |
Areo | 2 052,59 km² (205 259 ha) | |
Loĝantaro | 93 965 (2022) | |
Denseco | 45,77 loĝ./km² | |
Komarko Torrijos | ||
Vikimedia Komunejo: Comarca de Torrijos [+] | ||
La komarko Torrijos [toRIĥos] estas komarko de la Provinco Toledo, Hispanio. Ĝi troviĝas situanta en privilegia areo, ĉar ĝi formas parton liman kun la komarkoj Talavera kaj Toledo. Foje oni nomigis ĝin erare Norda Sagro, kio montras mankon de realismo geografia (ĉiukaze orienta).
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Municipo | Populacio | Areo | Denseco |
---|---|---|---|
Torrijos | 13.374 | 17 | 786.7 |
Fuensalida | 11.042 | 68 | 162.3 |
La Puebla de Montalbán | 8.472 | 141 | 60.0 |
Méntrida | 4.780 | 87 | 54.9 |
Cebolla (Toledo) | 3.834 | 37 | 103.6 |
Camarena | 3.704 | 66 | 56.1 |
Escalona del Alberche | 3.523 | 72 | 48.9 |
Santa Olalla (Toledo) | 3.522 | 72 | 48.9 |
Santa Cruz de Retamar | 2.998 | 130 | 23.0 |
Novés | 2.807 | 42 | 66.8 |
Almorox | 2.458 | 65 | 37.8 |
Gerindote | 2.441 | 44 | 55.4 |
Portillo de Toledo | 2.244 | 20 | 112.2 |
El Casar de Escalona | 2.225 | 40 | 54.6 |
El Carpio de Tajo | 2.184 | 112 | 19.5 |
Malpica de Tajo | 2.120 | 80 | 26.5 |
La Torre de Esteban Hambrán | 1.793 | 51 | 35.1 |
Quismondo | 1.675 | 15 | 111.6 |
Escalonilla | 1.576 | 51 | 30.9 |
Burujón | 1.422 | 35 | 40.6 |
Santo Domingo-Caudilla | 1.058 | 54 | 19.5 |
Nombela | 1.057 | 122 | 8.6 |
La Mata (Toledo) | 1.023 | 19 | 53.8 |
Villamiel de Toledo | 906 | 42 | 21.5 |
Carmena | 864 | 47 | 18.3 |
Hormigos | 792 | 28 | 28.2 |
Arcicóllar | 779 | 31 | 25.1 |
Rielves | 757 | 33 | 22.9 |
Alcabón | 747 | 8 | 93.3 |
Albarreal de Tajo | 725 | 42 | 17.2 |
Lucillos | 658 | 40 | 16.4 |
Camarenilla | 628 | 24 | 26.1 |
Huecas | 617 | 27 | 22.8 |
Barcience | 616 | 19 | 32.4 |
Montearagón | 579 | 12 | 48.2 |
Maqueda | 541 | 78 | 6.9 |
Domingo Pérez (Toledo) | 525 | 13 | 40.3 |
Los Cerralbos | 488 | 40 | 12.2 |
Otero (Toledo) | 364 | 30 | 12.1 |
Carriches | 313 | 19 | 16.4 |
Erustes | 259 | 10 | 25.9 |
Mesegar de Tajo | 243 | 18 | 13.5 |
Aldea en Cabo | 213 | 26 | 8.1 |
Paredes de Escalona | 158 | 25 | 6.3 |
Illán de Vacas | 5 | 9 | 0.5 |
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La aktuala komarko de Torrijos naskiĝas post la unuigo de la iamaj komarkoj Valo Alberĉe, kies ĉefurbo estis Escalona, kaj El Retamar (genistejo), kiu havis Torrijos por ĉefurbo. La nomo de tiu lasta estas tre antikva, kaj rilatas al abundo de samnoma makiso en la zono, kiel sekvo de la degradado de la iamaj kverkarbaroj.
Post la aŭtonomiigo de la regionoj kiu okazigis la naskon de Kastilio-Manĉo, la Deputitaro de Toledo (provinca municiparo) kreis la nunajn komarkojn kaŭ kiuj dividiĝas la provinco, kvankam ofte la nunaj limoj ne koincidas kun la iamaj. Tio okazas ĉe la aktuala komarko de Torrijos, elirita el la unuigo de la du menciitaj komarkoj (nome Valo Alberche kaj Retamar).
Geografia etendo
[redakti | redakti fonton]La limoj koincidas preskaŭ tute kun la rivero Gvadaramo kaj La Sagra oriente; norde kun la Regiono de Madrido; sude limas la rivero Taĵo, kaj okcidente kun El Casar de Escalona, la komarko de Talavera de la Reina kaj la montaro de San Vicente, kiu estas la deklivero de la sierra de Gredos.
Temas ĉefe pri ebenaĵo, taŭga por la kultivo de cerealoj, kvankam eblas trovi ankaŭ valojn ĉe la bordoj de la riveroj Taĵo, Alberĉe kaj Gvadaramo. Elstaras la ĉeriveraj tervaloj de La Puebla de Montalbán riĉodonaj por fruktarboj kaj legomoj.
Abundas olivarbaroj, kaj tiele Torrijos estis konata laŭ la nomo de Torrijos de Los Olivares aŭ de Las Olivas (de la olivarbaroj aŭ de la olivoj), kvankam tio lasadis terenojn al aliaj kultivoj, ĉefe cerealoj kaj vitejoj. La vito abundas, kaj produktas fortajn vinojn de alta gradado. La devennomigo Méntrida famiĝis pro bonkvalitaj vinoj. Elstaras tiudirekte Camarena, Escalona del Alberche, Almorox, Arcicóllar, Fuensalida, Portillo de Toledo, Santo Domingo, La Torre de Esteban Hambrán kaj Méntrida.
Aliflanke ekzistas la pinaroj de Almorox, la kverkvaroj de Méntrida, kie la anzino elstaras, same kiel en zonoj de Santa Cruz del Retamar, ĉe la bieno Alamín. Estas ankaŭ zonoj kie abundas genistoj kaj cistoj, kio plibeligas spacojn en epoko de florado.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas de tipo kontinenta, malvarma vintre kaj tre varma somere, sen apenaŭ printempo aŭ aŭtuno. La temperaturoj superas foje la 40 gradojn somere, kaj subas el nulo kelkajn tagojn en vintro. La precipitaĵo estas de ĉirkaŭ 450 litroj por m², kaj la neĝo falas nur rare.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekzistas malmultaj lokoj dediĉataj al la industrio, elstaras nur Torrijos kaj Fuensalida, kvankam en aliaj lokoj ekfunkciis diversaj industrioj, kiaj en Portillo de Toledo, por sanproduktoj, aŭ Escalonilla, kun starigo de industria areo.
La ĉasado estas tradicia resurso kaj distrotipo, ĉefe por perdrikoj, leporoj kaj kunikloj. Iam ludis gravan trolon la fiŝkaptado, sed nun poluado kaj enmeto de invadaj specioj finigis kun la indiĝenaj specioj iam kaptataj kiaj karpoj aŭ barbioj.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La palacoj de Torrijos (aktuala urbodomo) kaj de Fuensalida.
- La kasteloj de Maqueda, Escalona, Barcience, Caudilla, Silvestre.
- La Preĝejo (colegiata) de Torrijos kaj la paroĥa muzeo.
- La Baptujoj de Albarreal de Tajo, Camarenilla, Villamiel, La Puebla de Montalbán kaj Escalonilla.
- La monumentaro de Maqueda.
- La mudeĥaraj preĝejoj de Erustes kaj Mesegar de Tajo.
- La retablo de la preĝejo de Escalonilla.
- La Pinaro de Almorox.
- La Dehesa Berciana (anzinaro) de Méntrida.
- La Placoj de San Gil de Torrijos, kaj tiuj de Almorox, Escalona, Méntrida kaj La Puebla de Montalbán.
- La pilorioj de Almorox, Nombela, Maqueda, Castillo de Bayuela, Domingo Pérez, Fuensalida, Huecas, La Torre de Esteban Hambrán, Otero, Paredes de Escalona, Pelahustán, Santa Cruz del Retamar kaj Torrijos