Majo de 2024
Aspekto
(Alidirektita el Majo 2024)
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2024:
Oni informis ke rusiaj militistoj estis deplojitaj en la usona aviadilejo N 101 ĉe la Internacia Flughaveno Diori Hamani en Niameo, ĉefurbo de Niĝero.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Grandaj inundoj okazigis almenaŭ 257 mortojn kaj grandajn damaĝojn en Kenjo.
Grandaj inundoj okazigis almenaŭ 100 mortojn kaj grandajn damaĝojn en la sudo de Brazilo.
Israelo atakis Rafah en la sudo de la Gaza strio kaj tiel fermis la sieĝon al la teritorio kaj interrompis ĝian ligon kun Egiptio.
En la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 143 el 193 membro-ŝtatoj subtenis la akcepton de Palestino kiel plenrajta membro, kion nur 9 landoj kontraŭis, dum 25 sindetenis.
En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 venkis artisto Nemo el Svislando kun kanto The Code (angle por La Kodo).
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Dum pripafado de Belgorodo (Rusio) fare de ukraina armeo estis komplete detruita sekcio de 10-etaĝa domo, 15 homoj pereis en ĝi kaj sume 19 en la urbo.
Inundoj en Afganio rezultis en pli ol 300 mortoj kaj grandaj damaĝoj.
Ĉefministro de Slovakio Robert Fico estis grave pafvundita dum atenco, okazinta en la urbo Handlová.
- Ekde Aprilo, Sudorienta Azio ŝveliĝas en rekorda varmondo. d, Al-Ĝazira
Prezidanto de Irano Ebrahim Raisi pereis en akcidento de helikoptero.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Terlavango post tertremo enterigas milon da lokanoj en Papuo-Nov-Gvineo.
Gitanas Nausėda venkis en la prezidenta baloto en Litovio.
|