Marto de 2022
Aspekto
(Alidirektita el Marto 2022)
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2022:
- Daŭras la ofensivo al Kievo kaj Ĥarkovo. Rusiaj trupoj kontrolas la bordon de la Azova Maro.
- La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri rezolucio kiu "postulas al Rusio tuj ĉesi uzi forton kontraŭ Ukrainio". 141 landoj voĉdonis favore al la rezolucio, 5 kontraŭ, 35 sin detenis. Jam unu miliono da rifuĝintoj eliris el la lando. La rusiaj trupoj ekregis Ĥerson kaj daŭrigas ofensivon al Ĥarkovo.
- Invado de Rusio en Ukrainion: Ukrainaj aŭtoritatoj agnoskis ke la rusiaj trupoj ekregis la atomcentralon de Zaporiĵo.
- Almenaŭ 62 homoj pereis pro atenco kontraŭ moskeo en Peŝavaro, Pakistano.
- Jam 1 300 000 rifuĝintoj forlasis Ukrainion.
- Jam 1 500 000 rifuĝintoj forlasis Ukrainion. En Rusio jam estis ĉirkaŭ 10 000 arestitoj pro manifestaciado kontraŭ la milito kaj ĵurnalistoj estis avertitaj ne publikigi artikolojn kontraŭajn al la militado. Daŭras batalado en Ĥarkovo kaj Mariupolo.
- Irano sukcese lanĉis sateliton Nur-2 de la propra kosmodromo en la nord-oriento de la lando.
- Jam 2 200 000 rifuĝintoj eliris el Ukrainio.
- Gabriel Boric estis proklamita prezidento de Ĉilio.
- Sauda Arabio ekzekutis en unu tago 81 personojn akuzitajn je terorismo.
- Aero-kosmaj trupoj de Rusio atakis la Javorovan militekzercejon en Lvova provinco, Ukrainio per krozmisiloj. Ukrainaj aŭtoritatoj raportis pri 35 pereintoj kaj 134 vunditoj. La ekzercejo servis kiel centro por eksterlandaj solduloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En rusia ŝtata televida kanalo, en elsendo pri la invado de Rusio en Ukrainion, televida ĵurnalistino Marina Ovsjannikova aperis kun afiŝo: "Ne al la milito, ĉesigu la militon, ne kredu la propagandon, jen oni mensogas al vi, rusoj estas kontraŭ milito". Kelkajn sekundojn poste la elsendo estis ĉesigita.
- En la centro de Donecko falis misilo Toĉka-U, mortiginte 21 kaj vundinte 37 homojn. Ukraina armeo neas sian intervenon, sed rusia flanko atentigas ke la rusia armeo ne uzas tiajn misilojn ekde 2020. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj juĝis pri plendo de Ukrainio kontraŭ militkrimoj de Rusio invadinta Ukrainion: Rusio devas tuj ĉesigi ĉiujn militagojn. La milita atako rompas internacian juron, kaj ne estas pravigebla per asertita kontraŭrusa "genocido", pri kiu Rusio montris neniujn pruvojn.
- Aviadilo transportanta 133 personojn el Kunmingo al Kantono, Ĉinio, kraŝis. Ŝajne ne estis supervivantoj.
- Eŭropa Unio aprobis la starigon de 5000-soldata komuna armeo kaj pliigon de militaj elspezoj cele al kapablo memstare plenumi intervenojn ekde 2025.
- Rusia prezidanto Vladimir Putin ordonis al la registaro akcepti pagon de tergaso liverata al la Eŭropa Unio kaj aliaj "neamikaj landoj" nur en rusiaj rubloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Prezidento de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj usona prezidanto Joe Biden en komuna komunikaĵo anoncis kunlaboron kies celo estas drasta malpliigo de energia dependeco de EU de Rusio, ĉefe per renovigeblaj energifontoj kaj importado de nafto kaj gaso el Usono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|