Starina (distrikto Snina)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Starina |
Starina | |
malaperinta municipo | |
Oficiala nomo: Starina | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Nacia parko Poloniny |
Montaro | Bukovské vrchy |
Situas sub | Starina |
Rivero | Cirocha |
Situo | Starina |
- koordinatoj | 49° 03′ 10″ N 22° 15′ 43″ O / 49.05278 °N, 22.26194 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 1492 |
- pereo | 1980 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Portalo pri Slovakio |
Starina estas eksa rutena vilaĝo en orienta Slovakio. La teritorio de vilaĝo kuŝas en distrikto Snina. Unua skribaĵo pri vilaĝo estas de jaro 1492. Dum historio la vilaĝo apartenas origine al noblaj familioj de Humenné, poste al kelkaj aliaj noblaj familioj. La vilaĝo estis neniigita pro la konstruaĵo de Trinkakvujo Starina en 1986 kune kun aliaj ses vilaĝoj. La loko de vilaĝo nune estas sub la akva nivelo de valbaraĵo. De estinta vilaĝo konserviĝis nur monumento de mortintaj dum unua mondmilito kaj monumento de mortintaj piroteknikistoj dum Dua Mondmilito, kiu troviĝas sub la baraĝo. Sub la monto de Magura troviĝas minerala akvofonto. Katastro de la vilaĝo nune apartenas al vilaĝo Stakčín. Nune la teritorio estas en la Nacia parko Poloniny. Sur la teritorio de estinta vilaĝo ankaŭ troviĝas Naturrezervejo Gazdoráň, kiu estis deklarita pro la protekto de raraj kreskaĵoj.