Saltu al enhavo

Žofín (Pohorská Ves)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Žofín (Lužnice))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Žofín (apartigilo)
Žofín
germane Sofienschloss
domaro
Arbarejo Žofín, hodiaŭ penziono
Oficiala nomo: Žofín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohorská Ves
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Situo Žofín
 - alteco 750 m s. m.
 - koordinatoj 48° 40′ 31″ N 14° 41′ 37″ O / 48.67528 °N, 14.69361 °O / 48.67528; 14.69361 (mapo)
Katastro 20,5 km² (2 050 ha) Pivonice u Pohorské Vsi
Estiĝo 1862
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 382 83
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žofín (Pohorská Ves)
Portalo pri Ĉeĥio

Žofín (germane Sofienschloss) estas domaro situanta en katastra teritorio Pivonice u Pohorské Vsi en Novohrada montaro. Ĝi estiĝis devene kiel mastruma fono de ĉasista kastelo Žofín. Ĝi situis sudoriente de la kasteleto kaj laŭ administra flanko ĝi enfalis sub Pohorská Ves.

Spaco de la eksa kasteleto

En la jaro 1852 estis meze de ĉasrezervejo konstruita fare de Jan Jiří Buquoy ĉasista kasteleto kaj en sekvantaj jaroj okazis sudoriente de ĝi iom post ioma konstruado de ĝia mastruma fono, bazojn de la hodiaŭa domaro. Unu el la unuaj domoj estis ortagula etaĝa domo el la jaro 1862, en kiu loĝis arbaristestro (arbaristo) kun titolo Reitförster, zorganta pri ĉevaloj kaj transporto de senjorularo al la kasteleto. Oriente plenigis ĝin garbejo kaj iom de ĝi budo por veturilo kaj litaĵo. Inter tiu ĉi domo kaj la ksteleto situis devene arbaristejo, sed post incendio en la jaro 1887 ĝi devis esti deŝirita kaj sur ĝia loko elkreskis unuetaĝa loĝdomo. Ĉiuj dooj estis stile unuecigitaj kun la kasteleto.

Pli poste elkreskis sude de la areo pluaj du konstruaĵoj kaj el registroj ni scias, ke ĉi tie fine de la 19-a jarcento vivis proksimume 70 homoj. Eblas diri, ke minimume ankoraŭ unu konstruaĵo ĉi tie estis konstruita dum Unua respubliko.

Dudomo en domaro Žofín

En la 1950-aj jaroj post establo de limzono la domaro estis forlasita kaj ĝi estis uzata de Limgardistaro. La stato de la konstruaĵoj rapide malboniĝis, sed fine estis detruita sole la kasteleto. Sed post velura revolucio devis esti kelkaj konstruaĵoj pro sia kraŝota stato deŝiritaj. La ceteraj konstruaĵoj devis esti de fundamentoj rekonstruita, kelkaj denove konstruitaj. Tiu ĉi suma rekonstruo finis en julio de 2007 kaj hodiaŭ la konstruaĵoj servas al refreŝigado. Du objektoj estas privataj objektoj, la reston uzas ĉi tiea penziono.

Alirebleco

[redakti | redakti fonton]

Tra la domaro kondukas biciklovoj 34 kaj Greenway RD.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]