6-a de januaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 6-a de januaro estas la 6-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 359 tagoj restas (360 en superjaroj).
Je la 6-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -6: Laŭ katolika tradicio Stelo de Bet-Leĥem alkondukis tri magojn por pridonaci Jesuon
- 1017: Knuto la Granda, frato de dana reĝo, estis proklamita reĝo de Anglio
- 1066: Harold la 2-a kroniĝis kiel lasta anglosaksa reĝo de Anglio antaŭ la Normana konkero de Anglio
- 1285: Ĉefepiskopo de Gniezno Jakub Świnka kunvenigis sinodon en Łęczyca, dum kiu oni voĉdonis prediki en la pola lingvo
- 1293: Dum kunveno en Kalisz polaj princoj Ladislao la Ulnolonga, Przemysł la 2-a kaj Kazimierz la 2-a el Łęczyca interkonsentis pri rekonkero de Krakovo, okupita de ĉeĥoj
- 1355: Karolo la 4-a kroniĝis en Milano kiel reĝo de Lombardio
- 1341: Ordeno de germanaj kavaliroj: Lauenburg (nun Lębork) iĝis urbo laŭ juro de Kulm
- 1389: Universitato de Kolonjo inaŭguris agadon
- 1392: Skopjo transiris sub regado de Otomana imperio
- 1429: Pollando: en kastelo de Lucko komenciĝis kunveno de eŭropaj monarkoj, kiuj estis pripensontaj defendon de Eŭropo kontraŭ Otomana Imperio - interalie alvenis Vytautas, Ladislao la 2-a Jogajlo, Sigismondo la 1-a, Eriko de Pomerio kaj tri ĥanoj; ĉefe tamen okupiĝis pri ĵusa minaco de la germana-hungara reĝo Sigismondo koncerne rompon de la Pola-Litova unio
- 1449: Konstantino la 11-a kroniĝis en Mistraso - la lasta bizanca imperiestro
- 1535: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro fondis Limon
- 1540: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a nuptis sian kvaran edzinon Anna de Kleve
- 1542: Jukatano: en Meksiko fondiĝis urbo Mérida
- 1589: Ekvalidis la tria el statutoj de Litovio, lasta aro da juraj dokumentoj de Grandprinclando Litovio — ĝis 1840, kiam rusaj leĝoj estis enkondukitaj en Litovio
- 1601: Dum pola-sveda milito la sveda armeo konkeris Dorpat
- 1813: Oni proklamis manifeston de caro Aleksandro la 1-a pri la "Franca invado al Rusio"
- 1838: Nov-Ĵerzejo: Samuel Morse kaj Alfred Vail prezentis unuafoje funkciadon de telegrafo
- 1848: Je kelkaj horoj antaŭ francoj, hispanoj okupis senhomajn insulojn de Ĉafarinoj
- 1852: Papo Pio la 9-a fondis Papan Arkeologian Komisionon pri konsekritaj monumentoj
- 1868: Esoterismo: unua eldono de la spiritisma libro La Genezo - lasta libro de Allan Kardec
- 1870: Aŭstrio: koncerta domo Wiener Musikverein inaŭgurita en Vieno
- 1884: Patentigo de Nipkov-disko por transformi bildojn al bilderoj kaj poste rekunigi ilin aliloke
- 1903: 15-jara Pio el Pietrelcina komencis novicadon en unu el Ordenoj almozantaj de la familio franciskanoj en Morcone
- 1903: En Berno Albert Einstein nuptis Mileva Marić
- 1907: Maria Montessori malfermis en Romo sian unuan lernejon kaj antaŭlernejon por infanoj de laborista klaso - Montessoria pedagogio komencita
- 1912: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a subŝtato de Usono
- 1912: Germana geofizikisto Alfred Wegener unuafoje prezentis sian teorion pri kontinenta drivo - pioniro de platotektoniko
- 1916: Unua mondmilito: Montenegro: dutaga batalo de Mojkovac komencita - malvenko de aŭstria-hungara armeo, komandata de C. von Hötzendorf
- 1918: Centra Plenumkomitato de bolŝevikoj kaj Socialista Revolucia Partio dekretis pri "malfondo" de la Rusia Konstitucia Asembleo
- 1919: Ribelo de Grandpollando: dum konkero de germana aerodromo en vilaĝo apud Poznano ribelantoj gajnis la plej grandan militan akiraĵon en historio de la pola militarto - 200 milionojn da germanaj markoj; Libera Ŝtato Świętno "fondiĝis" proksime al Wolsztyn kaj ekzistis 218 tagojn; tuj post la novembra revolucio en Vajmara Respubliko komenciĝis formado de Freikorps - libervolaj armeaj unuoj por estingi tumultojn de radikala maldekstro
- 1924: Volgo-Germana ASSR kreiĝis
- 1926: Flugkompanio Lufthansa fondiĝis
- 1929: Germana Regno: Heinrich Himmler iĝis ĉefo de SS
- 1929: 19-aĝa albana fratulino Maria Teresa, posta Patrino Teresa, alvenis al Kolkato, kie ŝi eklaboris en katolika lernejo por knabinoj; reĝo Aleksandro la 1-a malfondis parlamenton enigante diktatorecon en la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1931: Thomas Alva Edison patentigis sian lastan inventaĵon
- 1939: Germana kemiisto Otto Hahn publike deklaris malkovron de nuklea fendado
- 1940: La okupantoj pafekzekutis verŝajne alveturigitajn de Varsovio (nun ties kvartalo Bemowo) 96 personojn kaj en malliberejo de Poznań 24 personojn; en Lubartów ĉirkaŭ 40 kaj en Lublin ĉirkaŭ 60, venĝe pro mortigo de 2 germanaj soldatoj fare de Pola Rezistomovado, kaj dum 3 tagoj arestas ĉirkaŭ 3 mil personojn; Vatikano: primaso de Pollando August Hlond donis al la papo raporton pri situacio en ĉefdiocezo Gniezno-Poznano, kiu estis tuj tradukita al la angla, franca kaj hispana kaj citata en la tuta mondo; soveta registaro protestis ĉe la registaroj de Svedio kaj Norvegio pri ilia helpo al Finnlando
- 1941: En koncentrejo Aŭŝvico kelkaj enprizonigitoj, kiuj ricevis muzikilojn de siaj domoj, kunvenis por muzikaj provoj - ĝermo de orkestro, kiu post permeso oficiale ludis por faciligi elmarŝon al laboro, okazaj koncertoj aŭ propagando; Mediteraneo: komenco de brita operaco transporti helptaĉmentojn kaj materialon de Britio kaj Ĝibraltaro al Malto kaj al Pireo; Ĉinio: armeo de Kuomintango atakis Novan Kvaran Armeon en suda provinco Anhujo; dum sia parolado, prezidanto F. Roosevelt prezentis siajn Kvar Liberecojn kiel la fundamentaj, kiujn ĉiuj homoj devas ĝui (libera sinesprimado, religia libereco, rajto al taŭga vivnivelo, libereco de timo)
- 1942: De Sovetunio alvenis sekrete pluaj membroj de iniciata grupo de la Pola Laborista Partio; Britio plu aeratakis Brest; Usono: prezidento F. Roosevelt alparole al Usona Kongreso formulis principojn de la milita politiko - detruo de la germana militarismo
- 1943: Operaco Reinhardt: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Radomsko kaj Ujazd 280 judojn; partizanoj eksplodigis fervojan trakon en distrikto Zamość kaj taĉmento de Pola Enlanda Armeo alian inter Lublin kaj Łuków; Heinrich Himmler ordonis aresti ĉiujn suspektitojn pri kunlaborado kun partizanoj kaj deporti ilin al koncentrejoj en Aŭŝvico kaj Majdanek; Sovetunio dekretis pri enkonduko de novaj distingiloj por la Ruĝa Armeo; Aliancanoj: 17 ŝtatoj publikigis deklaron, ke ili ne aplikos metodojn de senproprietigo rilate al landoj kaj nacioj kiuj senkaŭze estis invaditaj kaj prirabitaj
- 1944: La okupantoj ekzekutis en Pollando 88 personojn en Ostrów Lubelski en embusko de germanaj ĝendarmoj pereis 3 funkciuloj de komunista Popola Armeo; dum ekstermado de vilaĝo Czechy ukrainaj policanoj pafmortigis aŭ vivbruligis 29 polojn pro helpo al partizanoj; polaj rezistantoj en distrikto Radom batalis kontraŭ germanoj; la Ruĝa armeo konkeris 2 lokojn en Kieva provinco; Berlino: subskribo de bulgara-germana ekonomia interkonsento; Japanio: Koichi Kido formulis kondiĉojn pri komenco de pactraktato kun Usono kaj Britio: malmilitigo de okupataj flanke de japanoj teritorioj, kun atribuo de neŭtraleco, simila al Svislando, al ties ŝtatoj (krom Manĉukuo)
- 1945: Germana polica taĉmento pafmortigis apud Lipno kaj Końskie dekkelk personojn; stalinisma generalo raportis pri aresto de la 15-a de oktobro 1944 sur apudfrontaj areoj de 13 142 personoj, en tio membrojn de Pola Enlanda Armeo; NKVD frakasis taĉmenton de la Enlanda Armeo okcidente de Šalčininkai; Usona Aerarmeo atakis objektojn de fervoja trako, en tio en kvartalo de Kolonjo; usonaj pilotoj elflugante de ĉinaj bazoj atakis Nankinon kaj urbon Omura sur Kjuŝuo; sude de Karpatoj oni rompis germanan defendon apud la rivero Hron kaj disvolvis atakon al Komárom, kaj sur la suda bordo de Danubo rompis fine germanan atakon de kirasita korpuso de SS; rompo de diplomatiaj rilatoj inter Turkio kaj Japanio; Literatura premio: en Barcelono Eldonejo Destino donis la unuan Premion Nadal
- 1947: Pan American World Airways iĝis unua komerca fluglinio, kiu ofertis favoran prezon por vojaĝantoj ĉirkaŭnavigantaj la mondon
- 1948: Nokte de la 5/6-a de januaro membroj de juda kvazaŭarmea organizaĵo Haganah eksplodigis en Jerusalemo bombon en Hotelo Semiramis - pereis 24 aŭ 26 personoj
- 1950: Britio kiel unua ŝtato de Okcidenta Eŭropo agnoskis komunistan registaron de Ĉinio; Vatikana Radio komencis regule disaŭdigi en la belorusa lingvo
- 1953: Unua Azia Socialisma Konferenco, organizo de socialismaj politikaj partioj en Azio, malfermiĝis en Rangoon (Birmo)
- 1956: Taĝika Teknika Universitato Muhamed Osimi estas fondita en Duŝanbeo (Taĝika SSR, Sovetunio)
- 1961: Dum parolo en Moskvo Nikita Ĥruŝĉov anoncis apogon por kontraŭkoloniaj revolucioj en Azio kaj Afriko kiel turnopunkton en la Malvarma milito; kazo de la pogromo de grekoj, armenoj kaj judoj el la 6-7 septembro 1955 en Istanbulo estis finita - inter la akuzitoj estis kondamnita Adnan Menderes
- 1975: Vjetnama milito: decida venko de la armeo de Norda Vjetnamio en batalo de Phước Bình (nordlandlime kun Kamboĝo)
- 1977: Brita muzika eldonejo EMI finis kontrakton kun angla punka bando Sex Pistols responde al malkonstrua konduto de ties membroj sur la Flughaveno London Heathrow du tagojn pli frue
- 1978: Usona registara delegitaro redonis al hungaroj la kronon de Sankta Stefano la 1-a, gardatan en Usono de 1945
- 1980: Indira Gandhi gajnis baloton en Barato
- 1982: Milita stato en Pollando: kelkajn semajnojn post suspendo okazis malfondo de Sendependa Asocio de Studentoj kun internigo de 410 membroj - ne malliberigitaj studentoj komencis subteran agadon
- 1984: Registaro de Tunizio enkondukis krizostaton
- 1989: Kapitano de pola fiŝkapta ŝipo ne eniris al haveno de Bostono por malebligi al membroj de la skipo planitan forkuron - malgraŭ tio 12 maristoj fuĝis saltante al ferdeko de usona boato kun brulaĵo
- 1991: Litovio: en doganejo de Lazdijai sovetaj soldatoj retenis sendaĵon de unuaj litovaj poŝtmarkoj faritaj en Leipzig
- 1992: Unua prezidento de Kartvelio Zviad Gamsaĥurdja estis faligita rezulte de puĉo farita de kvazaŭarmea organizaĵo; Suda Kaŭkazio: armenoj proklamis sendependecon de Arcaĥa Respubliko
- 1995: Filipinoj: en Manila pro incendio de loĝejo okupata de teroristoj oni malkovris komploton kaj malsukcesigis atencon kontraŭ papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1998: En Kopenhago statuo La marvirineto "perdis" sian kapon, kiu revenis la 4-an de februaro, redonita anonime
- 2001: Adam Małysz kiel unua polo gajnis la 49-an Turniron de Kvar Skisaltejoj
- 2002: Komenco de krizo en Argentino: devaluto de argentina peso je 28% kompare kun la usona dolaro
- 2004: Blovanta kun rapido pli ol 300 km/h uragano Heta tute detruis insulon Niuo en Polinezio; En duobla bomba atenco en afgana Kandaharo pereis 16 personoj, en tio 8 infanoj
- 2005: Pola Sejmo voĉdonis leĝon pri naciaj malplimultoj, etnaj malplimultoj kaj regiona lingvo
- 2006: Nova himno de Kazaĥio estis akceptita
- 2007: Ne malpli ol 55 personoj, plimulte da elmigrantoj, pereis en serio de atakoj de separistoj en barata subŝtato Asamo
- 2009: Rusia ŝtata konzerno Gazpromo ĉesigis liveradon de gaso al Bulgario, Grekio, Kroatio, Makedonio kaj Turkio kaj grande ĝin limigis al Aŭstrio, Hungario kaj Rumanio, ĉar Ukrainio, ne subskribinta kontrakton por tiu jaro, fermis la transitajn gasduktojn, irintajn tra ĝia teritorio; Konflikto de la Gaza Sektoro: ne malpli ol 30 civiluloj pereis rezulte de israela pripafo de lernejo por rifuĝintoj en la Gaza Sektoro; Venezuelo forigis ambasadoron de Israelo en protesto kontraŭ milita operaco en Gazaa Sektoro
- 2010: Dagestano: 7 milicanoj pereis en bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ milicejo en Maĥaĉkala
- 2011: Kavalkado de la Tri Reĝoj, celebrata en la tuta Pollando, komenciĝis unuafoje en Epifanio dum la nova pola festo
- 2012: Siria enlanda milito: 25 personoj pereis kaj 46 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ aŭtomobilo veturiganta policanojn en Damasko
- 2016: Nord-Koreio okazigis nuklean teston de hidrogena bombo
- 2017: Kamil Stoch gajnis la Turniron de Kvar Skisaltejoj en Bischofshofen kiel la dua polo
- 2019: 40 personoj pereis dum kolapso de orminejo en norda Afganio
- 2020: Dawid Kubacki gajnis la Turniron de Kvar Skisaltejoj en Bischofshofen (Aŭstrio), kiel la tria polo
- 2021: Kamil Stoch la trian fojon en sia kariero gajnis Turniron de Kvar Skisaltejoj; atako kontraŭ la Kapitolo de Usono
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: Nokte post anonco fare de Putin de 36-hora armistico Joe Biden konstatis: Putin provas ĉerpi iom da oksigeno, Volodimir Zelenskij: regantoj de Rusio volas utiligi ortodoksisma Kristnaskon por haltigi progreson de niaj homoj en Donbaso; en Ĥersono rusoj pripafis (la duan dum du tagoj) ejon de fajroestingistoj "rompante ĉiujn principojn kaj normojn de internacia juro"; dum la unuaj tri horoj de anoncita de Putin "armistico" rusoj 4-foje pripafis lokon de Luganska provinco
Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- 1997: en Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio estis fondita Esperanto-klubo kun la sidejo en Galerio Nusantara — dum 20 jaroj gvidata de K. Śliwiński
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1256: Gertrudo la Granda, germana mistikulino (n. 1256)
- 1367: Rikardo la 2-a, reĝo de Anglio (m. 1400)
- 1412: Johana de Arko, nacia heroino de Francio, katolika sanktulino (m. 1431)
- 1486: Martin Agricola, germana muzikteoriisto (m. 1556)
- 1488: Eobanus Hessus, germana filologo kaj novlatina poeto, evangelia humanisto (m. 1540)
- 1500: Juan de Ávila, apostolo de Andaluzio, sacerdoto, asketo, predikisto, mistikulo, teologo, doktoro de la Eklezio (m. 1569)
- 1580: John Smith, angla aventuristo, esploristo de la bordoj de Nordameriko (m. 1631)
- 1587: Gaspar de Guzmán y Pimentel, grafo, hispana politikisto (m. 1645)
- 1650: Nicola Saggio, itala monaĥo, sanktulo (m. 1709)
- 1695: Giuseppe Sammartini, itala hobojisto kaj komponisto (m. 1750)
- 1714: Arvid Afzelius, sveda religiulo (m. 1789)
- 1745: Jacques-Étienne Montgolfier, kun sia frato inventinto de varmaerbalono (m. 1799)
- 1766: Mihály Fazekas, hungara poeto kaj botanikisto (m. 1828)
- 1785: Karl von Rumohr, germana kolektisto kaj mecenato (m. 1843)
- 1801: Ewelina Hańska, pola nobelino (m. 1882)
- 1807: Jozefo Petzval, hungara matematikisto, fizikisto kaj inventisto (m. 1881)
- 1819: Alajos Degré, hungara verkisto, advokato, politikisto (m. 1896)
- 1819: István Szilágyi, hungara instruisto, verkisto, akademiano (m. 1897)
- 1822: Heinrich Schliemann, germana pioniro de arkeologio (m. 1890)
- 1826: Adolf Kirchhoff, germana klasika filologo (m. 1908)
- 1828: Herman Grimm, germana arthistoriisto, verkisto kaj filologo (m. 1901)
- 1832: Gustave Doré, franca pentristo kaj ilustristo (m. 1883)
- 1834: Stepan Rudanskij, ukraina kuracisto kaj poeto (m. 1873)
- 1838: Max Bruch, germana komponisto kaj violonisto (m. 1920)
- 1848: Ĥristo Botev, bulgara ĵurnalisto, poeto kaj revoluciulo, nacia heroo (m. 1876)
- 1850: Witold Zglenicki, pola geologo, naftisto, inventisto, filantropo (n. 1904)
- 1850: Eduard Bernstein, germana politikisto, historiisto kaj socialisto (m. 1930)
- 1861: Victor Horta, belga arkitekto (m. 1947)
- 1865: Nikolaj Jakovleviĉ Marr, kartvela lingvisto kaj arkeologo, soveta pseŭdosciencisto (m. 1934)
- 1868: Vittorio Monti, itala komponisto, violonisto, kaj dirigento (m. 1922)
- 1870: Gustav Bauer, germana kanceliero de la Vajmara Respubliko (m. 1944)
- 1872: Aleksandr Skrjabin, rusa pianisto kaj komponisto, teozofo kapabla pri sinestezio (m. 1915)
- 1873: Ferenc Hoffmann, hungara komponisto, kapelestro (m. 1945)
- 1878: Carl Sandburg, usona verkisto, historiisto, romanisto, baladisto kaj folkloristo (m. 1967)
- 1880: István Balogh, hungara advokato, verkisto (m. 1951)
- 1882: Ivan Olbracht, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1952)
- 1882: Edith Mendelssohn Bartholdy, germana social- kaj kulturpolitikistino (m. 1969)
- 1883: Friedrich Pfister, germana klasika filologo kaj arkeologo (m. 1967)
- 1883: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto, artisto, mistikulo (m. 1931)
- 1897: Ferenc Szálasi, hungara faŝisma gvidanto, kunlaborisma ĉefministro, ekzekutita (m. 1946)
- 1897: Péter Veres, hungara verkisto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1970)
- 1898: Volodimir Sosjura, ukraina verkisto kaj poeto (m. 1965)
- 1903: Karl Ludvig Söderberg, sveda anglisto, honora membro de Sveda Esperanto-Federacio (m. 1998)
- 1904: Piroska Balogh B., hungara aktorino (m. 1975)
- 1910: Béla Demeter, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1952)
- 1912: Jacques Ellul, franca filozofo, historiisto, teologo, sociologo, teoriulo de la kristana anarkiismo (m. 1994)
- 1914: Heinz Berggruen, germana-usona artkolektisto (m. 2007)
- 1915: Alan Watts, brita filozofo kaj verkisto (m. 1973)
- 1917: Stanisław Janusz Sosabowski, pola kuracisto, justulo inter la popoloj (m. 2000)
- 1918: Eugen Biser, germana teologo, akademiano (m. 2014)
- 1920: John Maynard Smith, brita biologo (m. 2004)
- 1920: Sun Myung Moon, korea fondinto kaj gvidanto de la Unuigada Eklezio (m. 2012)
- 1922: Rudolf Baehr, germana filologo (m. 2010)
- 1924: Kim Dae-Jung, prezidanto de Sudkoreio, unua korea ricevinto de Nobel-Premio pri Paco (m. 2009)
- 1926: Mickey Hargitay, hungara aktoro kaj korpokulturisto (m. 2006)
- 1928: Péter Bacsó, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 2009)
- 1928: Anna Halász, rumania hungara ĵurnalistino, filmkritikistino (m. 2002)
- 1929: Karola L. Szini, rumania hungara historiistino pri medicino (m. 2000)
- 1930: Olga Szűcs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino, tradukistino
- 1931: Juan Goytisolo, hispana verkisto (m. 2017)
- 1938: Vasil Stus, ukraina poeto, kritikisto, publicisto, konsiderata plej eminenta ukraina poeto de la dua duono de la 20-a jarcento, mortinta en gulago (m. 1985)
- 1938: Adriano Celentano, itala kantisto, aktoro, filma reĝisoro
- 1938: Élizabeth Teissier, franca aktorino, modelo, astrologino
- 1943: Willi Kuhweide, germana velisto, mondĉampiono
- 1944: Alan Stivell, bretona harpisto kaj kantisto
- 1945: Ferenc Székedi, rumania hungara publicisto, redaktoro, tradukisto
- 1946: Syd Barrett, angla gitaristo, kantisto kaj verkisto, membro de Pink Floyd (m. 2006)
- 1948: Ilona Benczédi, hungara skulptistino
- 1948: Imre Józsa, rumania hungara inĝeniero pri energetiko
- 1951: Karin Roth, germana furorkantistino
- 1953: Paul Bosland, usona hortikulturfakulo
- 1954: Anthony Minghella, brita dramverkisto kaj reĝisoro (m. 2008)
- 1955: Rowan Atkinson, brita aktoro
- 1957: Richard C. Schneider, germana ĵurnalisto
- 1958: Ludmila Putina, soveta, rusia filologino pri romanistiko
- 1960: Nigella Lawson, brita ĵurnalistino, verkistino de kuirlibroj kaj televidoprezentistino
- 1966: A.R. Rahman, barata komponisto, muzikisto kaj kantisto
- 1972: Nek, itala kantisto kaj muzikisto
- 1987: Magalie Vaé, franca kantistino
- 1989: Nicky Romero, nederlanda diskĵokeo
- 1999: Zsejke Kenéz, rumania hungara arta glitkuristino
- 2003: MattyB, usona infanaĝa repkantisto kaj aktoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 664: Amr ibn al-As, araba generalo, sahabo de Mohamedo, konkeristo de Egiptio (n. 583)
- 1088: Berengaro de Tours, franca filozofo, teologo kaj skolastikisto (n. 998)
- 1148: Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke) (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1275: Rajmondo el Penjaforto, hispana sacerdoto, katolika sanktulo (n. 1180)
- 1481: Aĥmedo, ĥano de Ora Hordo (n. 1465)
- 1537: Aleksandro de Mediĉo, duko de Florenco (n. 1510)
- 1541: Bernard van Orley, flandra pentristo kaj desegnisto (n. ĉirkaŭ 1487)
- 1566: Jan van Utenhove, flandra verkisto, tradukisto (n. 1516)
- 1693: Mehmedo la 4-a, sultano de la Otomana Imperio (n. 1642)
- 1694: Francesco Morosini, doĝo de Venecio (n. 1619)
- 1731: Étienne-François Geoffroy, franca kuracisto, kemiisto kaj apotekisto, rektoro (n. 1672)
- 1813: Christian Traugott Fleischmann, germana orgenisto (n. 1776)
- 1826: John Farey, Sr., angla geologo kaj verkisto, kreinto de matematika vico (n. 1766)
- 1827: Charlotte von Stein, germana korteganino en Vajmaro (n. 1742)
- 1829: Josef Dobrovský, ĉeĥa filologo, pastro, slavistikisto kontribuinta al la Ĉeĥa nacia renaskiĝo (n. 1753)
- 1831: Ryokan, japana zenbudhista monaĥo, kaligrafo, poeto (n. 1758)
- 1834: Richard Martin, irlanda politikisto, pioniro pri bestaj rajtoj (n. 1754)
- 1852: Louis Braille, franca metiisto, inventinto de la brajla skribsistemo por blinduloj (n. 1809)
- 1854: Christoph Wilhelm Mitscherlich, germana klasika filologo (n. 1760)
- 1856: Nicolas Bochsa, franca komponisto kaj harpovirtuozo (n. 1789)
- 1882: Richard Henry Dana, Jr., usona politikisto kaj verkisto (n. 1815)
- 1882: Louis Metz, germana dratisto kaj politikisto (n. 1802)
- 1884: Johann Gregor Mendel, sudetgermano, botanikisto, aŭstria aŭgustenano, abato, antaŭfondinto de genetiko (n. 1822)
- 1892: László Lovassy, hungara juristo, unu el herooj de la Hungara revolucio de 1848 (n. 1815)
- 1906: Gyula Czárán, hungara geologo kaj groteploristo (n. 1847)
- 1916: H. B. Mudie, angla esperantisto, fondinto de "The Esperantist", membro de Lingva Komitato kaj de Trio por la Tria pri UK 1907, unua prezidanto de UEA, prezidanto de BEA, kontribuinta al eldono de Nova testamento (n. 1880)
- 1918: Georg Cantor, germana matematikisto, kreinto de aro-teorio kaj de la nocioj povo de aro kaj kalkulebla aro (n. 1845)
- 1918: Bertalan Török, hungara ĵurnalisto, politikisto, publicisto (n. 1847)
- 1919: Theodore Roosevelt, usona nobelpremiita prezidento (n. 1858)
- 1919: Max Heindel, usona kristana okultisto, astrologo, teozofo, rozkrucisto, vegetarano kaj mistikulo (n. 1865)
- 1923: Hans Schmid-Burgk, germana forstisto (n. 1860)
- 1933: Péter Király, hungara advokato, redaktoro, verkisto (n. 1868)
- 1936: Louise Bryant, usona marksistino kaj verkistino (n. 1885)
- 1937: André Bessette, kanada fratulo, sanktulo (n. 1845)
- 1938: András Kunovits, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1944: Béla Imets, hungara ĵurnalisto, verkisto, redaktoro (n. 1896)
- 1944: Ida M. Tarbell, usona ĵurnalistino, pioniro de esploranta ĵurnalismo (n. 1857)
- 1944: Hans Hyan, germana verkisto kaj kabaredisto
- 1945: Vladimir Vernadskij, rusia, soveta biologo, geologo kaj kemiisto, kunkreinto de geokemio kaj radiogeologio, esploristo de biosfero kaj noosfero (n. 1863)
- 1958: Géza Tabéry, hungara verkisto (n. 1890)
- 1964: Edgar Maass, germana kemiisto kaj verkisto (n. 1896)
- 1974: David Alfaro Siqueiros, meksika pentristo (n. 1896)
- 1974: Lech Pijanowski, pola filma kritikisto, televida reĝisoro, populariganto de teorio kaj praktiko de ludoj (n. 1928)
- 1986: Varma Elisabet Thilander, finna masaĝistino, manlaboristino, esperantistino kaj tradukistino (n. 1891)
- 1986: György Kapussy, hungara pentristo kaj portretisto (n. 1903)
- 1990: Pavel Ĉerenkov, soveta Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la Ĉerenkov-radiado (n. 1904)
- 1992: Ángel Corral, argentina esperantistino, komitatano kaj dumviva membro de UEA, fakdelegito pri presado (n. 1897)
- 1993: Dizzy Gillespie, usona ĵaza muzikisto, trumpetisto, kantisto (n. 1917)
- 1995: Gábor Balás, hungara jurhistoriisto kaj verkisto (n. 1909)
- 1997: Leopold Grimme, aŭstra redaktoro de "La Socialisto", estrarano de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (n. 1903)
- 2001: Erzsébet Székely, rumania hungara literaturhistoriistino, tradukistino (n. 1922)
- 2006: Józef Tadeusz Milik, pola pastro, orientalisto, bibliisto, poligloto, pioniro de kumranologio (n. 1922)
- 2007: S. Kałużyński, pola lingvisto, orientalisto, kultur-esploristo de Mez-Azio kaj Siberio (n. 1925)
- 2008: János Körmendi, hungara aktoro kaj verkisto (n. 1927)
- 2013: Árpád Ajtony, hungara psikologo, verkisto, filmisto (n. 1944)
- 2014: Mónica Spear, venezuela aktorino kaj manekeno (n. 1984)
- 2016: Pierre Boulez, franca komponisto kaj dirigento (n. 1925)
- 2022: Peter Bogdanovich, usona reĝisoro (n. 1939)
- 2022: Sidney Poitier, baham-usona aktoro (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Epifanio konata kiel festo de la Tri reĝoj (en kelkaj landoj tago libera de laboro); Dek du apostoloj de Irlando; Meleno, apostolo de Francio; André Bessette, kanada fratulo
- Ortodoksa Kristana Eklezio: Kristnaska vespermanĝo
- Pollando: Tago de Filatelisto
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 6-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.