Decembro de 2021
Aspekto
(Alidirektita el Decembro 2021)
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2021:
- Subtenate de tenisistaj famuloj, la VTA suspendas ĉiujn tenisajn turnirojn en Ĉinio kadre de la afero Peng Ŝuai, ĉina tenisistino kiu malaperis denuncinte seksperfortajn agojn de la eksa vica ĉefministro Ĝang Gaŭli.
- En Munkeno eksplodis dum borado bombo restinta en la grundo de la dua mondmilito. Kvar personoj estas vunditaj.
- En Sankt-Peterburgo oni anoncis planon pri malfermo de muzeo en la konstruaĵo de la unua vaporturbina elektrocentralo de la lando ĉe rivero Fontanka, konstruita de belga akcia kompanio en 1890-aj jaroj.
- Usona skoltaviadilo super la Nigra Maro tro alproksimiĝis al rusia pasaĝera aviadilo Airbus, kiu devis ŝanĝi itineron por eviti kolizion.
- En centra Kenjo ne malpli ol 21 homoj mortis en aŭtobuso falinta de ponto en riveron Enziu. La mortintoj estis kantistoj de katolika ĥoro, 17 pasaĝeroj estis savitaj.
- Karl Nehammer fariĝas nova kanceliero (ĉefministro) de Aŭstrio post Alexander Schallenberg.
- Moskva metropoliteno samtempe funkciigis dek novajn staciojn sur la granda ringa linio. La nova linio multe faciligas transportadon de 12 milionoj da loĝantoj.
- Incendio en prizono de Burundo kaŭzis morton de ne malpli ol 38 mortintoj kaj 69 vunditoj.
- Raketoj de Israela Defenda Forto bombis gravan sirian havenon en Latakia. Mankas informoj pri mortintoj, parto de la tenataj varoj ekflamis.
- Norvegaj arkeologoj trovis kelkajn domojn de vikinga epoko, unu el kiuj estas 60 metrojn longa. Temas pri artefaktoj de ĉ. la 10-a jarcento.
- Usona profesoro Saule Omarova, 55-jaraĝa naskiĝinto de soveta Kazaĥio, rifuzis plu kandidatiĝi al grava posteno en trezorejo de Usono post akra kritiko de ŝia rilato al bankoj kaj post personaj atakoj kontraŭ ŝi (unu el la senatanoj demandis, ĉu li eble alparolu ŝin „kamarado“).
- Olaf Scholz iĝas nova germana kanceliero post hezitema voĉdonado en Bundestago (309 voĉoj kontraŭ).
- Ne malpli ol 55 homoj mortis pro akcidento de kamiono, kiu kaŝe transportis enmigrintojn el Gvatemalo tra Meksiko survoje al Usono.
- Dum Francio transprenas prezidantecon en la Eŭropa Unio, E. Macron anoncas reformon de Ŝengena sistemo[1].
- Almenaŭ 90 mortoj pro serio da tornadoj ĉefe en la usona ŝtato Kentukio.
- Turka prezidento R. T. Erdoğan diris, ke sociaj retoj estas la ĉefa minaco al demokratio, pro la kreskanta „fluo de mensogoj kaj misinformado“[2].
- Nov-Kaledonio rifuzas sendependecon per tria referendumo bojkotita de la sendependistoj, kun 96,5% da kontraŭ-sendependaj voĉdonoj.
- Prezidentaj elektoj, jam la sepaj en historio de la lando, okazis en memproklamita Ĉednestrio. Kiel eksterlandaj observantoj, partoprenis reprezentantoj de Abĥazio kaj Sud-Osetio.
- Suda Koreio anoncis, ke ĝi pretas kun la KPDR kaj ĈPR subskribi packontrakton pri la fino de la Korea milito (1950-53).
- Brita kaj dana kargoŝipoj koliziis en la Balta maro apud la bordo de Svedio, pereis du maristoj. Laŭ la enketo, la akcidenton eble kaŭzis, ke du britaj maristoj estis ebriaj.
- Estas anoncite, ke pasaĝera aviado baldaŭ komenciĝos inter Armenio kaj Turkio. Dum jardekoj la limo inter la du estis tute fermita.
- Finnlando alfrontas mankon de gardistoj en malliberejoj, rezulto de ŝparema rilato al la branĉo en antaŭaj jaroj, informis YLE.
- Kompanio Google avertis siajn dungitojn, ke ili devas baldaŭ esti vakcinitaj kontraŭ KOVIM-19. Nevakcinitaj laborantoj ricevos duonjaran nepagatan libertempon, post kio estos eksigitaj.
- 15-a de decembro estas celebrata tutmonde en Esperantujo kiel Zamenhofa Tago.
- Tajfuno Rai trafas la Filipinojn, kaŭzante severan damaĝon kaj la mortojn de almenaŭ 200 homoj.
- Intencita incendio en mensmalsanulejo en Kita-ku (Osako), Japanio, mortigis 24 personojn.
- Forpasis Richard Rogers, brita arkitekto, gajninto de la Pritzker-premio en 2007.
- Futbalo: la finalon de la Araba Pokalo 2021 en Kataro gajnis Alĝerio (2 — 0) kontraŭ Tunizio.
- La maldekstrulo Gabriel Boric venkis en la prezidenta balotado de Ĉilio.
- En Taŝkenta provinco de Uzbekio du ŝarĝtrajnoj koliziis, renversiĝis 20 vagonoj plenaj je karbo. Du fervojistoj estas en malsanulejo.
- Post tri monatoj de aktiveco oni deklaris finita la Vulkanan erupcion de La Palma en Kanarioj, Hispanio.
- Sukcesis la lanĉo de la Kosmoteleskopo James Webb per raketo Ariane 5.
- Mortis 90-jaraĝa la sudafrika Desmond Tutu, aktivulo kontraŭ apartismo kaj ricevinto de la Nobel-premio pri paco.
- La jaro finiĝas per tajdo de kontaĝoj de la omikrona variaĵo de KOVIM-19 en Eŭropo.
- Enormaj incendioj en Koloradio, Usono, detruis kvincent domojn kaj elhejmigis milojn da loĝantoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|