Oktobro de 2022
Aspekto
(Alidirektita el Oktobro 2022)
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2022:
- Partio Nova Unueco (latve Jaunā Vienotība) de eks-ĉefministro Krišjānis Kariņš venkis la ĝeneralajn balotojn en Latvio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tumulto dum futbalmatĉo rezultis en interveno de polico, homamasa lavango kaj 174 mortoj en Malang, orienta Javo, Indonezio.
- La ukrainia armeo kontraŭofensive reprenis la urbon Liman.
- Oni atribuis la Nobel-premion pri literaturo al Annie Ernaux, la unua verkistino gajninta post 15 francaj verkistoj, kaj la 17-a virino ekde la komenco de tiu ĉi premio.
- Oni atribuis la Nobel-premion pri paco al Ales Bjaljacki, Memorial kaj la ukrainia Centro por civilaj liberecoj.
- Inundoj kaŭzis 36 mortojn kaj enormajn damaĝojn en Venezuelo.
- Oni atribuis la Nobel-premion pri ekonomiko al tri usonaj ekonomikistoj Ben Bernanke, Douglas Diamond kaj Philip Dybvig "pro iliaj esploroj pri bankoj kaj financaj krizoj".
- Militaj kaj infrastrukturaj objektoj tra la tuta Ukrainio estis atakitaj de rusia armeo per dekoj da misiloj. Oni raportas grandajn detruojn, ĉesigon de elektroliverado, haltigon de la Metroo de Kievo kaj plurajn pereintojn. Oni traktas tion kiel respondon al la atako kontraŭ la Krimea ponto, okazinta antaŭ du tagoj.
- La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj amase voĉdonis por rezolucio kondamnanta la rusiajn aneksadojn en Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ulf Kristersson (konservativa) estas nova ĉefministro de Svedio post Magdalena Andersson (socialdemokrata).
- Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando Liz Truss eksiĝas kiel gvidanto de la Konservativa Partio post 45 tagoj.
- Partiestro de Fratelli d'Italia, Giorgia Meloni iĝis Prezidanto de la ministra konsilantaro de Italio.
- Rishi Sunak iĝas Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, sukcedante Liz Truss. Krom esti multmilionulo, li estas historie la unua ne-blankulo (panĝaba) ne-kristana (hindua, la dua post Benjamin Disraeli), kaj la unua kies gepatroj estas enmigrintoj (baratanoj de Afriko).
- Almenaŭ 45 mortoj pro tropika ŝtormo en sudo de Filipinoj.
- Almenaŭ 154 mortoj pro homamasa stampedo dum festo de Haloveno en Seulo, Sud-Koreio.
- En Brazilo Lula da Silva venkis en la prezidenta balotado pro ĉirkaŭ du milionoj da voĉdonoj super la rivala kandidato Jair Bolsonaro.
- Almenaŭ 141 mortoj pro kolapso de piedira pendoponto en Morbi, Guĝarato (Barato).
- Ĉirkaŭ cento da pereintoj pro atenco kontraŭ sidejo de la Ministerio de Edukado en Mogadiŝo, Somalio.
|