Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Aprilo
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aprilo 2024
|
Ne plu aktivaj (aprilo 2024)
[redakti fonton]Provinco de Karolino/Kolonio de Plymouth -> Provinco Karolino/Kolonio Plymouth 2024 04 14
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus trovis la novan artikolon Provinco de Karolino de novulo. Ŝajnas al mi, ke la vorteto "de" aperas pro lingva interfero kun la angla kaj latinidaj lingvoj. Do, ĝi estu eligata el la titolo, tiel ke la nova titolo estus "Provinco Karolino". Espereble la novulo ne rekreos ĝin sub la nove proponita titolo, ĉar li ja eble ankoraŭ ne malkovris la alinomigan funkcion de la Vikia interfaco. --Tlustulimu (diskuto) 18:03, 14 apr. 2024 (UTC)
- Mi pensas ke Kolonio de Plymouth estas same traktenda, do ŝanĝenda titole al "Kolonio Plymouth". Tlustulimu (diskuto) 18:17, 14 apr. 2024 (UTC)
Farite ambaŭ. Taylor 49 (diskuto) 20:13, 15 apr. 2024 (UTC)
Kategorio:Pages which use score 2024 04 16
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus trovis la kategorion Pages which use score. Ĝi enhavas markilon de alinomenda paĝo, sed propono ne estas. Krome ĝi estas difinita en la paĝo MediaWiki:score-use-category. Do, ja estus bone, se la kategorio havus esperantan titolon. Do, ni unue kolektu ĉi tie proponojn kaj poste iu kun konekto al la traduka Vikio povus traduki la rilatan mesaĝon eble tie. Tiam daŭrus iom da tempo, ĝis kiam la titolo fariĝus esperantlingva en la nomita Vikia mesaĝo. Poste ni nur devus alinomi la kategorion.
Krome tutcerte estus bone, se iu kuntradukus la Vikian mesaĝon en MediaWiki:Score-error-category, kies kategorio ŝajne ankoraŭ ne ekzistas ĉe ni.
Bedaŭrinde mi ne scias, kiuj Vikiaj mesaĝoj krome apartenas al mw:Extension:Score. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 20:18, 16 apr. 2024 (UTC)
Kontraŭ: alinomigo. Temas pri kaŝita diagnoza kategorio. Tri "mesaĝoj": MediaWiki:score-deprecated-category MediaWiki:score-use-category MediaWiki:score-error-category. Taylor 49 (diskuto) 18:22, 28 apr. 2024 (UTC)
Komento: Ĉu uzantoj, kiuj traumas la diagnozajn resp. zorgigajn kategoriojn prefere lernu la anglan aldone al esperanto? Se jes, mi eble estas en malĝusta loko. Tlustulimu (diskuto) 18:26, 28 apr. 2024 (UTC)
Ne farite--Fenikals (diskuto) 09:15, 24 sep. 2024 (UTC)
Kategorio:Korbopilkado => Kategorio:Korbopilko 2024 04 18
[redakti fonton]La kategorioj kaj rilataj artikoloj estas alinomendaj al Korbopilko laŭe al PIV. RG72 (diskuto) 06:57, 18 apr. 2024 (UTC)
- Sed PMEG diras: "Prefere oni nomu la ludon piedpilkado" (https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/strechitaj_formoj.html). Indus konsulti ankaŭ la malneton de la venonta eldono de PIV. Lingvano (diskuto) 09:37, 18 apr. 2024 (UTC)
- Malneto de la venonta eldono de PIV diras: "korbopilko 1 pilko uzata en korbopilkado. 2 (evitinde) = korbopilkado." Lingvano (diskuto) 09:50, 20 apr. 2024 (UTC)
Kontraŭ: --kani (diskuto) 20:30, 21 apr. 2024 (UTC)
Kontraŭ: alinomigo, por "korbopilkado". NE temas pri tipo de pilko, sed pri ludo. Taylor 49 (diskuto) 18:17, 28 apr. 2024 (UTC)
Kontraŭ: sama kialo kiel ĉe Taylor 49. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 28 apr. 2024 (UTC)
Kontraŭ: ThomasPusch (diskuto) 13:30, 12 maj. 2024 (UTC)
Ne farite--kani (diskuto) 22:50, 22 jul. 2024 (UTC)
Okcidenta civilizo -> Okcidenta mondo 2024 04 21
[redakti fonton]Kongrue kun plimulto de alilingvaj versioj. Okcidento estas alia artikolo. Kvankam Okcidenta civilizo ne estus maltaŭga titolo, Okcidenta mondo ebligus plibonigon de la nun polurinda artikolo.--kani (diskuto) 20:30, 21 apr. 2024 (UTC)
Komento: Kara - Eble vi pravas, tamen civilizo kaj mondo estas malsamaj konceptoj; la nocio civilizo estas pli proksima al la nocioj kulturo aŭ socio. En aliaj vikipedioj ekzistas apartaj artikoloj pri tiaj malsamaĵoj: ekzemple, en la angla kunekzistas artikoloj "Western World" kaj "Western culture" ktp (kaj same en la rusa). En la franca vikipedio oni havas apartajn artikolojn "Société occidentale" kaj "Occident" (kaj simile en la hispana) ktp.
- Prefere, do, oni unue decidu pri la sortimento de tiaj nocioj rilataj al Okcidento, kaj poste distribuu la materialon al apartaj artikoloj akorde kun aliaj lingvoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 23:45, 1 maj. 2024 (UTC)
Komento: Kvankam tio supozeble estas pli multa laboro, la propono de Filozofo aspektas saĝe. Do fine havi ambaŭ tekstojn, Okcidenta civilizo/socio/kulturo kaj Okcidenta mondo. Ĉiukaze la nuna artikolo estas markita polurenda, kaj eble estas malpli da laboro baze novkomenci ambaŭ tekstojn kaj nur enplekti iun blokon de la malnova teksto kiam ĝi vere taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 13:38, 12 maj. 2024 (UTC)
Ne farite--Fenikals (diskuto) 11:57, 22 sep. 2024 (UTC)
Fondumo => Fondaĵo 2024 04 27
[redakti fonton] Por: Laŭ PIV. Pluraj artikoloj enhavas tiun ĉi vorton en titoloj aŭ tekstoj. RG72 (diskuto) 03:50, 27 apr. 2024 (UTC)
Komento: Mi pensas, ke jam okazis foje diskuto pri la titolo. Sed mi ne memoras, kiam. Ĉu eble iu alia? Tlustulimu (diskuto) 18:23, 28 apr. 2024 (UTC)
Por: mi esploris kelkajn vortarojn (NPIV, ReVo, Pacjurko, Kondratjev) aktive uzataj de mi kaj sufiĉe modernaj - nenie ekzistas vorto "Fondumo". VladimirPF (diskuto) 15:23, 29 apr. 2024 (UTC)
Por: Tamen, Fondumo Esperanto-säätiö efektive nomiĝas tiel, oficiale, do oni ne ŝanĝu la vorton ĉie en tiu paĝo. Eblus ŝanĝi en kelkaj lokoj, ĉar la propra ĉefa retpaĝo de la organizaĵo havas jenan unuan frazon: "Fondumo Esperanto (oficiale: Fondumo Esperanto-säätiö) estas fondaĵo, establita en la jaro 1955." Lingvano (diskuto) 21:15, 2 maj. 2024 (UTC)
- Tamen la ekzemplo tre similas al propra nomo. VladimirPF (diskuto) 11:43, 14 maj. 2024 (UTC)
Por: Mi nenie trovis la vorton "fondumo" en miaj vortaroj. Krome eĉ la ortografia kontrolilo de Fajrovulpo ne konas ĝin. -- Tlustulimu (diskuto) 07:08, 12 maj. 2024 (UTC)
Por: "Fondaĵo" ĉiukaze estas bona vorto. Mi povas aldoni Middelkoop NL-EO-NL fondaĵo, Wells EN-EO-EN fondaĵo kaj Krause Langenscheid DE-EO 1993 fondaĵo, sed Le Puil Danvy FR-EO decidas por fondumo (p. 381). Do mi aliĝas al opinio de Lingvano ne voli komplete malinventi la vorton fondumo, ĉiukaze ĉiuj vortoj kun -aĵo kaj -umo estas principe gramatike ĝustaj, sed en praktika lingvouzo la kutima vorto sendube estas fondaĵo, kaj fondumo restu kiel alternativa variaĵo en unua frazo kaj alidirektilo al la paĝo Fondaĵo. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 12 maj. 2024 (UTC)
Komento: En Vikipedio estas multaj artikoloj, kies titolo aŭ teksto enhavas la vorton fondumo. La vorto estas uzata ankaŭ ekster Vikipedio pri realaj organizaĵoj. La difino de fondaĵo en PIV tute malsimilas al tio, kio estas ekzemple la fondaĵoj de Universala Esperanto-Asocio. Mi vidas nenian eraron, mankon aŭ difekton en tio, ke ni havas artikolon titolitan Fondumo. Ŝanĝi la vorton do estus nur modifo pro kaprica modifemo, kaj tiajn oni ne faru. Certe, en la artikolo oni povas mencii la diversecon de terminoj ĉirkaŭ la temo kaj enmeti alidirektilojn el aliaj uzataj terminoj. Oni ne blinde fidu iun vortaron, se tiu klare ne scias pri la efektiva lingvouzo. – Tlustulimu pravas, ke iam okazis diskutado pri la vorto, sed ankaŭ mi ne memoras kie. --88.113.29.89 14:16, 12 maj. 2024 (UTC)
Komento: Fondumo estas jam fakte alidirektilo al Fondaĵo.--kani (diskuto) 19:41, 13 maj. 2024 (UTC)
- Pri la frazoj «La difino de "fondaĵo" en PIV tute malsimilas al [la reala vivo]» kaj «[PIV] klare ne scias pri la efektiva lingvouzo»: PIV laŭ mi perfekte scias pri la efektiva lingvouzo se ĝi iom komplikete klarigas ke temas pri "establejo kreita por speciala, ordinare socia, celo, k provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi", do simpligite "organiza kreaĵo por socia celo kaj ekipita per sufiĉa mono por daŭre funkcii". Kontraste, "fonduso" estas nur "mono por aparta celo" (PIV). Laŭ mia percepto fondumo estas malpli uzata variaĵo de la vorto fondaĵo, kaj ambaŭ signifas la samon. Cetere la nuna artikolo laŭ mi tute malpravas aserti ke fondumo estus neologismo: el kiu lingvo? Mi ne konas latinan vorton "fondum" aŭ grekan "φωνδουμη" ktp. Fond-um-o laŭ mia kompreno estas same kunmetita vorto kiel fond-aĵ-o, nur ke la kunmetitaj vortoj kun afikso -um- estas ankoraŭ pli malkonkretaj kaj ambiguaj ol tiuj kunmetitaj kun -aĵ-. Do: estas bona situacio ke la teksto nomiĝas "fondaĵo" (PIV), kaj la alternativa vorto "fondumo" agnoskiĝas per alidirektilo tien kaj per mencio en unua frazo. Nur la priskribo ke fondumo estus "neologismo" laŭ mi devas foriri, kaj la subjektiva piednoto "
Atentu : ne konfuzu Fondumo kun Fonduso/Fondaĵo kaj ne konfuzu Fondaĵo kun Fondumo.La vorto "fondaĵo" estas pli antikva ol "fondumo". Tamen ĝi kreis ambiguecon. Efektive, la esprimoj (ekzemple) "Fondaĵo Giorgio Canuto" kaj "Fondumo Pro Esperanto" ne indikas jure samajn subjektojn. La unua reale estas nur financa fonduso (fr: Fond, en: Fund)(neologisma termino pri fondaĵo), dum la dua estas fondumo (fr: Fondation, en: Foundation)." prefere ankaŭ, ĉar ĝi konfuze (mal)klarigas. Laŭ PIV kaj laŭ aliaj vortaroj estas «eo: fondaĵo = fr: Fondation = en: Foundation = de: Stiftung = nl: Stichting», kaj «eo:fonduso = fr: Fond = en: Fund = de:Fonds». Kaj fondumo simple laŭ Le Puil & Danvy estas alia (malpli ofta) variaĵo por fondaĵo. Punkto. ThomasPusch (diskuto) 00:39, 16 maj. 2024 (UTC)- Por lingvosciencisto, "neologismo" signifas simple novan vorton, do "fondumo" certe iam estis neologismo, sed ankaŭ "fondaĵo" iam estis neologismo. Povas esti, ke "fondumo" estas pli nova ol "fondaĵo", sed tion oni klarigu per la jaroj, en kiuj la vortoj estis unuafoje uzataj, ne per la etikedo "neologismo" aplikata al nur unu el ili. (Ŝajne "fondaĵo" estis en Plena Vortaro de Esperanto (1934). Ĉu "fondumo" estis uzata antaŭ la establo de de Fondumo Esperanto en 1955?) Lingvano (diskuto) 08:59, 16 maj. 2024 (UTC)
- Pri la frazoj «La difino de "fondaĵo" en PIV tute malsimilas al [la reala vivo]» kaj «[PIV] klare ne scias pri la efektiva lingvouzo»: PIV laŭ mi perfekte scias pri la efektiva lingvouzo se ĝi iom komplikete klarigas ke temas pri "establejo kreita por speciala, ordinare socia, celo, k provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi", do simpligite "organiza kreaĵo por socia celo kaj ekipita per sufiĉa mono por daŭre funkcii". Kontraste, "fonduso" estas nur "mono por aparta celo" (PIV). Laŭ mia percepto fondumo estas malpli uzata variaĵo de la vorto fondaĵo, kaj ambaŭ signifas la samon. Cetere la nuna artikolo laŭ mi tute malpravas aserti ke fondumo estus neologismo: el kiu lingvo? Mi ne konas latinan vorton "fondum" aŭ grekan "φωνδουμη" ktp. Fond-um-o laŭ mia kompreno estas same kunmetita vorto kiel fond-aĵ-o, nur ke la kunmetitaj vortoj kun afikso -um- estas ankoraŭ pli malkonkretaj kaj ambiguaj ol tiuj kunmetitaj kun -aĵ-. Do: estas bona situacio ke la teksto nomiĝas "fondaĵo" (PIV), kaj la alternativa vorto "fondumo" agnoskiĝas per alidirektilo tien kaj per mencio en unua frazo. Nur la priskribo ke fondumo estus "neologismo" laŭ mi devas foriri, kaj la subjektiva piednoto "
- Ĉu demandu ni la Akademion? VladimirPF (diskuto) 09:54, 16 maj. 2024 (UTC)
- Kial? Ni mem jam havas klarajn referencojn, ke ambaŭ vortoj estas uzataj en vortaroj kaj la praktika esperanta ĉiutago. Ĉu unu variaĵo aĝas naŭdek jarojn kaj la alia eble "nur" sepdek jarojn, ne estas forta argumento. Sed klaras ke PIV kaj vasta plimulto de vortaroj (kiel listigite Pacjurko Kondratjev Middelkoop Wells Krause, kaj la listo daŭrigeblus), el tiuj du ekzistantaj vortoj elektis la variaĵon "fondaĵo", pri kies ekzisto tute neniu dubas ĉi tie. Se jam kvin homoj klare subtenis havi la tekston sub titolo "fondaĵo" kaj nur unu anonimulo subjektive plendis ke tio estus "nur modifo pro kaprica modifemo" - kial ne malgraŭ tiu plendeto decidi pri titolo "fondaĵo"?? La titolo certe ne malĝustos, kaj estos pli akorda kun PIV, Revo kaj multegaj dulingvaj vortaroj. Tion mi skribas, certante pri la ekzisto de kroma vorto "fondumo" - sed tamen eblas elekti inter du alternativoj. Mi tute ne nomas la proponon "kaprica"! ThomasPusch (diskuto) 22:43, 17 maj. 2024 (UTC)
- Rezulte
Ne farite restas Fondaĵo. ThomasPusch (diskuto) 09:31, 9 nov. 2024 (UTC)