Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Junio
Aspekto
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, junio 2024
|
Ne plu aktivaj (junio 2024)
[redakti fonton]Fervoja kaŝpasaĝero -> Kaŝvojaĝado per kargotrajno (ŝarĝotrajno) -> Senbileta trajnovojaĝado 2024 06 22
[redakti fonton]Fervoja kaŝpasaĝero -> Kaŝvojaĝado per kargotrajno ŝargotrajno Senbileta trajnovojaĝado por kongrui kun d:Q5501399 kiu temas pri fenomeno, ne pri persono. Taylor 49 (diskuto) 15:43, 22 jun. 2024 (UTC)
- Komento:
- 1. Se oni nepre insistas, ke temas pri trajno transportanta varojn, ĝi pli taŭge nomiĝu kargotrajno (aŭ eventuale vartrajno aŭ, finfine, ŝarĝotrajno, sed certe ne ŝargotrajno).
- 2. Verdire, post tralego de la koncerna artikolo iĝas tute klare, ke ne nepre temas pri kargotrajnoj. Prefere do temu pri trajno ĝenerale, sed ne pri (trospecifita trajnotipo) kargotrajno.
- 3. Se oni volas meti fokuson sur vojaĝado anstataŭ sur pasaĝero, eblas nomi la artikolon Senbileta trajnovojaĝado, Kaŝvojaĝado per trajno aŭ simile.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 22:55, 22 jun. 2024 (UTC)
- Prefere Kontraŭ: precizigo de la speco de trajno aŭ vagono. Sindetena: aŭ malforte Kontraŭ: ŝanĝo de "-pasaĝero" al "-vojaĝado".
- Laŭ mi malsamaj vikipedioj rajtas difini la temojn de siaj artikoloj sendepende; ni tamen devas rigardi ilin kiel ekvivalentajn kaj interligi ilin, se la temoj estas tiel simile difinitaj, ke neniu vikipedio volus havi artikolojn pri ambaŭ.
- Kiam mi kreis la artikolon, mi intencis, ke la temo estu ĉia kaŝvojaĝado en aŭ sur vagonaro. Por tiu intenco, mi adaptis enhavon el la angla "Freighthopping" kaj intervikie ligis al ĝi, ĉar sajnas al mi, ke neniu vikipedio volus havi apartajn artikolojn pri vagonara kaŝvojaĝado ĝenerale kaj en varvagonoj specife. La memoraĵoj de Jack London, kiujn mi citis en la bibliografio, intermiksas menciojn de poŝtvagonoj kaj pasaĝeraj vagonoj kun mencioj de varvagonoj sen ia indiko, ke la distingo gravas.
- Mi emas suspekti ke la vortumo de la angla vikipedio kaj Vikidatumoj mencias varvagonojn anstataŭ vagonarojn ĝenerale nur pro malzorgo aŭ ia erara supozo.
- Priskribi pasaĝerojn kaj priskribi ilian vojaĝadon estas en praktiko la sama afero, do logike ne gravas kiun vortojn oni uzas en la titolo. Mi elektis "kaŝpasaĝero" ĉar ĝi estas establita vorto en Esperanto, dum "kaŝvojaĝi" ŝajne ne (neniu trafo en la Tekstaro, dum "kaŝpasaĝero" havas plurajn). Arbarulo (diskuto) 03:54, 23 jun. 2024 (UTC), redaktita de Arbarulo (diskuto) 13:32, 23 jun. 2024 (UTC)
- Komento: Estis evidenta tajperaro miaflanke. Mi celis la terminon ŝarĝotrajno. Mi vidas ke vi sendiskute alinomis plurajn paĝojn, interalie ŝarĝotrajno -> kargotrajno. Mi ne kontraŭas tion. Jes malsamaj vikipedioj rajtas difini la temojn de siaj artikoloj sendepende, tamen tiam necesas krei plurajn Q-umojn kaj interligado plikomplikiĝas. Vi pravas ke "kaŝvojaĝado" eble ne estas bona termino. Mi subtenas la proponon " Senbileta trajnovojaĝado ". Taylor 49 (diskuto) 21:04, 23 jun. 2024 (UTC)
- Por: Senbileta trajnovojaĝado: miaopinie, tio estas konmpakta kaj klara titolo, kiu trafe kaj rekte esprimas la intencitan sencon. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:15, 3 jul. 2024 (UTC)
- Komento: Mi ne estas vere konvinkita, ĉar ŝajnas al mi, ke "kaŝpasaĝero" estas pli uzata esprimo ol "senbileta vojaĝado". Tamen mi ne taksos tion sufiĉa motivo por bloki interkonsenton pri la titolo "Senbileta trajnovojaĝado", se aliaj kontraŭoj ne aperos. Arbarulo (diskuto) 13:27, 7 jul. 2024 (UTC)
- Komento: Notindas, ke
- (1) la prefero de pasaĝero aŭ vojaĝado, unuflanke, al formo kun prefikseca trajno-, aliflanke, dependas de la decido, ĉu la artikolo temu pri ĉiaspeca vojaĝado/transportado de homoj aŭ nur pri trajno-vojaĝado;
- (2) la uzeblo de la prefikseca kaŝ- forte dependas de ties idiomeca senco (proksimume = nerimarkite, sen permeso, neligitime), dum la epiteto senbileta estas memklariga.
- Miakomprene, la relativa graveco de tiuj ĉi faktoroj determinas, kian el la proponitaj variantoj de la titolo oni preferu. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:35, 9 jul. 2024 (UTC)
- Certe la radiko kaŝ- povus referenci famulon kiu havas bileton, sed kaŝas sin per grandaj sunokulvitrpj, peruko, ĉapelo aŭ kaptuko, por ne esti rekonata. Tial kaŝ- ne indas. kani (diskuto) 19:49, 11 jul. 2024 (UTC)
- Farite Mi volas memorigi, ke la vorto "kaŝpasaĝero" estas jam enradikiĝinta en Esperanto - mi ne elpensis ĝin - kaj tamen mi taksas ĝin logika, ĉar ĝi nomas homon kiu kaŝas precize tion, ke li/ŝi estas pasaĝero. Sed jam estas sufiĉe evidente, ke ĝi malplaĉas al vikipediistoj. Arbarulo (diskuto) 18:51, 15 jul. 2024 (UTC)
- Komento postokaze: Mi ne pensas ke "la vorto "kaŝpasaĝero" malplaĉas al vikipediistoj". Mi tute ŝatas, tuj komprenas kaj jam ofte vidis ĝin en tekstoj. Ĉi tie temis nur pri tio, ke la vikidatuma ero ŝajne "temas pri fenomeno, ne pri persono", kaj el persono "kaŝpasaĝero" krei fenomenon (ĉu "kaŝpasaĝerado"?, "kaŝpasaĝerumo"?) malpli konvinkas ol tute alivortumi la fenomenon al "Senbileta trajnovojaĝado". Sendepende de tio, la vorto "kaŝpasaĝero" estas stile kaj gramatike tute senriproĉa vorto en tekstoj kaj konversacioj. ThomasPusch (diskuto) 07:42, 9 nov. 2024 (UTC)
- Farite Mi volas memorigi, ke la vorto "kaŝpasaĝero" estas jam enradikiĝinta en Esperanto - mi ne elpensis ĝin - kaj tamen mi taksas ĝin logika, ĉar ĝi nomas homon kiu kaŝas precize tion, ke li/ŝi estas pasaĝero. Sed jam estas sufiĉe evidente, ke ĝi malplaĉas al vikipediistoj. Arbarulo (diskuto) 18:51, 15 jul. 2024 (UTC)
- Certe la radiko kaŝ- povus referenci famulon kiu havas bileton, sed kaŝas sin per grandaj sunokulvitrpj, peruko, ĉapelo aŭ kaptuko, por ne esti rekonata. Tial kaŝ- ne indas. kani (diskuto) 19:49, 11 jul. 2024 (UTC)