Saltu al enhavo

Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, majo 2024


Ne plu aktivaj (majo 2024)

[redakti fonton]

Wakeley-preĝejo ponardado en 2024 -> Ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024 - 2024 05 13

[redakti fonton]

Saluton. Novulo ĵus kreis la artikolon Wakeley-preĝejo ponardado en 2024, kies titolo sonas por mi lingve fuŝa. Sed mi ne tuj havas ideon pri korekto. Ĉu eble iu alia? - Krome la lingvaĵo estas parte polurinda. Amike

Saluton, mi estas la kreinto de la artikolo, se vi havas alian nomon por ĝi, bonvolu diri al mi. Mi pensis pri "Ponardado en Wakeley-preĝejo en 2024", "Ponardado en Wakeley-preĝejo de 2024" kaj "Ponardado en la preĝejo de Wakeley en 2024", sed mi ne scias kiu estus la plej bona. --Jon Gua (diskuto) 13:41, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉefa problemo de la titolo estas uzo de literoj kiuj mankas en Esperanta alfabeto. Alivorte, tio estas fremdlingva titolo. VladimirPF (diskuto) 11:45, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
"Ponardado en la preĝejo de Wakeley en 2024" ŝajnas al mi plej konvena. kani (diskuto) 19:42, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi ĵus ŝanĝis la artikol-titolon. Jon Gua (diskuto) 09:32, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ problemo solvita ThomasPusch (diskuto) 22:19, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: nuna Ponardado en la preĝejo de Wakeley en 2024 kaj Kontraŭ Kontraŭ: komenca Wakeley-preĝejo ponardado en 2024. Por Por: Ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024 ĉar ne temas pri daŭra aŭ ripeta agado. Taylor 49 (diskuto) 10:47, 11 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ponardatako en la preĝejo de Wakeley en 2024, kiu ŝajnas al mi klara kaj lingve neriproĉebla titolo. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:53, 29 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 16:12, 3 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Nuna situacio: La artikolo Okupado temas pri milita okupado, sed la lasta alineo temas pri nemilita okupado. Krome, estas alidirekto de Okupacio al Okupado. Jen la nomoj de aliaj rilataj artikoloj: Okupacio de Francio, Okupacio de Germanio, Okupacio de Japanio, Okupacio de baltaj ŝtatoj, ktp.

Propono: Movi la artikolon Okupado al Okupacio.

Kialo: Kaj okupado kaj okupacio povas signifi milita okupado. Sed okupacio specife indikas milita okupado, dume okupado estas pli ĝenerala vorto, kiu povas priskribi nemilitajn situaciojn, ekz: "Dek personoj okupas la lifton".

  • PIVaj difinoj:
    • okupado: Ago de tiu, kiu daŭre okupas lokon: la efektiva posedo rezultas de konstanta okupado; la okupado de la lando far la malamikaj trupoj. (Vidu: okupacio)
    • okupacio (Kat: armeoj): Uzurpa okupado de loko, lando ks.

Alternativo: Krei novan artikolon Okupacio, porti la militan enhavon tien.

Dotyoyo (diskuto) 19:31, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Okupacio, ĉar tio ankaŭ bone harmonias kun la intervikioj. La alternativo ne farus tion. Tlustulimu (diskuto) 17:44, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Okupacio kiun bonŝance PIV tre subtenas kaj jam en 1970 dokumentas kiel ne "kaprica neologismo de malmultaj stranguloj", sed vere tradicia esperanta vorto. ThomasPusch (diskuto) 22:18, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tri semajnoj pasis. Por kion ni atendas? Ĉiuj la gastoj jam alvenis al ĉi tiu festo, ĉu ne? Okazis 2 "por" voĉdonoj, kaj neniu "kontraŭ" voĉdonoj. Ĉu ne estas sufiĉa da diskuto? Ĉu estus malĝentile por mi deklari, ke la voĉdonado estas finita, kaj movi la artikolon per mi mem? Dotyoyo (diskuto) 03:31, 8 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Okupacio. Amike, -Filozofo (diskuto) 23:01, 22 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne povas movi ĉi tion, ĉar "Okupacio" jam ekzistas kiel alidirektilo. Dotyoyo (diskuto) 19:19, 23 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Nun indas, ke proponanto reredaktu iom la tekston.--kani (diskuto) 18:54, 9 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Dotyoyo je 2024-07-24 laŭ la peto signife ŝanĝis vortumojn en la teksto, kaj ŝajnas ke Sj1mor iom poste ankoraŭ pli. Do la temo konsidereblas vere finfarita kaj mi povas arkivigi ĝin al la arkivo 5 2024 ThomasPusch (diskuto) 20:49, 8 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Erevano - 2024 05 20

[redakti fonton]

En diskutpaĝo de Erevano ekzistas diskuto pri alinomado al Jerevano. Mi aŭskultis la elparolon en la origina armena, kaj mi trovis Jerevan (kiel nelatina skribsistemo).

Propono: movi la artikolon Erevano al Jerevano tiel, ke la nuna stato ŝanĝiĝu (Jerevano estu la videbla titolo).

Por Por: --Crosstor (diskuto) 05:41, 20 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ĵus rigardis en la androidan apon Prevo, kies enhavo baziĝas sur la Reta Vortaro (Erevano). Ĝi konas nur la vorton "Erevano", same kiel la "Plena Vortaro Esperanto-Germana" kaj la ortografia kontrolilo de Fajrovulpo. Ankaŭ NPIV konas nur la formon sen komenca j, do "Erevano". Do, mi dubas pri utilo de alinomado. Tlustulimu (diskuto) 18:43, 18 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: En PIV estas Erevano, kaj mi trovis nur tiun formon en tekstaro.com. Mankas motivo por renomi la urbon, laŭ mi. Cetere, aŭskulti la elparolon ne sufiĉas por kompreni la fonologion kaj eventualajn tradiciojn en la adaptado de nomoj inter lingvoj. Necesus pli serioza studo. Lingvano (diskuto) 06:40, 19 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Malgrava detalo, verŝajne: La unua litero de la armena nomo estas Ե. La angla Vikipedio asertas, ke tiu litero estas prononcata kiel /jɛ/ en la orienta kaj la okcidenta lingvoj, sed kiel /ɛ/ en la "klasika" lingvo. Ĉu tio povus esti klarigo de la transskribo? Tamen, alilingvaj Vikipedioj donas aliajn informojn pri la prononco de tiu litero ... Lingvano (diskuto) 16:32, 19 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi trovis plian fonton por "Erevano". Tiu formo troveblas en Poŝatlaso de la mondo, sur la mapo 17a, sur la mapoparto A 1. Tlustulimu (diskuto) 17:59, 19 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: En PIV estas Erevano. Oni ne povas konstante ŝanĝi internaciajn loknomojn laŭ lokaj prononcoj, kiuj ne ĉiam estis nedubeblaj.--kani (diskuto) 18:50, 9 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite--kani (diskuto) 22:50, 22 jul. 2024 (UTC)[Respondi]