Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Aŭgusto
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aŭgusto 2024
|
Ne plu aktivaj (aŭgusto 2024)
[redakti fonton]Kalisto la 2-a -> Kaliksto la 2-a 2024 08 06
[redakti fonton]Mi proponas alinomi papon Kalisto la 2-a al Kaliksto la 2-a, por plisimiligi lin al Kaliksto la 1-a kaj Kaliksto la 3-a, kaj al la ses papoj nomataj "Siksto", kaj krome por malsimiligi lin de Kalisto (mitologio). - Moldur (diskuto) 09:57, 6 aŭg. 2024 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 11:28, 13 aŭg. 2024 (UTC)
Farite --kani (diskuto) 18:33, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Apeirono -> Apeiron 2024 08 12
[redakti fonton]La kreinto de la artikolo prave metis ĉi tiun artikolon en la kategorio "Filozofia terminologio", ĉar ĝi vere temas pri vorto pli ol koncepto. Tial, laŭ mi, estas preferinde uzi la originalan vorton. Aŭ se ni volas Esperantigi, la Esperantigo devus esti apiro (laŭ la tradicia, latinideca maniero Esperantigi antikvajn grekajn nomojn) aŭ apejro (laŭ la sistemo de Broadribb en lia traduko de la Respubliko, pli fidele al la greka ortografio kaj ĝis certa grado la klasika greka prononco). -on estas gramatika finaĵo, kaj nepre ne traktiĝu kiel parto de radiko.
Pli aŭdace, oni povus ankaŭ traduki, ekzemple Senlimeco (Anaksimandro) aŭ Senlimeco en antikva greka filozofio. Arbarulo (diskuto) 18:26, 12 aŭg. 2024 (UTC)
Por: Apeiron; krome Apiro estas loko en Italio.--kani (diskuto) 11:34, 13 aŭg. 2024 (UTC)
Por: Apeiron; ne inventu esperantigon. - Moldur (diskuto) 11:53, 13 aŭg. 2024 (UTC)
Farite --kani (diskuto) 18:34, 24 aŭg. 2024 (UTC)
- Postokaze,
por Apeiron. TAMEN, se Broadribb vere uzintus variaĵon "apejro" en "lia traduko de la Respubliko", sencus dokumentigi tion per referenco en la artikolo. Mi ne trovas ian vorton "apejro" en la traduko de Broadribb (jen rete en la "tekstaro"), kaj tial Arbarulo supozeble celis analogion de similaj grekaj vortoj kiujn Broadribb adaptis. Tian analogion kompreneble ne necesas klarigi en noto de la artikolo: mi nur volas certi ke mi bone komprenis ke @Arbarulo ne vere trovis la vorton "apejro" en la traduko de Broadribb, samkiel mi ne trovis ĝin. Cetere, ne leginte ion ajn de Platono dum la lastaj jardekoj, tute konvinkis min la variaĵo Senlimeco en antikva greka filozofio, kiu estas multe pli klariga ol fremdlingva vorto Άπειρον en esperanta teksto. Ĉu vi ne volus pli integrigi la koncizan e-lingvan priskribon de la fremdlingva vorto en la unuajn frazojn de la teksteto, Arbarulo? Aŭ ĉu vi, @Sj1mor? ThomasPusch (diskuto) 09:49, 20 okt. 2024 (UTC)
- ThomasPusch, vi prave interpretis mian klarigon. Broadribb ne uzas tiun vorton en iu ajn formo (ĝis kiom mi scias). Li uzas konsekvencan sistemon Esperantigi grekajn nomojn, malsaman de la tradicia kaj same konsekvenca sistemo, kaj se oni aplikus lian sistemon al ĉi tiu vorto, la rezulto estus "apejro". Mi lasis la titolon en la greka sed reverkis la unuan frazon por pli bone klarigi la signifon. Arbarulo (diskuto) 13:50, 20 okt. 2024 (UTC)
Kategorio:Gimnastoj -> Kategorio:Gimnastikistoj 2024 08 13
[redakti fonton]Laŭ PIV "gimnasto" estas helena instruisto, dum la celita radiko estus gimnastiko. Estas pluraj rilataj kategorioj. Do, komplika afero, por kiu mi ne kompetentas.--kani (diskuto) 11:34, 13 aŭg. 2024 (UTC)
Por: Klare jes, por ĉiuj rilataj kategorioj. Tiun laboron faru prefere iu vikipediano kun roboto. - Moldur (diskuto) 11:51, 13 aŭg. 2024 (UTC)
Por: , laŭ PIV. Arbarulo (diskuto) 13:40, 19 aŭg. 2024 (UTC)
Por: (tamen laux sama logiko Kategorio:Biologoj -> Kategorio:Biologiistoj). Taylor 49 (diskuto) 23:02, 20 aŭg. 2024 (UTC)
Farite (ne la subkatoj) Taylor 49 (diskuto) 23:14, 20 aŭg. 2024 (UTC)
- Taylor 49 Dankon por la alinomado. Ni tamen ne forgesu ke ankoraŭ restas la diversaj subkategorioj ankaŭ alinomendaj! - Moldur (diskuto) 20:22, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Komento: "Biologo" tute ne estas paralela al "gimnasto". "Biologo" estas oficiala vorto, kun sama signifo kiel "biologiisto" (tial neniu uzas tiun longan vorton). Kontraste, "gimnasto" estas malofta, neoficiala vorto por obskura historia posteno, kiu tute ne estas sinonimo de "gimnastikisto". - Moldur (diskuto) 20:22, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Farite la subkatoj. Taylor 49 (diskuto) 14:37, 31 aŭg. 2024 (UTC)
Komento: @Kani, Moldur, kaj Taylor 49: Kvankam postokaze, mi ankoraŭ notas ke ne ĝustas la simpliga aserto ke "laŭ PIV "gimnasto" estas helena instruisto": Laŭ PIV 2020, gimnast/o ♜" jes estas "instruisto pri sporto en Helenio", sed laŭ PIV 1970, paĝo 342, kaj PIV 2002, paĝo 293, gimnast/o (sen signo ♜, do ne fakvorto pri historio) estas "tiu, kiu praktikas gimnastikon". Tiel mi ĝis nun uzis la vorton, foje diris kaj skribis "gimnastikisto", foje pli koncize "gimnasto", sed baze supozis ke "gimastikisto" estas nur pli komplika sinonimo de "gimnasto", tamen gramatike same ĝusta, samkiel "atletikisto" anstataŭ "atleto" (PIV 1970 kaj 2020), "biologiisto", "psikologiisto" aŭ "lingvistikisto" (de la vorto lingvistiko Z en PIV, kiu kompreneble plej strangas en tiu listo kaj plej kapricas pro dufoja uzo de silabo "ist", kiu probable estas eraro). Do la redukto de vorto "gimnasto" de normala vorto al historia fakvorto estas tute nova modo en PIV 2020, kiu jen modifas la ĝisnunajn eldonojn de PIV kaj la ĝisnunan lingvouzon de 1887 ĝis 2020, kaj ĉar ne ĉiuj vortaroj, gazetoj, radioelsendoj, prelegoj kaj literaturaj verkoj de 1887 ĝis 2020 tuj estas reverkitaj, la lingvouzo de 1887 ĝis 2020 ankoraŭ longe estos en la kapoj. Mi ne kontraŭas la ŝanĝon de la kategorioj al la nova formo "gimnastikisto", ĉar kategorioj nur povas sekvi unu el pluraj sinonimoj, kaj ĉi tie pro la nova voĉo de PIV 2020 subteno de pli komplika vorto "gimnastikisto" en la kategorioj de Vikipedio 2024 sencas. Sed mi malkonsentas pri la juĝo ke "gimnasto" estas kaj ĉiam estis "malofta, neoficiala vorto por obskura historia posteno". Ĝi estis la "oficiala esperanta vorto" de 1887 ĝis 2020 por la sportistoj de la 19-a ĝis 21-a jarcentoj, retorike nomebla "antikva", sed nomi la lingvouzon de 1998, 2004 aŭ 2018 "antikva" ne korespondas al mia kompreno ke "antikva" estas historia epoko antaŭ la mezepoka, do antaŭ la jaro 400/600... ThomasPusch (diskuto) 09:22, 20 okt. 2024 (UTC)
- Mi samkiel multaj movadanoj, kiam mi esperantistiĝis en 2005 kaj 2006, brokante aĉetis al mi uzitan PIV-on de 1970, ĉar mi ne havis multan monon. Kaj mi lernis ke la vorttrezoro de Esperanto estas konstanta (certe tiu klarigo al novulo estis iom naiva), do la vortaro de 1970 estas daŭre fidinda en 2006, sen ke oni nepre devas aĉeti la plej freŝe presitan eldonon, kiu kompreneble pli bele aspektas ol mia uzita ekzemplero, sed beleco por vortaro estas duagrada virto. Nun kiam en la 2020-aj jaroj ankaŭ estas la senkosta rete konsultebla PIV 2020, kompreneble ankaŭ mi havas la komparon. Tamen mi pensas ke la vortaroj de 1970, 2002 kaj 2005 ekzistas kaj estas aŭtoritatoj ankoraŭ en 2024 kaj 2025. Se PIV 2020 proponas ŝanĝi nuancon de vorto kompare al la lingvouzo de 1887-2020, necesas simple noti tion. Eblas nun adaptiĝi al la nova lingvouza nuanco de ekde 2020, sed necesas ne forgesi ke antaŭe dum pli ol 125 jaroj estis alia kompreno! Tial mi en parola lingvaĵo ĉiam diris "gimnasto" kaj ne intencas ŝanĝi tion, ĉar mi havas bonan referencon - mian grandan helbluan "brikon" de PIV. Aidas (diskuto) 16:42, 24 nov. 2024 (UTC)
- Taylor 49 Dankon por la alinomado. Ni tamen ne forgesu ke ankoraŭ restas la diversaj subkategorioj ankaŭ alinomendaj! - Moldur (diskuto) 20:22, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Salmonella -> Salmonelo 2024 08 19
[redakti fonton]Laŭ PIV la bakterio havas Esperantan komunan nomon, kaj laŭ mi ĝi estas sufiĉe ĉiutaga por meriti ĝin. Do mi preferus uzi tiun nomon en la titolo anstataŭ la scienca. Arbarulo (diskuto) 13:40, 19 aŭg. 2024 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 18:29, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Por: Salmonelo. Amike, -Filozofo (diskuto) 19:46, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Farite--Fenikals (diskuto) 19:46, 30 aŭg. 2024 (UTC)
- Kvankam postokaze, mi ankoraŭ notas mian plenan subtenon de la alinomigo. Kompreneble, kiel ĉiam, restas alidirektilo de la latina nomo al la esperanta, do eĉ tiuj esperantistoj kiuj malbone konas esperantajn vortojn sed perfekte konas la latinajn ekvivalentojn senprobleme trovos la artikolon. ThomasPusch (diskuto) 08:42, 20 okt. 2024 (UTC)
Salmonelozo -> Salmonela gastroenterito 2024 08 19
[redakti fonton]Laŭ PIV kaj logiko "salmonelozoj" estas ĉiuj malsanoj kaŭzataj de salmonela infekto. Tio inkludas gastroenteriton kaj diversajn malsanojn kaŭzatajn de salmoneloj ekster la digesta sistemo: tifoidon, paratifoidon, kaj "invadan netifoidan salmonelozon". Ĉi tiu artikolo ne temas pri ĉiuj salmonelozoj - certe ne tifoido kaj paratifoido, kaj kvankam ĝi mencias kazojn, kiuj eble estas invada netifoida salmonelozo (ne estas klare al mi), ĝi ne vere temas pri tio. Kompreneble la artikolo estas ĝermo, do la temo povas esti fleksebla se ni decidos ŝanĝi ĝin kaj iu volos fari la laboron. Arbarulo (diskuto) 14:58, 19 aŭg. 2024 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 15:01, 1 sep. 2024 (UTC)
- Kvankam postokaze, mi ankoraŭ notas mian plenan subtenon de ankaŭ tiu ĉi alinomigo. ThomasPusch (diskuto) 08:43, 20 okt. 2024 (UTC)
Tifoida febro -> Tifoido 2024 08 19
[redakti fonton]Laŭ PIV ambaŭ esprimoj ekzistas kaj havas la saman signifon. Mi preferas la pli mallongan kaj gramatike pli simplan. Arbarulo (diskuto) 14:58, 19 aŭg. 2024 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 15:01, 1 sep. 2024 (UTC)
- Kvankam postokaze, mi ankoraŭ notas mian plenan subtenon de la alinomigo. ThomasPusch (diskuto) 08:42, 20 okt. 2024 (UTC)
Kurskajaj 2024 08 26
[redakti fonton]Kurskaja (stacio de Moskva metroo) -> Kurskaja (Pokrovskaja linio) kohere kun Kurskaja (Kolcevaja linio) kiu ankaux estas stacio de Moskva metroo. Taylor 49 (diskuto) 19:00, 26 aŭg. 2024 (UTC)
- Certe
Por: . Se mi ne preteratentis ion, la propono devus esti senpolemika. Arbarulo (diskuto) 14:48, 1 sep. 2024 (UTC)
Komento: Kial la artikolo ne devus nomi Kurskaja (Arbatsko-Pokrovskaja linio)? Boivie (diskuto) 18:01, 1 sep. 2024 (UTC)
Farite Mi ŝovis la artikolon reen al Kurskaja (Arbatsko-Pokrovskaja linio) kie gxi fakte iam estis. Taylor 49 (diskuto) 19:04, 7 sep. 2024 (UTC)
Ciganoj -> Romaoj 2024 08 31
[redakti fonton]Pli komuna, indiĝena, neŭtrala kaj maldiskriminacia nomo.--Fenikals (diskuto) 12:31, 30 aŭg. 2024 (UTC)
Por: När zigenare blev romer. Taylor 49 (diskuto) 13:49, 31 aŭg. 2024 (UTC)
Komento: Miascie, la vorto "cigano" (oficialigita per la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro) ne enhavas en Esperanto ian ajn diskriminacian konotacion. Esperanto ne tiel facile ŝanĝas sian vortaron sub politika premo (aŭ ŝanĝiĝanta modo). Tiel, ne cedante la premon, ni ĝis nun diras "Pekino" (sed ne Bejĝino aŭ simile). Eĉ pli, la Akademio ĵus oficialigis la formon "Pekino" en sia Deka Oficiala Aldono. La solaj esceptoj al tiu principo (ne ŝanĝi tradiciajn etnonimojn kaj toponimojn) kreiĝis pro forta insisto de la tiugentaj/tiulandaj/lokaj elstare spertaj esperantistoj, kiel okazis, ekzemple, koncerne la ĵusan oficialigon de la nomoj Barato kaj Mumbajo. Ĉu, cetere, inter la vikipediaj redaktoroj estas spertaj esperantistoj, kiuj estas ciganoj/romaoj? Amike, -Filozofo (diskuto) 17:34, 31 aŭg. 2024 (UTC)
- Bedaurinde, ke ne Fenikals (diskuto) 08:49, 16 sep. 2024 (UTC)
- Tial,
Kontraŭ: almenaŭ ĝis troviĝos konvinka pravigo por tia ŝanĝo. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:34, 31 aŭg. 2024 (UTC)
Kontraŭ: Foje cigano povus havi pozitivajn konotaciojn, Vidu Cigana Romancaro.--kani (diskuto) 11:50, 20 sep. 2024 (UTC)
Ne farite--kani (diskuto) 23:45, 25 sep. 2024 (UTC)
Komento: Eĉ se oni trovus spertajn esperantistojn kiuj estas ciganoj/romaoj, tio probable ankaŭ ne solvus la dilemon. Mi havas plurajn bonajn amikojn kiuj estas ciganoj/romaoj, interalie ciganino estis la kara unua edukistino de nia dua filo en la infanĝardeno, kun kiu ni daŭre estas en proksima amika rilato kaj tial ekkonis la tutan familion, kaj probable pliaj esperantistoj havas tiajn proksimajn rilatojn al anoj de la etno. Sed problemo tamen estas ke ĉiu unuflanke influiĝas de la naciaj lingvoj kaj aliflanke klaras ke Esperanto havas apartajn konotaciojn kaj estas malsama lingvo. "Miaj ciganaj amikoj" ĉiuj baze estas germanlingvaj, kaj klarigus al mi, ke laŭ ili la vorto cigano identus al sumo de sintioj kaj romaoj. Tio estas konkorde kun la germana lingvo, kiu inventis tian sumon Sinti und Roma (d:Q1390197), por povi eviti la vorton cigano. Tamen en aliaj lingvoj estas tute aliaj konceptoj, kaj leginte ĵus en la teksto Ciganoj ke ciganoj aŭ romaoj "estas komuna nomo por etnoj kun komuna heredaĵo: sintioj kaj kaleoj", mi miris ĉar la vorton kaleoj mi antaŭe neniam vidis en Esperanto. Ankoraŭ pli mi miris kiam mi legis ke la teksto pri kaleoj efektive kontrastigas tiun grupon "kontraste al romaoj kaj sintioj", do laŭ tiu teksto ne estus "romaoj = sintioj + kaleoj", sed "ciganoj = romaoj + sintioj + kaleoj". Krome kompreneble, la vortoj ciganoj kaj romaoj estas esperantaj vortoj, dokumentitaj en PIV, kaj "sintioj" kaj "kaleoj" ne estas. Laŭ mi necesas esti singarda pri invento de iuj novaj vortoj, kiujn iuj uzantoj plenigas per diversaj difinoj. Klaras ke ciganoj kaj romaoj estas esperantaj vortoj, kaj en Esperanto ŝajne ne estas negativa konotacio pri unu el la du vortoj, kiu estas je malsama kvanto en iuj naciaj lingvoj (ekzemple la teksto kaleoj mem konfesas ke la neologismo estas derivita de hispana vorto "calé" [kale'], tabuiĝinta - do en la hispana la vorto calé="kaleo" ankaŭ havas negativan konotacion kaj evitendas, dum en la germana la hispana vorto "gitano" sonas ofenda al multaj germanlingvanoj kaj evitendas). Ĉiukaze, laŭ la esperantaj vortaroj romao estas simple "ano de cigana gento", sen ke iu el tiuj vortoj deklariĝus ofenda. Neniu neceso por ŝanĝo, efektive. ThomasPusch (diskuto) 17:37, 31 okt. 2024 (UTC)