Újpest-városkapu (metrostacio)
Újpest-városkapu | |||||||
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Újpest-városkapu | |||||||
metrostacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 33′ 32″ N, 19° 4′ 45″ O (mapo)47.5589519.079239Koordinatoj: 47° 33′ 32″ N, 19° 4′ 45″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subkrusta | ||||||
Kajoj | 2 bordaj peronoj | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 14-a de decembro 1990 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
La Újpest-városkapu [Ujpeŝt-vAroŝkapu] (=Újpest-urbopordego) estas metrostacio en Budapeŝto kun alta trafiko. Origino de la nomo estas nebula, informoj ne estis trovitaj, ĉu iam estis ĉi tie urbobordego. Estas fakto, ke inter Újpest kaj Angyalföld fervoja linio funkcias, inter ambaŭ distriktoj estas trapasejoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion, sed tiu etapo estis inaŭgurita nur post 2 jardekoj. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. Ŝajnas, ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio kuŝas sub la tersurfaco 3,6 metrojn. La peronoj havas po du en/elirejojn ambaŭflanke al la tersurfacoj. La unua gvidas al fervoja, la alia al aŭtobusa stacidomoj. Apud la stacio parkumejo funkcias por 120 aŭtoj.
Kontaktoj
[redakti | redakti fonton]El la metrostacio estas atingeblaj krom la menciitaj stacidomoj ankaŭ aŭtobusoj (kaj enurbaj kaj interurbaj), fine estas ankaŭ ĉiovendejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- [2]
- [3] Arkivigite je 2015-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- parkumado Arkivigite je 2017-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
-
Enirejo al la perono
-
Malnova metrovagono en la metrostacio
|