Kelenföld vasútállomás (metrostacio)
Kelenföld vasútállomás | |||||||
Metrostacio Kelenföld vasútállomás | |||||||
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 27′ 52″ N, 19° 1′ 7″ O (mapo)47.46444419.018611Koordinatoj: 47° 27′ 52″ N, 19° 1′ 7″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtera | ||||||
Kajoj | 1 insula | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 28-a de marto 2014 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
Kelenföld vasútállomás (Kelenföld stacidomo) estas la okcidenta finstacio de Linio 4 de la Metroo de Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma stacidomo, kie la metrostacio situas. La loko tial estas grava trafiknodo, kie etendiĝas komercaj kaj servaj servoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Konstruado de la 4-a metrolinio okazis inter 2006–2013 kune kun interrompoj pro politikaĵoj. Tiu stacio estis preta en 2013.
En tiu ĉi metrolinio dekomence vagonoj de Alstom trafikas. Ekzistas planoj por plilongigi la metrolinion.
Priskribo de la stacio
[redakti | redakti fonton]La metrostacio havas 3 en/elirejojn kun 8 rulŝtuparoj. Por la handikapuloj 2 liftoj funkcias. Tamen la menciitaj en/elirejoj estas ligoj al tre komplika subirejo, kie estas konektoj al la fervoja stacidomo kaj al ambaŭ flankoj de la stacidomo. Se oni kalkulas ankaŭ la subirejon, resume funkcias 27 rulŝtuparoj kaj 9 liftoj. La trakoj troviĝas en profundo 16 m.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- Busoj: 8E, 40, 40B, 40E, 53, 58, 87, 88, 88A, 101B, 101E, 103, 108E, 141, 150, 153, 154, 172, 173, 187, 188, 188E, 250, 250B, 251, 251A, 272
- Tramoj: 1, 19, 49
- Parkumejo P+R por 1400 aŭtoj.
- multe da deketaĝaj loĝdomoj
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Fervojo el/al Kelenföld vasútállomás
-
Vagonaro en Kelenföld vasútállomás
-
Kahelo en Kelenföld vasútállomás
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|