Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion. En 1976 la unua itinero ekfunkciis, sed tiu ĉi linioparto funkcias ekde 1981. Samtempe oni konstruis subirejon sub la placo. La metrostacio havas grandan trafikon, tial en ambaŭ finoj de la kajo 3 rulŝtuparoj funkcias. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. Tamen ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. Ekde la ekfunkcio vagonoj el Sovetunio trafikas. Rusio komencis renovigi la vagonojn ekde 2017.