Saltu al enhavo

Bajcsy–Zsilinszky út (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bajcsy–Zsilinszky út
Unu el la peronoj de Bajcsy-Zsilinszky út
Unu el la peronoj de Bajcsy-Zsilinszky út
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 58″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)47.499419.055Koordinatoj: 47° 29′ 58″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)
Bajcsy–Zsilinszky út (Budapeŝto)
Bajcsy–Zsilinszky út (Budapeŝto)
DEC
Bajcsy–Zsilinszky út
Situo de Bajcsy–Zsilinszky út
Map
Bajcsy–Zsilinszky út
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Deák Ferenc tér Opera
vdr

La Bajcsy–Zsilinszky út [bajĉi-ĵilinski] (=Strato B-Zs) estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo, kiel parto de Avenuo Andrássy.

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Super la ŝtuparejoj oni konstruis po unu dometojn. Post la ekfunkcio la oficiala nomo estis "subtera elektra fervojo". En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Kontaktoj

[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj havas trafikajn kontaktojn al aŭtobusoj, krome en la proksimeco situas Baziliko de Stefano la 1-a (Hungario).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]