En la fruaj 1950-aj jaroj oni komencis konstrui tiun ĉi etapon, sed post kelkaj jaroj pro politikaj kaj teknikaj problemoj la laboro stagnis dum pluraj jaroj. Ĝuste super la subtera stacio troviĝis Nacia Teatro, sed laŭ decido de la inĝenieroj en 1964 oni eksplodigis ĝin. Meze de la placo oni konstruis subirejon, kie la metroo estas atingebla pere de 3 rulŝtuparoj, unu funkcias al malsupro, la dua al supro, la tria laŭ neceso. Tiu ĉi itinero estis inaŭgurita en 1970, sed post 2 jaroj jam la tuta linio funkciis. En 2004 ĝi estis tute renovigita, ankaŭ la stacidomo ricevis novan aspekton. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste trafikas vagonoj de Alstom, eĉ jam sen ŝoforoj.