La Corvin–negyed [korvin-nedjed] (=loĝkvartalo Corvin) estas metrostacio kun granda trafiko en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma loĝkvartalo. Ĝis 2011 la metrostacio havis la nomon Ferenc körút (=bulvardoFerenc).
Inter 1970–1976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio kun subirejo. Tio stacio dum la konstruado havis malfacilajn cirkonstancojn, ĉar iam tie fluis branĉo de Danubo, kiu postlasis sablojn. La kajo troviĝas 27 metrojn sub la tersurfaco. En 1976 nur itinero ekfunkciis. La kajo havas solan elirejon kun 4 rulŝtuparoj, dum granda trafiko du funkcias al malsupro, du al supro, dum malgranda trafiko sufiĉas resume 2 funkciantaj rulŝtuparoj. Post jaroj la linio estis plilongigita, sed tio ne tuŝis la stacion. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
La Corvin–negyed estas trafika nodo, ĉar tie kruciĝas avenuo kun la granda bulvardo. Krom la metroo haltas ĉe la vojkruciĝo tramoj. Apud la vojkruciĝo funkcias Industriarta Muzeo, kaj kinejo Corvin. Estas menciinda, ke dum la Hungara revolucio de 1956 ĉe la vojkruciĝo funkciis la plej grava revolucia centro.