Decembro de 2016
Aspekto
(Alidirektita el Decembro 2016)
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2016:
En Gambio Adama Barrow, kandidato de la opozicio venkas en prezidenta baloto al la ĝisnuna prezidento Yahya Jammeh, kiu dum 22 jaroj regis reĝimon diktatorecan.
Almenaŭ 36 mortoj pro incendio en koncerto de elektronika muziko en maltaŭga lokalo de Oakland, Usono.
La ĉefministro de Italio nome Matteo Renzi demisiis post malvenko en referendumo pri reformo de konstitucio.
La progresisma Van der Bellen venkas en prezidenta baloto en Aŭstrio kontraŭ la kandidato de ultradekstro.
En Francio, Bernard Cazeneuve estas nomita Unua ministro fare de François Hollande post la demisio de Manuel Valls.
La fortoj de la unueca registaro de Libio reprenas la urbon Sirto el la milicoj de la islama ŝtato.
Falo de aviadilo, kiam ĝi flugis el Ĉiltral al Islamabad, Pakistano, okazigis 47 mortojn.
Tertremo en Indonezio kun forteco de 6,5 gradoj laŭ la skalo de Richter mortigis pli ol 100 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 300 aliajn.
La parlamento aprobas la elpostenigon de la prezidentino Park Geun-hye.
La trupoj de la registaro de Sirio reprenas la urbon Halepo, plej gravan en la teritorio de ribeluloj.
En Ankaro, Turkio, estas mortigita rusia ambasadestro Andrej Karlov.
Atenco kontraŭ policanoj kaŭzis 38 mortintojn kaj ĉirkaŭ 166 vunditojn post futbalmatĉo en Istanbulo, Turkio.
Trajnakcidento kaj sekva gas-eksplodo okazigis 5 mortojn kaj dekojn da vunditoj en Hitrino, nordorienta Bulgario.
La prezidento de Kolombio nome Juan Manuel Santos ricevas en Oslo la Nobel-premion pri paco.
En suda Niĝerio falis tegmento de ne finkonstruata kirko. Pli ol 100 homoj mortis.
Eksplodo en kopta kirko en Kairo mortigis almenaŭ 25 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 35 pliajn.
Almenaŭ 29 homoj mortis dum memmortiga atenco en Somalio.
Atenco kontraŭ soldatoj kaŭzis 13 mortintojn proksime de universitato en Kayseri, Turkio.
En la aĝo de 96 jaroj mortis Henry Heimlich, inventinto de Hajmliĥ-manovro.
Akcidento en minejo de Fizi, Suda Kivuo, Demokratia Respubliko Kongo, okazigis almenaŭ 20 mortojn.
Atenco kontraŭ soldatoj kaŭzis 49 mortintojn en Adeno, Jemeno.
En Berlino, Germanio, kamiono verŝajne stirata de Anis Amri veturdetruis surstratan antaŭkristnaskan merkaton proksime de la urbocentra Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo, okazigante almenaŭ 12 mortojn kaj 48 vunditojn.
En Tultepec, Meksiko, eksplodo de piroteknika materialo okazigis almenaŭ 31 mortojn kaj multajn vunditojn.
- MOS informis, ke nova eksperimenta vakcino kontraŭ ebolo rezultis pozitive. Testoj estas faritaj en Gvineo, Afriko.
Mortis George Michael, fama kantisto kaj muzikisto de pop-muziko.
Aviadilo Tu-154 de la rusa Ministerio pri Defendo kraŝis post elteriĝo el Flughaveno de Soĉi. Mortis 92 veturintoj, inter ili ĥoristoj de Aleksandrovanoj.
En Siberio almenaŭ 77 personoj mortis pro drinkado de kemia alkoholaĵo.
Batalpaŭzo en Sirio inter ribeluloj kaj la reĝimo de Baŝar al-Asad.
|