Julio de 2016
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2016:
La aŭto LADA Vesta EV estis unuafoje prezentita al publiko dum festivalo en Leningrada provinco (Rusio).
Memmortiga atenco kontraŭ ŝijaisma loĝantaro dum la festoj de la fino de Ramadano en Bagdado okazigis almenaŭ 213 mortojn.
Memmortiga atenco kontraŭ ŝijaisma loĝantaro ĉe religia monumento dum la festoj de la fino de Ramadano en Balad, Irako, okazigis almenaŭ 35 mortojn.
Konfliktoj en Usono inter la afrikdevena loĝantaro kaj la polico, denove akuzita pro murdoj de afrikdevenaj usonanoj.
Inundo de rivero Jangzio en Ĉinio el meza Junio ĝis mezo de Julio okazigis grandajn perdojn kaj 180 mortojn.
Portugalio gajnis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2016 en Saint-Denis, Francio.
25 mortoj pro trajnakcidento en la regiono Apulio, suda Italio.
Ĉirkaŭ 300 mortoj dum la lasta semajno pro bataloj inter rivalaj frakcioj en Sud-Sudano.
Theresa May fariĝis nova ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando.
Pli ol 84 mortoj en Nico kiam kamiono surveturis homomason, kiu festis la nacian tagon de Francio.
Provita milita puĉo en Turkujo.
Internaj landlimoj de Afriko estis aboligitaj kaj nova komuna pasporto por ĉiuj afrikaj landoj estis kreita.; 23-a de julio
En la urbo Nitra komenciĝis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.
Solar Impulse 2 iĝis la unua sunenergia aviadilo kiu ĉirkaŭnavigis la Teron, dum 16-monata veturo alvenante en Abu-Dabion post 505 veturtagoj.
Memmortiga bombatako fare Islama Ŝtato kontraŭ pacema protesto en Kabulo, Afganio, mortigis almenaŭ 80 personojn kaj vundis pli ol 260 aliajn.
Christopher Froome venkis en la biciklista konkurenco Tour de France 2016.
Almenaŭ 19 personoj estis murditaj kaj multaj aliaj estis vunditaj en atako fare de frenezulo en zorgejo de Sagamihara, Japanio.
Turkio fermas pli ol 130 amaskomunikilojn, maldungas centojn da funkciuloj kaj arestas aliajn centojn.
La dekstrulo Pedro Pablo Kuczynski anstataŭas la maldekstrulon Ollanta Humala kiel prezidanto de Peruo havante nefavoran parlamenton.
|