Oktobro de 2018
Aspekto
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2018:
- Okazis en Nov-Kaledonio referendumo pri sendependiĝo, rifuzata po 56,4% da voĉdonoj.
- Ĉeĥio kaj Slovakio rememoras la 100-an datrevenon de ekesto de Ĉeĥoslovakio.
- Lernanto de politeknika kolegio en Kerĉo (Krimeo) Vladislav Roslakov eksplodigis bombon kaj poste ekpafis kontraŭ hazarde renkontataj lernantoj kaj personaro. Pereis 19 kaj estis vunditaj 54 homoj.
- La Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio decidis ĉesigi plenan komunion kun la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, akuzinte tiun pri invado en sian kanonan teritorion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Paneis kaj alteriĝis en averia reĝimo la rusia lanĉo-veturilo "Sojuz-FG", kiu startis de la kosmodromo Bajkonur (Kazaĥio) kaj devis transporti la pilotatan kosmoŝipon "Sojuz MS-10" al la Internacia Kosmostacio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ukraina reĝisoro, verkisto kaj dramisto Oleg Sencov ĉesigis malsatstrikon, kiun li komencis la 14-an de majo en prizono "Blanka Urso" (Labitnango, Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|