Januaro de 2015
Aspekto
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2015:
Litovio iĝas 19-a membro de la eŭrozono, kun propraj eŭro-moneroj.
En Parizo okazis atenco fare de radikalaj islamistoj kontraŭ la sidejo de la satira gazeto "Charlie Hebdo". Mortis 12 homoj, el kiuj 2 policanoj, kelkaj aliaj estis vunditaj.
Forpasis Kep Enderby, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 1998–2001.
en Montrouge apud Parizo, policanino estis pafmortigita kaj alia homo estis grave vundita de armita viro. La afero ŝajnas ligita kun la okazaĵoj de la 7-a de januaro 2015.
En Parizo denove okazis atako kun ostaĝ-preno, ĉi foje kontraŭ koŝera vendejo "Hypercacher" en la 20-a arondismento. Mortis 5 homoj, inkluzive de ostaĝ-preninto. Ambaŭ atencoj finas kun la rezulto de 20 mortintoj: 17 viktimoj kaj 3 teroristoj.
Maithripala Sirisena elektiĝis la nova prezidanto de Srilanko.
Atenco de la terorisma grupo Boko Haram en bazaro en Maiduguri, Niĝerio okazigas 20 mortojn. Ŝajne la eksplodaĵon portis infanino.
Nederlando: Forpasis Hans Bakker (1937-2015).
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Nepalo: Interbatiĝo ĝenerala en la Asembleo konstitucianta.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Forpasis reĝo Abdulah de Saudarabio.
La maldekstra koalicio Siriza venkis la ĝeneralan balotadon en Grekio.
Forpasis la greka kantisto Demis Roussos.
Dum surstrataj protestoj en Egiptio 15 personoj mortis.
Kenĝi Goto (sendependa japana video-ĵurnalisto kidnapita 3-4 monatojn antaŭe en Sirio fare de la Islama Ŝtato) estis laŭraporte senkapigita.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|