Septembro de 2015
Aspekto
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2015:
La prezidento de Gvatemalo nome Otto Pérez Molina pro fraŭdo estis unue elpostenigita kaj poste arestita.
Eksplodis enmigrinta krizo ĉefe de sirianoj, kiuj fuĝas el milito kaj klopodas tra Hungario eniri en Eŭropa Unio kaj ĉefe en Germanio.
Almenaŭ 107 mortoj kaj 240 vunditoj pro falo de gruo en la granda moskeo de Mekko.
Eksplodo en restoracio kaj stokejo de eksplodaĵoj okazigas 89 mortojn en Petlaŭad, Madhja-Pradeŝo, Barato.
Parlamento de Japanio spite protestojn aprobas permeson por ke la japana armeo povu iri eksterlanden.
Tertremo en Ĉilio okazigis 11 mortojn kaj unu milionon da elhejmigitoj.
En Grekio venkis en ĝenerala balotado la radikala koalicio SIRIZA.
La teamo de Hispanio venkis en Eŭropa Ĉampionado de Korbopilkado post fina matĉo en Lilo kontraŭ la teamo de Litovio, kiu rezultis duaranga.
Almenaŭ 717 mortoj dum homlavango de pilgrimoj ĉe Mekko.
En Rusio: komenciĝis fabrikado de la aŭto LADA Vesta.
La kandidatoj de sendependismo en Katalunio venkas en parlamenta balotado.
|