Junio de 2013
Aspekto
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2013.
Esperanto-aranĝoj en junio 2013.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Ĝis dekmiloj pligrandiĝis manifestacio en Istanbulo kontraŭ prikonstruo Parkon Gezi'an, spronante manifestaciojn en aliaj urboj.
Komenciĝis la 17-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio en Izola, Slovenio.
Almenaŭ 61 homoj mortis pro fajro en birdbuĉejo norde de Ĉangĉuno.
Rami Hamdallah estis nomita nova ĉefministro de Palestino.
Usona soldato Robert Bales deklaris sian kulpecon je la murdo de 16 afganaj civiluloj en marto 2012.
La Brazila registaro anoncis sendon de trupoj al bieno en Suda Mato-Groso kie disputas grandbienulo kaj indiĝenoj.
Komenciĝis en Linlithgow la 108-a Skota Kongreso de Esperanto.
Nicolás Maduro haltigis proponitan vendolimigon je manĝaĵoj en Venezuelo.
Mortis la skota verkisto Iain Banks en la aĝo de 59 jaroj.
Pri naftoellasiĝo je la 31-a de majo en la riveron Coca'n, el ekvadora dukto post terŝoviĝo, sin preparis la Brazila registaro.
Lanĉiĝis la trihoma kosmoŝipo Shenzhou-10 el Interna Mongolio.
En Mielno komenciĝis la dekdutaga 35-a Jubilea Ĉebalta Esperantista Printempo.
Mortis en Kioto je la aĝo de 116 jaroj Kimura Ĝirōemon, la konfirmeble plej longviva viro en historio.
Hasan Ruhani estis elektita kiel prezidanto de Irano.
Inundo damaĝas la urbon Piedras Negras en Meksiko.
Demisiis la ĉeĥa ĉefministro Petr Nečas.
Manifestacioj komenciĝas tra Brazilo kontraŭ la plialtigo de tarifoj je publika transporto.
Mortis la usona aktoro James Gandolfini en Romo je la aĝo de 51 jaroj.
Fajrego matene estis estingita en Kastelo Riga.
Okazis parlamenta elektado en Albanio, kun venko de la socialisma partio de Edi Rama.
Raportiĝis ke ĝis 6 500 homoj estas mortintaj dum inundegoj tra Barato.
Silvio Berlusconi estis kondamnita al sepjara mallibero pro misuzo de povo kaj sekso kun trojuna prostituitino.
Julia Gillard malgajnis ĉefministrecon de Aŭstralio post kontesto far sia antaŭulo, Kevin Rudd.
Okazis prezidenta elektado en Mongolio, kaj reelektiĝis Tsakhia Elbegdorj.
Komenciĝis la Nord-Amerika Somera Kursaro en Raleigh, Norda Karolino.
|