Junio de 2017
Etoso
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2017:
La usona prezidento Donald Trump anoncas retiron de Usono el la Traktato de Parizo kontraŭ la klimata ŝanĝo.
200 mortoj pro bataloj dum la lastaj tagoj en la urbo Marawi, sudo de Filipinoj, inter la armeo sendita de Duterte kaj ĝihadistoj.
Unu semajno de protestoj en la norda regiono Rif de Maroko.
Mortiĝis interkultura hispana verkisto kiu loĝis dumlonge en Maroko nome Juan Goytisolo.
Najbaraj arabaj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj klopodas izoligi ĝin.
Oni pluigis la negocadon por reunuigo de Kipro.
Malaperis militista aviadilo kun cento da personoj en Birmo.
Parlamentaj balotoj en Unuiĝinta Reĝlando. La Konservativuloj de Theresa May perdis la majoritaton sed restas la plej voĉdonitaj.
Parlamentaj balotoj en Francio. Venko de la nova partio de Emmanuel Macron.
Miloj da manifestaciantoj protestis en diversaj urboj de Rusio; centoj da arestitoj inter kiuj la opozicianto Aleksej Navalnij.
Ĉirkaŭ cento da mortintoj aŭ malaperintoj pro terglitoj kaj inundoj en sudo de Bangladeŝo.
Terura incendio en nubskrapula turo de loĝejoj (24 etaĝoj) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando: dekoj da mortoj (79) kaj vunditoj.
Terura incendio en centra Portugalio okazigis pli ol 60 mortojn.
Almenaŭ 153 mortintoj pro eksplodo de benzin-kamiono kiam ili kolektis la eligantan benzinon el la akcidentita kamiono en la centro de Pakistano.; 30-a de junio
Mortiĝis Simone Veil, politikistino, feministino kaj survivinta de la Holokaŭsto, unua prezidanto de la Eŭropa Parlamento, kiam ŝi estis 89 jaraĝa.
La parlamento de Germanio permesas pro klara plimulto la edzecon de samseksaj paroj.
|