Decembro de 2011
Aspekto
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2011.
3-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- La kineja filmo Melancholia de la dana reĝisoro Lars von Trier en Berlino estis honorigata per la Eŭropa Filmpremio.[1]
4-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Parlamentaj elektoj en Slovenio, kun venko de la partio Pozitiva Slovenio, gvidata de la urbestro de Ljubljano, Zoran Janković.
- Parlamentaj elektoj oazis en Rusio, kun venko de la partio Unueca Rusio, kvankam diversaj kontraŭuloj deklaris la ekziston de fortaj kazoj de fraŭdo.
9-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- En Varsovio renkontiĝas la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.
10-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Cristina Fernández de Kirchner ĵuras sian duan fojon kiel prezidento de Argentino.
- Manifestacioj en diversaj urboj de Rusio sekve al la akuzoj pri granda fraŭdo en la Parlamentaj elektoj.
14-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Alain Berset de la Socialisma Partio de Svislando estas nova membro de la Federacia Konsilio, la registaro de Svislando. Eveline Widmer-Schlumpf elektiĝis federacia prezidantino de Svislando por 2012.
17-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Cesária Évora, plej fama kaboverda kantisto.
18-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Václav Havel, eksa presidanto de Ĉeĥoslovakio kaj Ĉeĥio en la aĝo de 75 jaroj.
19-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Estis anoncite, ke la 17an de decembro en sia trajno pro la troa fizika laboro mortis Kim Ĝong-il, prezidanto de Norda Koreio.
21-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Mariano Rajoy, prezidanto de la Popola Partio, ĵuras kiel nova ĉefministro de Hispanio kaj anoncas sian novan registaron.
30-a de decembro
[redakti | redakti fonton]- Samoo kaj Tokelao ŝanĝis sian pozicion en la Internacia datlinio, kaj por tio forigis la 30an de decembro 2011 el sia kalendaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ europeanfilmawards.eu: Winners 2011 Arkivigite je 2019-09-01 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
|