Januaro de 2013
Aspekto
(Alidirektita el Januaro 2013)
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen estas listo de okazaĵoj en januaro 2013.
La Supera Tribunalo de Venezuelo akceptas pludaŭron de la jam funkciinta registaro kvankam la prezidanto Hugo Chávez restas malsana en Kubo kaj ne venis ĵuri la renovigon de la posteno.
Bomboj mortigis 130 homojn en Kveta kaj la Svata valo, lokoj en Pakistano kun ŝijaistaj plimultoj.
Triobla murdo en Parizo, Francio: Sakine Cansız kaj 2 aliaj aktivistinoj de PKK estis ekzekutitaj.
Marseille kaj ĝia regiono lanĉas la programon de la Eŭropa Kultura Ĉefurbo 2013.
Francio ekapogas la malian armeon kontraŭ la islamisma reĝimo de la norda Malio, kiu minacas etendiĝi al la sudo kaj al la ĉefurbo Bamako.
Finiĝas la atako de islamistoj al gasfabriko en la industria vilaĝo Tiguentourine ĉe In Aménas en Alĝerio: provizora rezulto estas 23 mortintaj ostaĝoj (ĉefe eksterlandanoj) kaj 32 mortintaj atakantoj post la reago de la alĝeria armeo.
Almenaŭ 232 mortoj en incendio de dancejo en Santa Maria, Rio Grande do Sul, Brazilo.
En Malio la franca kaj la malia armeoj konkeras la urbon Timbuktuo; la islamistoj estis detruintaj historiajn dokumentojn, dum lokanoj rabis vendejojn de araboj.
|