Julio de 2016
Aspekto
(Alidirektita el Julio 2016)
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2016:
- La aŭto LADA Vesta EV estis unuafoje prezentita al publiko dum festivalo en Leningrada provinco (Rusio).
- Memmortiga atenco kontraŭ ŝijaisma loĝantaro dum la festoj de la fino de Ramadano en Bagdado okazigis almenaŭ 213 mortojn.
- Memmortiga atenco kontraŭ ŝijaisma loĝantaro ĉe religia monumento dum la festoj de la fino de Ramadano en Balad, Irako, okazigis almenaŭ 35 mortojn.
- Konfliktoj en Usono inter la afrikdevena loĝantaro kaj la polico, denove akuzita pro murdoj de afrikdevenaj usonanoj.
- Inundo de rivero Jangzio en Ĉinio el meza Junio ĝis mezo de Julio okazigis grandajn perdojn kaj 180 mortojn.
- Portugalio gajnis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2016 en Saint-Denis, Francio.
- 25 mortoj pro trajnakcidento en la regiono Apulio, suda Italio.
- Ĉirkaŭ 300 mortoj dum la lasta semajno pro bataloj inter rivalaj frakcioj en Sud-Sudano.
- Theresa May fariĝis nova ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando.
- Pli ol 84 mortoj en Nico kiam kamiono surveturis homomason, kiu festis la nacian tagon de Francio.
- Provita milita puĉo en Turkujo.
- Internaj landlimoj de Afriko estis aboligitaj kaj nova komuna pasporto por ĉiuj afrikaj landoj estis kreita.; 23-a de julio
- En la urbo Nitra komenciĝis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.
- Solar Impulse 2 iĝis la unua sunenergia aviadilo kiu ĉirkaŭnavigis la Teron, dum 16-monata veturo alvenante en Abu-Dabion post 505 veturtagoj.
- Memmortiga bombatako fare Islama Ŝtato kontraŭ pacema protesto en Kabulo, Afganio, mortigis almenaŭ 80 personojn kaj vundis pli ol 260 aliajn.
- Christopher Froome venkis en la biciklista konkurenco Tour de France 2016.
- Almenaŭ 19 personoj estis murditaj kaj multaj aliaj estis vunditaj en atako fare de frenezulo en zorgejo de Sagamihara, Japanio.
- Turkio fermas pli ol 130 amaskomunikilojn, maldungas centojn da funkciuloj kaj arestas aliajn centojn.
- La dekstrulo Pedro Pablo Kuczynski anstataŭas la maldekstrulon Ollanta Humala kiel prezidanto de Peruo havante nefavoran parlamenton.
|