Junio de 2013
Aspekto
(Alidirektita el Junio 2013)
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2013.
- Esperanto-aranĝoj en junio 2013. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĝis dekmiloj pligrandiĝis manifestacio en Istanbulo kontraŭ prikonstruo Parkon Gezi'an, spronante manifestaciojn en aliaj urboj.
- Komenciĝis la 17-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio en Izola, Slovenio.
- Almenaŭ 61 homoj mortis pro fajro en birdbuĉejo norde de Ĉangĉuno.
- Rami Hamdallah estis nomita nova ĉefministro de Palestino.
- Usona soldato Robert Bales deklaris sian kulpecon je la murdo de 16 afganaj civiluloj en marto 2012.
- La Brazila registaro anoncis sendon de trupoj al bieno en Suda Mato-Groso kie disputas grandbienulo kaj indiĝenoj.
- Komenciĝis en Linlithgow la 108-a Skota Kongreso de Esperanto.
- Nicolás Maduro haltigis proponitan vendolimigon je manĝaĵoj en Venezuelo.
- Mortis la skota verkisto Iain Banks en la aĝo de 59 jaroj.
- Pri naftoellasiĝo je la 31-a de majo en la riveron Coca'n, el ekvadora dukto post terŝoviĝo, sin preparis la Brazila registaro.
- Lanĉiĝis la trihoma kosmoŝipo Shenzhou-10 el Interna Mongolio.
- En Mielno komenciĝis la dekdutaga 35-a Jubilea Ĉebalta Esperantista Printempo.
- Mortis en Kioto je la aĝo de 116 jaroj Kimura Ĝirōemon, la konfirmeble plej longviva viro en historio.
- Hasan Ruhani estis elektita kiel prezidanto de Irano.
- Inundo damaĝas la urbon Piedras Negras en Meksiko.
- Demisiis la ĉeĥa ĉefministro Petr Nečas.
- Manifestacioj komenciĝas tra Brazilo kontraŭ la plialtigo de tarifoj je publika transporto.
- Mortis la usona aktoro James Gandolfini en Romo je la aĝo de 51 jaroj.
- Fajrego matene estis estingita en Kastelo Riga.
- Okazis parlamenta elektado en Albanio, kun venko de la socialisma partio de Edi Rama.
- Raportiĝis ke ĝis 6 500 homoj estas mortintaj dum inundegoj tra Barato.
- Silvio Berlusconi estis kondamnita al sepjara mallibero pro misuzo de povo kaj sekso kun trojuna prostituitino.
- Julia Gillard malgajnis ĉefministrecon de Aŭstralio post kontesto far sia antaŭulo, Kevin Rudd.
- Okazis prezidenta elektado en Mongolio, kaj reelektiĝis Tsakhia Elbegdorj.
- Komenciĝis la Nord-Amerika Somera Kursaro en Raleigh, Norda Karolino.
|