Majo de 2013
Etoso
(Alidirektita el Majo 2013)
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2013.
Gurbanguli Berdimuĥamedov, Prezidanto de Turkmenio, falis de sur ĉevalo kiam tiu ĉi stumblis post gajnita kurado. Video
En Grekio, la du plej grandaj sindikatoj okazigis diurnan strikon kaj kontraŭrigorecajn manifestaciojn.
Pluraj UN-funkciuloj kondamnis la daŭrantan retenon senakuzan de kaptitoj ĉe Gŭantanamo, kie nuna malsatstriko krizon kaŭzas.
Komenciĝis la 72-a Hispana Esperanto-Kongreso en Zaragozo, Hispanio.
La prokuroro kontraŭ Muŝarraf en proceso pri la murdo de Benazir Bhutto en 2007 estis mortpafita en Islamabado, Pakistano.
Mortis 39 homoj en Wukari, Niĝerio dum religia tumulto okaze de entombigo de loka gvidanto kristana.
La 56-jare reganta partio, la Barisan Nasional, ree venkis en la malajzia elektado, kvankam la venko estis la plej malforta ĝis nun.
Islamismaj demonstracioj en Dako perfortiĝis, kaŭzante 27 mortojn.
Tri junulinoj mankintaj de antaŭ jardeko estis finfine liberigitaj el Klevlanda domo en kiu ili estis katenitaj kaj seksperfortadataj.
Vulkano, Monto Majono, mallonge erupciis en la Filipinoj, mortigante kvar germanajn montgrimpistojn kaj ilian gvidanton.
Ekvadoro eksigis sian ambasadoron je Peruo post li baraktis kun du virinoj en superbazaro.
Milico islamisma atakis kaj bruligis policejon kaj kazernan malliberulejon en Bama, nordorienta Niĝerio; 55 homoj mortis.
Apelacia kortumo samdecidis la kondamnon de Silvio Berlusconi pro imposta fraŭdo, kaj remetis la originalan kvarjaran punon.
Banditoj forrabis la politike kandidatantan filon de eksĉefministro Jusuf Raza Gillani dum subĉiela kunveno en Multan, Pakistano.
Komenciĝis Esperanto-Kongresoj en Karlstad, Svedio kaj Ramsgate, Britio.
Efraín Ríos Montt estis kondamnita al 80-jara enkarcerigo pro genocido.
Virino vivanta estis trovita en la ruinoj de Rana Plaza, 17 tagojn post la disfalo.
Naŭaz Ŝarif elektiĝis triafoje kiel ĉefministro en Pakistano, post periodo de disa perforto fare de Talibanoj en kiu pli ol 100 homoj mortis.
Raportiĝis ke la koncentriĝo de CO2 en la atmosfero superas 4‱ volumene unuafoje en homara historio.
Du aŭtobomboj mortigis 43 homojn en Reyhanlı, Turkio, urbo apud la siria limo.
Okazis parlamenta elektado en Bulgario, unu tagon post la malkovro de 350 000 kontraŭleĝaj balotoj en presejo Sofia.
Komenciĝis la 5-a Junulara Seminario de Esperanto en Harbino, Ĉinio.
Deknaŭ homojn pafado vundis dum Patrinotaga parado en Nov-Orleano, Usono.
Renversis boato evakuante 200 islamanojn Rohingjajn el rifuĝejo en Birmo antaŭ ventego; timiĝis ke 50 homojn mortis.
Hashimoto Tōru, kungvidanto de la Japana Restariga Partio, asertis dum gazetara konferenco ke la sistemo komfortulina "necesis" dum la dua mondmilito.
La prezidento de Meksiko maldungis altfunkciulon kies filino fermigis restoracion kiu ŝian preferseĝon unufoje ne rezervis.
La ciklono Mahasen ekbatadis la marbordon Bangladeŝan.
Minejo enfalis en orienta Kongo Kinŝasa, kun 20 mortoj.
Mortis Jorge Rafael Videla iama diktatoro de Argentino (1976–1981).
La 90-a Germana Esperanto-Kongreso komenciĝis en Nurenbergo.
Inundoj tra suda Ĉinio mortigis 50 homojn kaj mankigis 14.
La 10-a Mez-Kanada Renkontiĝo malfermis en Otavo.
Eŭrovido-Kantokonkurso: Emmelie de Forest (Danio) gajnis la finalon de Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 okazinta en Malmö, Svedio per kanto "Only teardrops".
Glacihokeo: La naciaj teamoj de Svedio kaj Svislando kvalifikiĝis por la finalo de la monda ĉampioneco en glacihokeo okazonta la 19-an de majo en Stokholmo.
Prezidanto de Francio François Hollande ĵus promulgis leĝon pri "edzeco por ĉiuj". Samseksa edzeco fariĝis laŭleĝa en Francio.
Glacihokeo: La nacia teamo de Svedio gajnis la mondan ĉampionecon en glacihokeo 2013 en Stokholmo kontraŭ la teamo de Svislando.
Tornado detruis antaŭurbojn de Oklahomaurbo, Usono, kaj kaŭzis 24 mortojn.
Mortis Ray Manzarek, kunfondinto de usona muzikgrupo The Doors.
Dominique Venner, 78-jara ekstrem-dekstra verkisto kaj historiisto mortpafis sin en Katedralo Notre Dame de Parizo por manifestacii kontraŭ samseksa edzeco.
Gruo difektis elektrolineon kaj kaŭzis dekhoran rompon tra triono de Vjetnamio.
Anglan soldaton murdis du islamismanoj en Woolwich, antaŭurbo Londona, kaj petis pasantojn foti.
Mortis la franca komponisto Henri Dutilleux en la aĝo de 97.
Malfermis en Ŭakajama la 61-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK).
Anonciĝis ke Brazilo dekalkulos US$ 900 mln da ŝuldoj de 12 afrikaj landoj.
Okazis senata elektado en Ekvatora Gvineo.
Pri agrara reformo atingis interkonsenton FARK kaj la Kolombia registaro dum komencaj interpacigaj diskutoj.
Etiopio komencas deturni la Bluan Nilon por akvoenergia baraĵo.
Parlamentanoj kenjaj aprobis plialtigon de iliaj propraj salajroj, spite de reduktaj proponoj far Uhuru Kenyatta.
Opoziciaj gvidantoj en Rusio asertas ke ĝis US$ 30 mld el la mono asignita por la Soĉi'a Vintra Olimpiko de 2014 estas jam ŝtelitaj.
Komenciĝis Interamikiĝa Evento de la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en Kameoka kaj Ajabe, Japanio.
|