Majo de 2016
Etoso
(Alidirektita el Majo 2016)
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2016:
Tago de laborista lukto en multaj landoj. En Bejruto, por unua fojo en arabaj landoj, oni organizis lukton de hejmlaboristinoj, ĉefe el Azio kaj Afriko, kiuj manifestaciis surstrate postulante laborrajtojn.
En la provinco Papuo de Indonezio ĉirkaŭ 2 000 personoj estis arestitaj kiam protestis kontraŭ la aligo de la provinco al Indonezio. El ili kelkaj centoj restis arestitaj.
Enormaj incendioj ĉirkaŭ la kanada urbo Fort McMurray devigas elhejmigon de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj.
Ĵurnalistoj Can Dundar kaj Erdem Gul kondamnitaj al enprizonigo de kvin jaroj ĉar ili disvastigis informojn pri sendo de armiloj el Turkio al Sirio.
La pakistandevena Sadiq Khan iĝas la unua islama urbestro de Londono.
Grekaj civitanoj protestas kontraŭ nova ŝparprogramo, kiu mallongigas la pensiojn kaj ŝparus 1,8 miliardojn da eŭro por la fisko.
Atenco kontraŭ merkato kaj aliaj du atencoj kontraŭ kvartaloj de ŝijaistoj en Bagdado okazigas ĉirkaŭ 100 mortojn.
11 mortoj kaj 21 vunditoj pro atako kontraŭ ŝtata gasfabriko en Taji (42 km norde de Bagdado), en Irako.
25 personoj mortis konsekvence de memmortiga atenco kontraŭ policejo en Mukalla (sudo de Jemeno).
Aviadilo portanta 66 personojn falas enmaren kiam flugis el Parizo al Egiptio.
Mortis radikala itala politikisto Marco Pannella.
Cento da mortoj pro diversaj atencoj fare de Islama Ŝtato ĉe la marborda regiono de Sirio.
La turka ministroprezidanto kaj gvidanto de la partio AKP Ahmet Davutoğlu retiriĝis. Binali Yıldırım transprenis ĉi tiun pozicion.
|