Marto de 2016
Aspekto
(Alidirektita el Marto 2016)
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2016:
Malapero de 28 ministoj de orminejo ĉe Tumeremo en orienta Venezuelo timigas pri amasmurdado fare de krimuloj.
Atako de usonaj aviadiloj al kampadejo de la somalia milico Al Ŝabab okazigas 150 mortojn.
En Tunizio atako de ĝihadistoj okazigis pli ol 50 mortojn (el kiuj 35 teroristoj, 10 policanoj kaj 7 civiluloj) kaj kelkajn vunditojn ĉe la limo kun Libio.
En Brazilo oni akuzis pro korupto eksprezidenton Lula da Silva kaj partianoj defendas lin.
Atenco fare de ĝihadistoj en turismejo de Eburbordo okazigis 16 mortojn.
Atako per aŭtobombo en Ankaro, Turkio, okazigis 37 mortojn kaj 125 lezitajn.
La koalicio saudiema bombardas merkaton kaj okazigas almenaŭ 41 mortojn (ĉiuj civiluloj, inter kiuj kelkaj infanoj) kaj 75 vunditojn en Haja, nordorienta Jemeno.
62 personoj mortiĝis pro akcidento de aviadilo Boeing 737 de la entrepreno FlyDubai surteriĝonta sur la flughaveno de la urbo Rostov-na-Donu en suda Rusio.
Atenco de ĝihadistoj kontraŭ kontrolejo ĉe la urbo Al Ariŝ en la duoninsulo Sinajo, Egiptio, okazigis el 13 al 18 mortojn (depende de la fontoj.
Memmortiga atenco en konata komerca strato en Istanbulo, Turkio, okazigis 5 mortojn kaj 36 lezitajn.
Almenaŭ 13 mortintoj (nome studentinoj laŭ la Programo Erasmus, ĉefe italaj) en akcidento de buso kiu estis reveninta post festoj el Valencio al Barcelono.
Obama vizitas Kubon post pli ol 50 jaroj de malvarma milito.
Eksplodoj en la flughaveno kaj metroo en Bruselo. Almenaŭ 30 personoj mortis kaj preskaŭ 100 personoj estis vunditaj. Oni proklamis la plej grandan sekuravertan gradon.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En Havano unuafoje koncertis usona muzikgrupo Rolling Stones.
Forpasis Michel Duc Goninaz.
Mortis la hungara Nobel-premio Imre Kertesz.
Falo de konstruata ponto okazigas almenaŭ 18 mortojn kaj ĉirkaŭ 100 vunditojn en Kolkato, Barato.
|