Marto de 2019
Aspekto
(Alidirektita el Marto 2019)
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2019
Gravaj tutlandaj manifestacioj en Alĝerio kontraŭ la kandidatiĝo de Abdelaziz Bouteflika al kvina prezidenta mandato.
- Okazis en multaj landoj manifestacioj kaj aliaj protestaj kaj postulaj luktaj agadoj pro la Tago de la Virinoj.
Kosmoŝipo Crew Dragon de kompanio SpaceX surteriĝis en Atlantiko kaj tiel sukcese finis sian unuan flugon al Internacia Kosmostacio.
Apud etiopia urbo Adis-Abebo kraŝis aviadilo Boeing 737 de la kompanio Ethiopian Airlines kun 157 homoj.
Atenco en du moskeoj de Christchurch, Nov-Zelando,fare de aŭstralia ekstrem-dekstremulo, kaŭzis almenaŭ 49 mortintojn. (Vidu la ĉefan artikolon: Atenco en Christchurch)
La prezidanto de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev informis la popolon pri sia eksiĝo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La prezidanto de la Supera ĉambro de la Parlamento de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev ĵuris kiel nova prezidanto de la lando.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Germana, dana, ĉeĥa kaj slovaka Vikipedioj malŝaltis sin por unu tago kiel protesto kontraŭ Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato.
Zuzana Čaputová estas elektita prezidanto de Slovakio, iĝanta la unua ino atinginta tiun oficon.
|