Novembro de 2019
Aspekto
(Alidirektita el Novembro 2019)
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2019:
Okazis prifestoj en Germanio pro la 30-a datreveno de la Falo de la berlina murego.
Eksiĝis la prezidanto de Bolivio Evo Morales.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Amnestio Internacia informis, ke la turkaj aŭtoritatuloj malliberigis centojn da homoj pro iliaj komentoj ĉe socia retoj, pridubantaj aŭ kritikantaj la turkan operacon en Roĵavo (Sirio).
Amasaj kontraŭregistaraj protestoj eksplodis en Irano post duobligo de fuelprezoj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Unu iraka ĵurnalisto mortis kaj pli ol 30 aliaj vundiĝis dum novaj tumultoj ĉe grava ponto en Bagdado.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Ondoj de studentoj fuĝis el sia kampuso de Politeknika Universitato en Honkongo, kie ili sin barikadis dum la pasinta semajno.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Daŭras amasaj protestoj en Irano, la aŭtoritatoj malŝaltis Interreton.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Senatanino Jeanine Áñez proklamas sin prezidanto de Bolivio post la foriro de Evo Morales premita de la armeo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La ĝenerala sekretario de TEJO Catherine Neilson anoncis sian demision.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La por-demokratiaj Hongkongaj partioj gajnis grandegan venkon en la loka balotado.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Forta tertremo je magnitudo 6,4 frapis la nordokcidentan parton de Albanio. La epicentro estis 12 kilometroj for de la urbeto Mamurras.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La usona prezidanto Donald Trump subskribis leĝon subtenantan la manifestantojn de Hongkongo, la ĉinia registaro minacis Usonon pri reprezalioj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La nova Eŭropa Komisiono de Ursula von der Leyen ekhavis la aprobon de investitura baloto de la Eŭropa Parlamento.
|