Januaro de 2019
Aspekto
(Alidirektita el Januaro 2019)
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2019:
- La Usona kosmosondilo New Horizons sukcese preterflugis la transneptunan objekton (486958) 2014 MU69, kromnomata Ultima Thule (en la bildo). Temas pri la plej fora objekto esplorita de homoj.
- Ses homoj estis mortigitaj en akcidento de trajno sur la Granda-Belto-ponto.
- La kosmosondilo Chang'e 4 de la Ĉina Nacia Kosma Agentejo sukcese surteriĝis sur la kratero Von Kármán en la suda duono de kaŝita flanko de la Luno.
- La Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a subskribis tomoson pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Malajzia reĝo Muhammad la 5-a abdikis el sia posteno.
- La balota komisiono proklamas la gvidanton de parto de la opozicio Félix Tshisekedi, venkinto de la prezindanta baloto en Demokratia Respubliko Kongo, tion kion kontestas alia opozicia gvidanto, Martin Fayulu.
- La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando malagnoskas la eliran akordon de Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Unio.
- Neatribuiĝinta atenco ĉe polica lernejo en Bogoto kaŭzis dudek mortintojn kaj sesdek ok vunditojn. La registaro atribuis ĝin al la guevarisma armita grupo Armeo de Nacia Liberiĝo.
- La Eŭropa Kosma Agentejo anoncas esplori kun Arianespace la fareblecon de plene eŭropa luna misio kun surgrundiĝilo kaj kosmaŭto, por ekspluati la lunajn rokojn antaŭ establi homan bazejon.
- Okazis plena eklipso de Luno, la lasta tia ĝis majo 2021.
- Politika krizo en Venezuelo kie, post kontestata voĉdona reelekto de la respublika prezidento Nicolás Maduro, la prezidento de la Venezuela Nacia Asembleo Juan Guaidó proklamiĝis portempa respublika prezidento.
- La brazila deputito Jean Wyllys anoncas foriri ekzile dum la daŭro de la mandato de Jair Bolsonaro post ricevinti multajn mortminacojn pro sia samseksemo.
- Eŭropa Parlamento rekonis Juan Guaidó kiel portempa prezidento de Venezuelo.
|