21-a de februaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 21-a de februaro estas la 52-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 313 tagoj restas (314 en superjaroj).
Je la 21-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 362: Greka episkopo Atanazio revenis al Aleksandrio
- 537: Gotoj komencis sieĝi Romon
- 1173: Ĉefepiskopo de Canterbury Thomas Becket estis kanonizita de papo Aleksandro la 3-a
- 1242: Go-Saga iĝis imperiestro de Japanio
- 1245: Papo Inocento la 4-a akceptis eksiĝon de Tomaso, unua konata episkopo de Finnlando, post kiam li konfesis uzon de torturado kaj falsado
- 1322: Karlo la 4-a kroniĝis en Reims kiel reĝo de Francio - lasta el la kapetida dinastio
- 1411: Papo Gregorio la 12-a ekskomunikis Jan Hus pro lia sinteno kontraŭa al indulgencoj
- 1431: Rueno: episkopa proceso de Johana de Arko komenciĝis
- 1440: Pollando: en Kwidzyn fondiĝis Prusa Konfederacio, kontraŭa al la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1474: Pola-hungara milito: en Spišská Stará Ves estis paktita paco, kiu tamen ne finis la konflikton pri hungara kaj ĉeĥa tronoj inter Jogajlidoj kaj reĝo de Hungrio Matiaso la 1-a — aŭtune bataloj denove eksplodis
- 1457: Pola reĝo Kazimiro la 4-a aĉetis princlandon kun la ĉefurbo Oświęcim
- 1543: Etiopa-portugala armeo venkis islamajn afarojn en batalo de Wayna-Daga (oriente de lago Tana)
- 1574: Henriko la 3-a el la franca dinastio Valezianoj kroniĝis kiel unua elekta reĝo de Pollando
- 1613: Miĥail Fedoroviĉ Romanov post okjara tempo de perturboj iĝis caro - dinastio Romanovoj fondita
- 1632: Galilejo publikigis Dialogon pri la du plej gravaj sistemoj de la mondo: ptolemea kaj kopernika
- 1699: Malvenko de pola armeo en la batalo kontraŭ buĝakaj tataroj apud Dnestra vadejo en Martynów (nun Ivano-Frankivska provinco, proksime al Haliĉ) — lasta batalo inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Otomana Imperio
- 1784: Laŭ dekreto de rusia imperiestrino Katarina la 2-a, krimea haveno kaj fortikaĵo ricevis la nomon Sebastopolo
- 1794: Dispartigoj de Pollando-Litovio: sub premo de rusia parlamentano Osip Igelström, Senĉesa Konsilio voĉdonis redukton de pola armeo je duono kaj devigan enkorpigon de eks-soldatoj al prusa kaj rusa armeoj
- 1804: En Kimrio ekfunkciis unua vaporlokomotivo, konstruita de Richard Trevithick
- 1808: Finna Milito komencita — rusa armeo eniris al okupata de Svedio Finnlando, atakis apud Abborrfors (Kymenlaakso)
- 1828: Gazeto "Ĉeroka Fenikso" aperis - unua inter la usonaj indianoj en la ĉeroka skribo inventita de Sequoyah
- 1846: En Respubliko Krakovo eksplodis insurekcio
- 1848: En Londono Karl Marx kaj Friedrich Engels anoncis Manifeston de la Komunista Partio
- 1858: Peloponezo: tertremo detruis la urbon Korinto
- 1861: Centra Ekonomia Societo por Poznana Duklando estis fondita
- Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio:
- 1863: Malvenko de insurekcianoj en unua batalo de Nowa Wieś apud Piotrków Kujawski
- 1864: Malvenko de poloj en batalo de Opatów
- 1874: Kalifornio: ĉiutaga usona gazeto "The Oakland Tribune" komencis aperi
- 1878: Konektikuto: en New Haven aperis unua telefonlibro
- 1878: En konstelacio Sekstanto estis malkovrita galaksio NGC 3375
- 1883: Jules Ferry iĝis ĉefministro de Francio
- 1883: En Eta Litovio aperis unua en la litova lingvo revuo „Aušra”, redaktata de Jonas Basanavičius
- 1901: Albert Einstein iĝis svisa civitano
- 1901: Okupata de Usono Kubo proklamis sendependecon
- 1913: Balkanaj militoj: Ioanino iĝis greka urbo
- 1914: En Parizo dum lekcio Józef Piłsudski antaŭvidas Grandan Militon
- Unua mondmilito:
- 1916: Germana-franca batalo apud Verdun komenciĝis — ĝis decembro mortfalis 300 mil soldatoj kaj 400 mil estis vunditaj
- 1918: Usono: en Bestoĝardeno de Cincinnati formortis la lasta karolina konuro
- 1919: Germana socialisto Kurt Eisner estis murdita — lia morto rezultis starigon de la Bavara Soveta Respubliko dum la Novembra Revolucio
- 1920: Rusia enlanda milito: la Ruĝa Armeo konkeris Arĥangelskon
- 1921: Kartvela Demokratia Respubliko voĉdonis konstitucion - sammonate invadita de Ruĝa Armeo
- 1921: Estonta ŝaho de Irano Reza Ŝaho Pahlavi eniris al Teherano kune kun 2 mil soldatoj de kozaka brigado
- 1929: Francio rifuzis azilon al Lev Trockij
- 1933: En Tria Regno estis kreitaj specialaj juĝejoj - Sondergericht
- 1935: Inaŭguro de Moskva Internacia Kinofestivalo
- 1935: Germana sekreta ŝtatpolico Gestapo eldonis publikan malpermeson de agado al cionisma kaj religia filozofo Martin Buber
- 1936: Dua Pola Respubliko: telfero al Kaspra pinto ekfunkciis
- 1937: En Pollando fondiĝis Partio de Nacia Unueco laŭ rekomendo de marŝalo Edward Rydz-Śmigły kaj ideo de Ferdynand Goetel
- 1939: Ferenc Keresztes-Fischer, ministro por internaj aferoj dekretis malfondi Hungaran nacisocialisman partion
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Arthur Greiser eldonis cirkuleron pri enkonduko de eŭtanazio en malsanulejoj por mensmalsanuloj kaj neŭrozmalsanuloj en la Provinco Vartlando, difinata per kodnomo "T⁴"; en Varsovio aperis afiŝoj pri registro de laborkapablaj virinoj en la aĝo de 15-40 jaroj - escepte de judinoj; Tria Regno: generalo Nikolaus von Falkenhorst estis nomumita stabestro de labora Operaco Weserübung pri la germana invado al Danio kaj Norvegio
- 1941: Provinco Vartlando: en Poznań germana polico okazigis surstratan homkaptadon por trovi senlaborulojn; en Varsovio germanaj regopovoj likvidis tri tram-linioj destinitaj nur por judoj - anstataŭ ili komencis funkcii tramo sen numero, markita de ŝildo kun blua-blanka stelo de Davido; Grodno: arestita de NKVD estis komandanto de Bjalistoko-Areo de la Asocio de Armita Batalado subkolonelo Jan Szulc - kondamnita al mortpuno li sukcesis fuĝi; Norvegio: ministro pri eksteraj aferoj de ekzila registaro iĝis Trygve Lie; Kairo: kunsido de Anthony Eden kaj John Dill kun britaj komandantoj el Mezoriento pri helpo al Grekio; hispana registaro konfirmis, ke germanaj trupoj eniris Hispanion (oficiale por helpi pro uragano); nokte RAF atakis Wilhelmshaven
- 1942: Germana polico pafmortigis en Biecz 31 judojn, kaj en Lublin 5 personojn; en koncentrejo por judoj en Kutno ekmalsanis je tifo ĝis tiu ĉi tago 1 328 personoj, de kiuj 311 mortis; Pola Rezistomovado: nokte de la 20-a/21-a de februaro 12 soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj 5 loĝantoj de Poznań bruligis magazenojn en riverhaveno, kie germanoj arigis nutraĵon, uniformojn kaj armilojn — germanoj taksis la perdojn je pli ol miliono da markoj; Urugvajo: prezidento Alfredo Baldomir malfondis parlamenton, proklamis krizostaton kaj vivigis militreĝimon senpartian (sen komunistoj)
- 1943: Apud fervoja stacidomo Krośniewice fuĝis de transporto ĉ. 100 poloj, deportataj al trudlaboro en Tria Regno; Juda Batal-Asocio sukcese atencis en Varsovia geto kontraŭ 5 kunlaborantoj de Gestapo; pola submarŝipo "Burza" (Tempesto) kun la usona artileria ŝipo "Campbell" sinkigis germanan submarŝipon prenante 7 germanajn militkaptitojn; Irano: generalo Heinz Guderian estis nomumita ĝenerala inspektoro de kirasita armilaro
- 1944: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj ruze eniris al monaĥejo de karmelanoj en Wiśniowiec masakrante monaĥojn kaj ĉ. 180 kaŝiĝantajn polojn — entute dum kelkaj tagoj ili murdis kune kun najbaraj ukrainaj vilaĝanoj 460 polojn; germana polico masakris polan vilaĝon Ryczów (proksime al Ogrodzieniec) mortigante 12 virojn surloke kaj 3 apude; 5-a brigado de Zygmunt Szendzielarz batalis kontraŭ partizanoj de la Ruĝa Armeo, kaj taĉmento de Landa Armeo kontraŭ germanaj ĝendarmoj apud Łaskarzew; skolta grupo de Grizaj Taĉmentoj en Radom kelkhore batalis kontraŭ germanoj - ĉiuj pereis; en koncentrejo Gross-Rosen estis murdita skoltestro Florian Marciniak, kunfondinto de Grizaj Taĉmentoj; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Apudbalta Fronto liberigis Solci kaj Ĥolm; 8-a Aviada Armeo atakis Hanovron kaj Braunschweig; japana ĉefministro kaj generalo Hideki Tojo iĝis estro de Ĝenerala Armeo-Stabo; usona registaro petis la irlandan fermi japanan kaj germanan diplomatiejojn pro ilia spionado
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Podkowa Leśna okazis laŭvica konspira kunveno de la Ĉefa Komisiono de Konsilio de Nacia Unueco, kies partoprenantoj protestis kontraŭ voĉdonoj de la Konferenco de Jalto, samtempe generalo Leopold Okulicki informis, ke oriente de Vistulo amasaj arestoj de membroj de Pola Enlanda Armeo fare de NKVD koncernis pli ol 30 mil personojn, en tio en Lublinio 15 mil, kaj en Białystok-regiono 12 mil; 2-a Belorusa Fronto: Ruĝa Armeo konkeris Czersk — pli ol 1 100 sovetaj soldatoj pereis; Slovakio: Ruĝa Armeo konkeris Košice; brita parlamento akceptis voĉdonojn de la konferenco de Jalto; Okcidenta Fronto: brita 30-a Armea Korpuso konkeris Goch; Kampanjo de Italio: Brazila Ekspedicia Forto venkis germanojn en la batalo de Monto Castello (sudokcidente de Bolonjo)
- 1946: En Hamburgo aperis gazeto "Die Zeit"
- Stalinismo
- 1946: Volontula Rezervo de Civitana Milico fondiĝis en Pollando kiel kvazaŭarmea organizaĵo, kies tasko estis apogo de la milico — kvar monatojn poste ĝi nombris 28 mil funkciuloj kaj kontraŭbatalis taĉmentojn de la pola subtera sendependiga movado
- 1947: Komandanto de pola kontraŭkomunisma partizanaro Józef Kuraś, sieĝita de operaca grupo de la Korpuso de Interna Sekureco apud Nowy Targ, post sensukcesaj provoj eskapi provis memmortiĝi kaj mortis postnoktomeze de la sekva tago en malsanulejo de Nowy Targ
- 1947: En Olomouc estis remalfermita universitato je la nomo al František Palacký - la plej malnova en Moravio
- 1948: Usono: Nacia Asocio por Varaŭta Kurado fondiĝis
- 1949: Albanio membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1952: Movado por bengala lingvo: 5 studentoj pereis en Dako dum manifestacio en la Universitato de Dako por atribui al la bengala lingvo statuson de oficiala lingvo en Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo)
- 1958: Brita artisto Gerald Holtom malkovris emblemon por la Kampanjo por Nuklea Senarmigado, kiu poste fariĝis internacie agnoskita kiel la pacsimbolo
- 1958: En Egiptio kaj Sirio okazis referendumo, kiu agnoskis kreon de federacio de ambaŭ landoj kun la nomo Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1961: Brazila flugkompanio TAM Linhas Aéreas fondiĝis
- 1965: Afrik-usonano Malcolm X estis murdita dum parolado en Novjorko fare de membroj de la Nacio de Islamo
- 1971: En Vieno oni subskribis konvencion pri psikoaktivaj drogoj
- 1972: Soveta robota kosmoveturilo Luna 20 grundiĝis sur la Lunon
- 1973: Israelaj ĉasaviadiloj pafalterigis super Sinajo pasaĝeran aviadilon de Libyan Airlines - pereis 108 personoj el 113
- 1973: En ĉefurbo de Laoso Vjentiano oni subskribis interkonsenton inter la registaro kaj Pathet Lao
- 1975: Premiero de la filmo La Promesita Lando, reĝisorita de Andrzej Wajda
- 1978: Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio: en Katowice Kazimierz Świtoń vivigis Fondo-Komitaton de Liberaj Sindikatoj - unua en la Pola Popola Respubliko sendependa sindikata organizaĵo, antaŭanta Solidarecon (Liberaj Sindikatoj de Marbordo)
- 1989: En Krakovo kaj Varsovio okazis studentaj manifestacioj por liberigo de Vaclav Havel
- 1992: Liĥtenŝtejno: en Vaduzo Ĝenerala Asembleo de la internacia hotela agentejo "Eurotel" akceptis Respublikon Makedonio kiel dekan membron
- 1994: Oficiala agnosko de belorusa-latva ŝtatlimo
- 1995: Steve Fossett kiel unua en la historio sole transiris en balono Pacifikon
- 2000: Internacia Komisiono por Taksado de la Krimoj de Nazia kaj Soveta Okupadaj Reĝimoj en Litovio kaj la Kunlabora Interkonsento de la Ministerio pri Nacia Defendo interkompreniĝis en Vilno
- 2000: Internacia Tago de la Gepatra Lingvo festata unuafoje
- 2004: En Romo fondiĝis Eŭropa Verda Partio
- 2005: Israelo liberigis 500 palestinajn malliberulojn
- 2006: Japana teleskopo de infraruĝa radiado AKARI enorbitiĝis
- 2007: Ĉefministro de Italio Romano Prodi demisiis
- 2008: Armitaj fortoj de Turkio invadis nordan Irakon por neŭtraligi membrojn de Kurdistana Laborista Partio kun malutiligo de ilia organiza infrastrukturo
- 2009: Pola skikuristino Justyna Kowalczyk dum Monda ĉampionado pri nordia skiado en ĉeĥa Liberec gajnis oran medalon en sinsekva nordia skiado kaj liberstila skiado
- 2012: Membrinoj de feminisma grupo Pussy Riot aranĝis dum meso en Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo prezentaĵon direktitan kontraŭ ĉefministro Vladimir Putin kaj ortodoksaj klerikoj
- 2014: Eŭromajdano: ukraina prezidento Viktor Janukoviĉ fuĝis de la ĉefurbo al Ĥarkivo
- 2016: Bolivio: en referendumo plimulto de voĉdonantoj forĵetis amendon al konstitucio, kiu ebligus al prezidento trian oficperiodon
- 2018: Slovakio: en sia domo en Veľká Mača estis pafmortigita esploranta ĵurnalisto Ján Kuciak kun sia fianĉino, verkanta artikolon pri prezidento Robert Fico kaj liaj ligoj kun la itala mafio
- 2022: prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazojn pri agnosko de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj; sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo inter ili kaj Rusio
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 363-a tago de rusa agreso: pasinttage Rusia armeo atakis du provincojn de Donbaso (pro pripafo 5 personoj pereis) kaj Zaporiĵan provinco — 35 000 loĝantoj de Ĥarkiva provinco restas sen kurento; en okupata Mariupolo okazis 11 eksplodoj, detruita rusa magazeno apud aerodromo; oficiale en Ukrainio pereis preskaŭ 7 200 civiluloj, reale verŝajne pli ol 16 mil; ukraina stabo: Rusio perdis 144 440 soldatojn en Ukrainio — la pasintan tagon 760; en Donecka provinco 5 rusaj transportiloj kaj tanko estis detruitaj; Oleksij Reznikov: kontraŭkremla koalicio konsistas jam el 54 landoj; Oleksij Danilov: Rusio en Donbaso provas ataki en 5 direktoj, sed ĝia "granda ofensivo" daŭranta de 8-10 tagoj ne sukcesas
- Mondreago: Esplorĵurnalistoj: Kremlo ekplanis transpreni Belorusion ĝis 2030; Raŝismo: dum alparolo de Putin al la rusa publiko estis anoncita suspendo de Rusio en usona-rusia interkompreniĝo koncerne kontrolon de armadkonkuro pri nukleaj armiloj — en samtempa pripafo de Ĥersono ne malpli ol 6 civiluloj pereis, kaj 12 estis vunditaj; post senprecedenca alveno al pripafata Kievo prezidanto de Usono apud la Reĝa Kastelo de Varsovio dankis al poloj pro la akcepto de miliono kaj duono de ukrainoj, substrekante ke anstataŭ finnlandiĝo de NATO estas natoizo de Finnlando kaj Svedio, ke Pollando bezonas Usonon kiel Usono bezonas Pollandon, kaj ke militkrimoj estos punitaj; ukrainaj parlamentanoj vizitis papon
- 1905: L. L. Zamenhof skribis faman biografi-leteron al la franca esperantisto Alfred Michaux
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1413: Ludoviko la 1-a, duko de Savojo, princo de Piemonto (m. 1465)
- 1650: Georg Schubart, germana juristo, filozofo, historiisto kaj retorikisto (m. 1701)
- 1728: Petro la 3-a, imperiestro de la Rusia Imperio el la dinastio Romanov-Holstein-Gottorp (m. 1762)
- 1744: Eise Eisinga, nederlanda amatora astronomo konstruinta planetarion (m. 1828)
- 1785: Karl August Varnhagen von Ense, germana verkisto kaj diplomato (m. 1858)
- 1791: Carl Czerny, aŭstra komponisto kaj pianisto (m. 1857)
- 1794: Antonio López de Santa Anna, prezidento de Meksiko (m. 1876)
- 1801: John Henry Newman, angla kardinalo, teologo kaj filozofo, gvidanto de anglo-katolikismo, beatigita (m. 1890)
- 1801: Heinrich Leberecht Fleischer, germana orientalisto (m. 1888)
- 1804: Johann Matthias Ranftl, aŭstra ĝenro-pentristo (m. 1854)
- 1817: José Zorrilla y Moral, hispana poeto kaj dramaturgo (m. 1893)
- 1821: Élisabeth Rachel Félix, franca artistino (m. 1858)
- 1825: Charlotte Krackow, germana biografino (m. 1915)
- 1836: Léo Delibes, franca komponisto, membro de la Akademio de Belartoj de Francio (m. 1891)
- 1844: Charles-Marie Widor, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1937)
- 1846: Svatopluk Čech, ĉeĥa poeto kaj satira verkisto (m. 1908)
- 1859: George Lansbury, brita socialista politikisto (m. 1940)
- 1860: Karel Matěj Čapek-Chod, ĉeĥa naturalisma verkisto (m. 1927)
- 1864: Coelho Neto, brazila verkisto kaj spiritisto (m. 1934)
- 1864: Leopold Hofmann, germana bobisto kaj sukerbakisto (m. 1926)
- 1869: Pjotr Nilus, rusa impresionista pentristo kaj verkisto (m. 1943)
- 1875: Jeanne Calment, franca plejaĝulino (m. 1997)
- 1878: Mirra Alfassa, franca-barata fondintino de Aŭrorurbo en Tamilnado, konata de Matrimandiro, vivkunulino de Sri Aŭrobindo (m. 1973)
- 1881: Waldemar Bonsels, germana verkisto (m. 1952)
- 1882: László Császy, hungara instruisto kaj ĵurnalisto, murdita (m. 1919)
- 1887: Wilhelm Speyer, germana verkisto (romanisto)
- 1895: Szmul Zygielbojm, pola politikisto, sindikatisto kaj ĵurnalisto, konsilia membro ĉe la pola ekzila registaro, kies vastaj raportoj pri la holokaŭsto en okupata Pollando restis sen reagoj flanke de Monda Juda Kongreso, Usona Juda Kongreso kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt, memmortiginto (m. 1943)
- 1901: Sándor Kacsó, rumania hungara verkisto, redaktoro, publicisto, studverkisto (m. 1984)
- 1901: Géza Székely, transilvania hungaro okupiĝinta pri turismo kaj sporto (m. 1987)
- 1903: Raymond Queneau, franca verkisto kaj poeto, antaŭreprezentanto de la postmoderna literaturo (m. 1976)
- 1907: Betty Salt, kanada esperantistino, kasistino de Kanada Esperanto-Asocio, financa apogantino de UEA, skolta Esperanto-movado kaj sporta terminologio, dumviva membrino de Societo Zamenhof, honora membro de UEA (m. 1994)
- 1917: Kazimierz Seko, pola fotisto pri Silezio, premi-spertulo de World Press Photo, justulo inter la popoloj (m. 2006)
- 1921: John Rawls, usona politika filozofo, reprezentanto de liberalismo (m. 2002)
- 1921: Zdeněk Miler, ĉeĥa animaciisto, aŭtoro de porinfana filmo Talpo (m. 2011)
- 1924: Robert Mugabe, ĉefministro kaj prezidento de Zimbabvo (m. 2019)
- 1925: Kazimierz Szczurek, pola esperantisto, poeto, delegito de UEA pri bibliologio kaj bibliotekoj (m. 2000)
- 1925: Tom Gehrels, nederlanda astronomo partopreninta projekton Spacewatch por serĉo de terrenkontaj asteroidoj (m. 2011)
- 1927: Hubert de Givenchy, franca kudristo kaj modisto (m. 2018)
- 1929: Roberto Gómez Bolaños, meksika dramisto, aktoro, komediisto (m. 2014)
- 1933: Bob Rafelson, usona reĝisoro (m. 2022)
- 1933: Nina Simone, usona kantistino, komponistino kaj pianistino (m. 2003)
- 1937: Haroldo la 5-a, reĝo de Norvegio el dinastio Glücksburg
- 1940: Éva Deák Beke, rumania hungara tekstilartistino
- 1942: Jan Krzysztof Kelus, pola sociologo, politika aganto, komponisto kaj samizdata bardo, kontraŭkomunisto
- 1943: Ludmila Ulickaja, rusa verkistino
- 1946: Alan Rickman, angla aktoro (m. 2016)
- 1950: Sahle-Work Zewde, prezidantino de Etiopio
- 1951: András Both, rumania hungara/usona scenejisto, kostumisto
- 1962: David Foster Wallace, usona verkisto, sinmortiginto (m. 2008)
- 1963: Karl Lauterbach, germana epidemiologo kaj politikisto
- 1969: Aunjanue Ellis, usona aktorino
- 1980: Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, reĝo de Butano
- 1983: Mélanie Laurent, franca aktorino
- 1986: Charlotte Church, kimra kantistino kaj prezentistino
- 1989: Corbin Bleu, usona aktoro, kantisto, dancisto
- 1996: Sophie Turner, angla aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 556: Maksimiano de Raveno, unua ĉefepiskopo de Raveno
- 1072: Petro Damiano, itala ermito, kardinalo, sanktulo (n. 1007)
- 1437: Jakobo la 1-a, reĝo de Skotlando (n. 1394)
- 1513: Julio la 2-a, papo alveniginta soldulojn, el kiuj poste formiĝis Svisa Gvardio (n. 1443)
- 1554: Hieronymus Bock, germana prapatro de botaniko, kuracisto, luterana predikisto, ĉefa naturalisto en renesanco (n. 1498)
- 1677: Baruĥ Spinozo, nederlanda filozofo aplikinta metodojn de matematiko al filozofio (n. 1632)
- 1730: Benedikto la 13-a, papo, Servisto de Dio (n. 1649)
- 1789: Paul Henri Thiry d'Holbach, germana-franca enciklopediisto, kunaŭtoro de la Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers (n. 1723)
- 1795: Elek Cserey, hungara ĵurnalisto, kunredaktoro de "Transilvania Hungara Novaĵportanto" (n. 1767)
- 1838: Antoine-Isaac Silvestre de Sacy, franca nobelo, orientalisto kaj tradukisto enradikiginta la persan kaj araban kulturon en Francio, sekretario de Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (n. 1758)
- 1842: Wojciech Żywny, pola pianisto, unua profesia pianinstruisto de Ŝopeno (n. 1756)
- 1846: Ninko, imperiestro de Japanio (n. 1800)
- 1862: Justinus Kerner, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1786)
- 1888: Jozef Miloslav Hurban, slovaka kleriko, politikisto kaj verkisto (n. 1817)
- 1894: Gustave Caillebotte, franca pentristo, mecenato de la impresionisma movado (n. 1848)
- 1901: Emil Hübner, germana klasika filologo
- 1902: Emil Holub, ĉeĥa kuracisto kaj esploristo en Afriko (n. 1847)
- 1912: Afonso Celso de Assis Figueiredo, brazila profesoro pri civila juro (n. 1836)
- 1919: Kurt Eisner, germana politikisto, membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio, murdita (n. 1867)
- 1919: Giles Leigh Browne, angla poligloto, poeto, tradukisto al esperanto (n. 1883)
- 1926: Heike Kamerlingh Onnes, nederlanda Nobelpremiita fizikisto malkovrinta superkonduktivecon (n. 1853)
- 1934: Augusto César Sandino, nikaragva revoluciulo, murdita (n. 1895)
- 1942: György Tóth, hungara kuria juristo kaj ĵurnalisto (n. 1871)
- 1942: Olena Teliha, ukraina poetino, kritikistino, aktivulino de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, ekzekutita (n. 1906)
- 1943: Géza Entz, hungara biologo kaj zoologo (n. 1875)
- 1944: Ferenc Szisz, hungara aŭtokonkursisto (n. 1873)
- 1944: József Boczor, hungara inĝeniero kaj kemiisto, partoprenanto de Hispana Enlanda Milito kaj franca rezistado, ekzekutita (n. 1905)
- 1945: Eric Liddell, skota atleto kaj misiisto en Ĉinio (n. 1902)
- 1965: Ferenc Bruder, rumania hungara redaktoro (n. 1895)
- 1965: Malcolm X, usona batalanto por civilaj rajtoj, murdita (n. 1925)
- 1968: Howard Walter Florey, aŭstralia kemiisto kaj farmakologo Nobelpremiita pro ekstrakto de penicilino (n. 1898)
- 1977: Seán Ó Ríordáin, irlanda verkisto (n. 1917)
- 1979: Otto Ambros, aŭstra reĝisoro kaj aktoro (n. 1910)
- 1979: Harry C. Schnur, germana-usona juristo, filologo kaj ĵurnalisto (n. 1907)
- 1980: Dragutin Wranka, kroata oficisto kaj karikaturisto, aktivulo de Esperanto-kluboj en Osijek kaj Mendoza en Argentino, Esperanto-verkisto, kontribuanto al i.a. "La Praktiko" kaj "Heroldo de Esperanto" (n. 1904)
- 1980: Alfred Andersch, germana verkisto (n. 1914)
- 1982: Gershom Scholem, israela filozofo, profesoro de la Hebrea Universitato de Jerusalemo, esploristo de juda mistikismo - kabalo (n. 1897)
- 1983: György Erdélyi, hungara ĵurnalisto, legantredaktoro de la "Népszava" (n. 1923)
- 1984: Miĥail Ŝoloĥov, soveta Nobelpremiita verkisto (n. 1905)
- 1987: Julianna Zsigray, hungara verkistino kaj poetino (n. 1903)
- 1989: Sándor Márai, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto, sinmortiginto (n. 1900)
- 1993: Inge Lehmann, dana sismologiino kaj geofizikistino malkovrinta la terkernon (n. 1888)
- 1999: Itokawa Hideo, japana tutfakulo, inĝeniero projektinta sondan raketon, verkisto (n. 1912)
- 2003: Clément Desessard, franca inĝeniero, piloto kaj verkisto latinlingva (n. 1920)
- 2005: Guillermo Cabrera Infante, kuba verkisto kaj kinscenaristo (n. 1929)
- 2006: Gennadij Ajgi, ĉuvaŝa poeto, verkisto kaj tradukisto (n. 1934)
- 2013: Bruce Millan, skota politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1927)
- 2015: Clark Terry, usona ĵaz-trumpetisto, flugilkornisto, bandestro kaj komponisto (n. 1920)
- 2015: József Czédly, rumania hungara ekonomikisto, redaktoro (n. 1926)
- 2017: Albert Steidl, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (n. 1927)
- 2018: Billy Graham, usona evangeliisto kaj predikisto, teologo kaj antropologo, aŭtoro de furorlibroj (n. 1918)
- 2020: Michel Charasse, franca politikisto, ministro pri buĝeto, membro de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1941)
- 2023: Ilse Tielsch, aŭstra verkistino (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- antaŭa Romia Imperio: Feralia (omaĝe al fantomoj de mortintaj antaŭuloj)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Pier Damiani, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Barbado: Tago de Rihanna
- Bangladeŝo: Tago de Martiroj
- Internacia Tago de la Gepatra Lingvo - festotago de Unesko ekde 1999
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 21-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.