Oktobro de 2010
Aspekto
(Alidirektita el Oktobro 2010)
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro de 2010.
1-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- La Konstitucia tribunalo de Ukrainio konfirmis, ke la leĝo N 222, aprobita en 2004 kaj transforminta la landon el prezidanta respubliko al tiu parlamenta-prezidanta, estis aprobita ĉe multaj leĝorompoj. Sekve de tio ĝi estas nuligita kaj ĉiuj aliaj leĝoj devos esti ŝanĝitaj laŭ la Konstitucio de 1996.[1]
- La usonaj flugkompanioj United Airlines kaj Continental Airlines deklaris pri la fino de la afero pri kuniĝo de la du firmaoj kaj establo de la plej granda en la mondo flugkompanio United Continental Holdings.[2]
- La polico de Hispanio arestis 41 homojn, kulpigitaj pri leĝigo de pli ol 200 milionoj da eŭroj el kolombia gerila organizaĵo FARC.[3]
- La prezidanto de Ekvadoro Rafael Correa estis liberigita el malsanulejo en la ĉefurbo Kito, kie li estis blokita de la ribelintaj policanoj. 1 policano estis mortigita, 50 estis vunditaj dum tumultoj, komenciĝintaj la 30-an de septembro.[4]
2-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Dum la du speciaj operacioj en la urbo Maĥaĉkala (Dagestano, Rusio) estis mortigitaj 5 gerilanoj.[5]
- En Francio okazis la amasaj manifestacioj, protestantaj kontraŭ la planita en 2018 plialtigo de la emeritiĝa aĝo de 60 al 62 jaroj. Laŭ policaj taksoj 300 akciojn partoprenis ĝis 60 miloj da homoj.[6]
- Irako faris la mondan rekordon pri longeco de la formiĝo de nova registaro. La parlamenta balotado okazis la 7-an de marto, tamen post 209 tagoj kandidatoj por 4 vakantaj lokoj en la registaro ne jam estas prezentitaj. La antaŭan rekordon faris nederlandaj politikistoj, kiuj en 1977 formadis la registaron dum 208 tagoj.[7]
- Druidismo estis oficiale agnoskita kiel religio en Britio — la unua inter paganismaj kredoj.[8]
- Ĉirkaŭ 3:00 nokte apud la urbo Petarukan interpuŝiĝis du trajnoj, sekve de kio pereis 36 kaj estis vunditaj pli ol 40 da homoj.[9][10]
3-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- La prezidanto de Germanio Christian Wulff dum sia parolo en Bremeno, dediĉita al la 20-jariĝo de la reunuiĝo de la lando, deklaris, ke islamo iĝis la parto de Germanio — same kiel kristanismo kaj judismo.[11]
- Estis deklaritaj la rezultoj de la parlamenta balotado en Latvio. Venkis la unuiĝo "Unueco" (latve Vienotība), estrata de la ĉefministro Valdis Dombrovskis; ĝi ricevis en la parlamento 33 lokojn el 100. La opozicia partio "Centro de interkonsento" (Saskaņas centrs) gajnis 29 lokojn. La "Unuiĝo de verduloj kaj agrikulturistoj" (Zaļo un Zemnieku savienība) ricevis 22 lokojn, la unuiĝo "Por pli bona Latvio" (Par Labu Latviju!) kaj la "Nacia alianco" (Nacionālā Apvienība) — po 8.[12]
- Baldaŭ post le elflugo el la flughaveno en Nazca (Peruo) kraŝis la aviadilo, en kiu troviĝis 4 britaj turistoj kaj 2 lokanoj. Ĉiuj pereis.[13]
- En la tago de la 20-jara jubileo de la Germania reunuiĝo estis pagita la lasta porcio de la germana reparacio je 70 milionoj da eŭroj.[14]
4-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Antaŭ la islanda parlamento okazis la manifestacio, partoprenantoj de kiu priĵetis la rezidejon per ovoj, tomatoj kaj sakoj kun farbo. Ili protestis kontraŭ la malboniganta ekonomia situacio en la lando. La akcion partoprenis ĉirkaŭ 2500 homoj.[15]
- Oni sciigas, ke en Raŝta distrikto de Taĝikio dum lastaj tagoj en interpafado pereis 5 milicanoj kaj 2 islamistoj.[16]
- Apud Islamabado (Pakistano) talibanoj atakis kaj bruligis la kolonon de 20 aŭtoj, transportintan fuelon por ISAF. Forbrulis almenaŭ 20 kamionoj.[17]
- Dum la prezidanta balotado en Brazilo la kandidato de la reganta Partio de la Laboristoj Dilma Rousseff ricevis 46,99 % de voĉdonoj, ŝia ĉefa rivalo Jose Serra gajnis 32,61 % kaj Marina Silva — 19,33 %. La elimina rondo devos okazi la 31-an de oktobro.[18]
5-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Itala politikisto Gianfranco Fini aranĝis la establan kunvenon dela nova partio "La futuro kaj libereco de Italio".[19]
- En Francio estis arestitaj 12 homoj, supozataj pri interligiteco kun teroristoj.[20]
- La ekvadora prezidanto Rafael Correa daŭrigis la esceptostaton en la lando ĝis la 8-an de oktobro.[21]
- Francio: forpasis franca verkisto Bernard Clavel.
- Je la nokto al la 5-an de oktobro en la urbo Ajka (Hungario) okazis akcidento en la uzino produktanta aluminian oksidon. Likis ĉirkaŭ 1 miliono da kubaj metroj de la danĝera ruĝa reziduo. Pereis 3 kaj damaĝiĝis 120 homoj. En la departementoj Veszprém, Győr-Moson-Sopron kaj Vas estis deklarita esceptostato.[22]
6-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- En la listo de la plej influhavaj virinoj de la mondo, ĉiujare publikigita de Forbes, la unuan lokon okupis Michelle Obama, unua damo de Usono.[23]
- Antaŭ la brita ambasadorejo en Sanao (Jemeno) okazis la eksplodo, kiu verŝajne celis la aŭton de ambasadoro.[24]
- Matene talibanoj atakis la kolonon da fuelveturigaj aŭtoj de NATO en la urbo Quetta (Pakistano). Unu homoj estis mortigita, almeaŭ 10 aŭtoj estis forbruligitaj.[25]
- Matene en Taĝikio, oriente de la ĉefurbo Duŝanbeo, kraŝis helikoptero Mi-8, sekve de kio pereis laŭ oficiala informo 4 kaj laŭ tiu neoficiala — 28 batalantoj de la speciala grupo "Alfa" kaj la Nacia gvardio.[26]
- En Francio la forpasis franca kantistino kaj aktorino Colette Renard.
7-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Studentinoj de la ĵurnalista fakultato de la Moskva ŝtata universitato eldonis la kalendaron kun siaj erotikaj fotoj honore al la 58-a naskiĝdato de la rusia ĉefministro Vladimir Putin. Ĝi enhavas la respektivajn alvokojn: "Kio pri tria fojo?", "Oni estingis arbarojn, sed mi ĝis nun fajras" ktp. Detaloj kaj fotoj (ruse) Arkivigite je 2010-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- La sudafrika ĉefepiskopo, Nobel-premiito pri paco Desmond Tutu anoncis sian eksiĝon je la 79-a naskiĝtago.[27]
- La franca prezidanto Nicolas Sarkozy deklaris sin preta mildigi la kondiĉojn de la preparanta reformo de emerita sistemo.[28]
- Associated Press sciigas, ke inundoj, estigita de torentaj pluvoj, jam kaŭzis la pereon de 140 homoj kaj damaĝon de miloj da domoj en Ĉinio, Vjetnamio, Indonezio.[29]
8-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- La 36-jara brita volontulino Linda Norgrove, ostaĝigita de talibanoj la 26-an de septembro, estis mortigita de ili dum la speciala operacio, kiu celis liberigi ŝin.[30]
- La komitato de la Nobelpremio anoncis, ke la premiito de Nobel-premio pri paco en 2010 estas la ĉino Liu Xiaobo.[31] Ĉinaj aŭtoritatuloj jam deklaris sian indignon kaj minacis al Norvegio per ebla malbonigo de la interrilatoj inter la du landoj.[32]
- Sky News sciigas, ke pro la liko de la ruĝa reziduo en Hungario jam pereis 7 kaj senhejmiĝis miloj da homoj.[33]
- Brito gajnis en la loterio EŭroMilionoj la rekordan sumon je 129 818 431 milionoj da eŭroj.[34]
10-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Oficiale malaperis la Nederlandaj Antiloj. De nun Sint-Maarten kaj Curaçao estas la sendependaj statoj interne de la Nederlanda Reĝlando. La insuloj Bonaire, Saba kaj Sint-Eustatius iĝis aŭtonomaj teritorioj de la reĝlando.[35]
- Dum la Geja Fiero en Beogrado (Serbio) oponantoj de tiu ĉi evento okazigis tumultojn kaj amasajn interpuŝiĝojn kun polico.
- En Kirgizio komenciĝis la parlamenta balotado. Pri 120 lokoj konkursas 29 partioj.[36]
- En Rusio estis la Unueca tago de voĉdonado, dum kiu okazis ĉirkaŭ 7 800 balotadoj diversnivelaj en 76 regionoj de la lando.[37]
- En Francio forpasis pro pulma kancero Eric Joisel, la plej fama majstro de origamio en la mondo.[38]
11-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Estis deklaritaj la oficialaj rezultoj de la parlamenta balotado en Kirgizio. El 29 partioj nur 5 superis la 5-procentan baron kaj eniris la parlamenton. La partio Ata-Ĵurt gajnis 8,88 % da voĉdonoj, SDPK — 8,04 %, Ar-Namis — 7,74 %, Respubliko — 7,24 %, Ata Meken — 5,6 %. Entute voĉdonis 55,9 % de voĉhavantoj. Internaciaj observantoj agnoskis la balotadon demokratia.[39]
- En la fervojstacio Mulibari, situanta je 134 km de la ĉefurbo Dako (Bangladeŝo) trajno trafis la amason da homoj, kunvenintaj por la mitingo de la opozicia Naciisma partio. Almenaŭ 6 homoj pereis, pli ol 60 estis vunditaj, 10 el ili tre grave. Post la akcidento protestantoj ekbruligis la trajnon kaj batis la maŝiniston kaj gardiston. La gvidantino de la Naciisma partio Khaleda Zia alvokis siajn subtenantojn prepari sin por renverso de registaro.[40]
13-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Estis arestita Ali Ŝakuri-rat, la gvidanto de la malpermesita en Irano opozicia partio Islama fronto de partopreno de Irano.[41]
- Matene komenciĝis la levado de la ĉiliaj ministoj, blokitaj en minejo de la 5-an de aŭgusto. Ĉe la loko ĉeestis la prezidanto Sebastián Piñera, kiu salutis ĉiun saviton.[42] Vespere estis levita la lasta el ili.[43]; 12-a de oktobro
- En la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estis elektitaj la novaj nekonstantaj anoj: Germanio, Portugalio, Kolombio, Sud-Afriko kaj Barato.[44]
- En Usono estis aboliciita la moratorio pri profundakva borado, starigita post la ekokatastrofo en la Meksika Golfo. Pli frue oni supozis, ke la moratorio daŭros ĝis la 30-a de novembro.[45]
- Ĉirkaŭ 19:25 (loka horo) en montara regiono apud Kabulo (Afganio) kraŝis la aviadilo Lockheed C-130 Hercules, frajtita de la flugkompanio National Air Cargo, por alporti el Bagramo en Kabulon ŝarĝon por ISAF. Ĉiuj skipanoj (6 filipinanoj, 1 baratano kaj 1 kenjano) pereis.[46]
- Matene je 50 km sude de Varsovio (Pollando) ĉe grava nebulo okazis fronta interpuŝiĝo de minibuso Volkswagen Transporter kaj kamiono Volvo. Pereis 17 homoj.[47]
- AFP sciigas, ke la eksa majoro Alirio Antonio Urueña Jaramillo de la Kolombia armeo estis kondamnita al 44 jaroj de malliberigo pro partopreno en mortigo de preskaŭ 250 homoj. Tio okazis en la urbo Trujillo (Kolombio) inter 1986 kaj 1994. Militistoj kulpigadis lokulojn en rilatoj kun maldekstraj ribelantoj kaj mortigadis ilin. Tio estas la unua kondamnito pro tiuj eventoj.[48]
- Ĉirkaŭ la 9:02 (loka horo) en la negardanta traknivela pasejo la 116-a kilometro apud la vilaĝo Maksimovka (Dnipropetrovska provinco, Ukrainio) akcidentis la pasaĝera buso kaj trajno. Pereis 42 homoj, postvivis nur 10 pasaĝeroj de la buso. Por la sekvonta tago estis deklarita la nacia funebro.[49][50] Ĝis la 15-an de oktobro la kvanto de viktimoj atingis 45 (44 pasaĝeroj kaj stiristo de la buso).[51]
- Novaĵagentejo Xinhua sciigas, ke pro inundoj el la ĉirkaŭaĵo de la insulo Hajnano (Ĉinio) estis translokigitaj pli ol 440 miloj da homoj. Entute pro tio suferis ĉirkaŭ 2,7 milionoj da homoj. Estas inundita 90 % da teritorio de la insulo.[52]
14-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis pro kancero la usona matematikisto Benoît Mandelbrot, kiun oni konsideras fondinto de la fraktala geometrio.[53]
- Oni sciigas, ke en Pakistano estis arestitaj kelkaj homoj, preparintaj komploton kontraŭ la ĉefministro Jusuf Raza Gillani kaj aliaj aŭtoritatuloj dela lando.[54]
15-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Rusio kaj Venezuelo subskribis la kontrakton pri konstruado de la unua atomcentralo en Venezuelo.[55]
- La parlamento de Kartvelio fine aprobis amendojn de la konstitucio, kiuj transdonas grandan parton da plenpovoj de la prezidanto al la parlamento.
- En Kosovo estis anoncita la dato de la antaŭtempa prezidanta balotado — ĝi okazos la 13-an de februaro 2011.[56]
- Estis relanĉita la uzino Ajka Timfoldgyar en la urbo Ajka (Hungario), haltigita la 4-an de oktobro post la averio rezulte de kiu pereis 9 homoj.[57]
16-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- La kancelierino de Germanio Angela Merkel en sia parolo en Potsdamo agnoskis la fiaskon de la provoj konstrui en la lando multkulturisman socion. Ŝi deklaris, ke enmigrintoj devas lerni la germanan kaj integriĝi en la germanan socion.[58]
- En la sudo de Armenio, apude kun Monaĥejo Tatev, estis inaŭgurita la plej longa en la mondo telfero (5,7 km). La unuaj pasaĝeroj de ĝi estis la prezidanto Serĵ Sargsjan, Katolikoso de Armenio Garegin la 2-a kaj ses infanoj el apudaj vilaĝoj. La konstanta trafiko komenciĝos la 23-an de oktobro.[59]
- Sekve de la esplodo en karba minejo de la firmao Pingyu Coal & Electric Co. Ltd en la provinco Henano (Ĉinio), okazinta ĉirkaŭ la 6-a (loka horo) pereis almenaŭ 20 kaj estis blokitaj subtere ne malpli ol 30 ministoj.[60]
17-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- En Mumbajo (Barato) estis malfermita Bharat Diamond Burse — plej granda diamanta borso en la mondo.[61]
- Vatikano kanonizis Mary MacKillop — la unuan sanktulinon el Aŭstralio. La procezo de kanonizado komenciĝis en 1925. Ankaŭ estis kanonizitaj kvin sanktuloj el Kanado, Hispanio kaj Pollando.[62]
- La kvanto da pereintoj pro inundo en Tuapsea distrikto de Krasnodara regiono (Rusio) jam atingis 14. Pluaj 12 homoj estis deklaritaj malaperintaj. La sekvonta tago estis deklarita kiel funebra en la distrikto.[63]
18-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Aperis la lasta numero de la magazeno Русский Newsweek. La eldona koncerno Axel Springer Russia decidis ne plu aĉeti licencion pro ekonomia malsukceso de la projekto.[64]
19-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- La saŭda princo Saŭd bin Abdulaziz bin Nasir al-Saŭd estis kondamnita en Londono (Britio) al ĝismorta puno pro la murdo de servisto en hotelo Landmark en Londono la 15-an de februaro. La kulpiganto asertis, ke la viroj havis seksan interrilaton kaj tio kazusis la okazaĵon.[65]
- Britio publikigis La strategion pri la nacia sekureco. Laŭ ĝi duono de la brita soldataro lasos Germanion ĝis 2015 kaj la dua duono — ĝis 2020. Pli malfrue oni supozis, ke la brita kontingento restos tie ĝis 2035.[66]
- Laŭ freŝaj informoj pro inundo en Tuapsea distrikto de Krasnodara regiono (Rusio) pereis 15 homoj. Oni taksas la damaĝon je 2 miliardoj da rubloj.[67]
- Matene tri teroristoj atakis la parlamenton de Ĉeĉenio (Rusio) en Grozno. Unu eksplodigis sin apud la domo, du aliaj faris same interne. 2 milicanoj kaj 1 civilulo pereis, pliaj 17 (6 milicanoj kaj 11 civiluloj) estis vunditaj.
- AFP sciigas, ke en manifestacioj en Francio partoprenis 480 miloj da homoj, protestantoj kontraŭ plialtigo de la pensiiĝa aĝolimo. Pro strikoj en la lando jam oni sentiĝas la manko de fuelo.[68]
- La tertremo je forto de 5 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis en Nov-Zelando. La epicentro troviĝis je 10 km al sud-okcidento de la urbo Christchurch, kiu damaĝis plej grave.[69]
20-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis Robert Guccione, fondinto de la fama revuo Penthouse. Li havis 79 jarojn.[70]
- En Ĝakarto (Indonezio) okazis interpuŝiĝoj de opozicio kaj polico, dum kiuj 150 studentoj baris la vojon apud la prezidanta rezidejo kaj estis dispelitaj per larmiga gaso kaj gumpafaĵoj. Pliaj 300 protestantoj manifestaciis antaŭ la prezidanta rezidejo. La protestado estis koincidiga al la sesa jardatreveno de la inaŭguro de la prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono.[71]
- La usona armea estraro deklaris, ke elŝrankiĝintaj gejoj kaj lesbaninoj ne plu estos maldungitaj el la armeo.[72]
21-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Sergej Sobjanin estis inaŭgurita kiel urbestro de Moskvo (Rusio).[73]
- En la suda parto de la Kalifornia golfo okazis la tertremo je forto je 6,9 gradoj laŭ la skalo de Richter.[74]
- Mjanmao ŝanĝis la oficialan nomon de la lando, la ŝtatajn flagon kaj himnon. De nun ĝi nomiĝas ne Unio Mjanmao, sed Respubliko Unio Mjanmao.[75]
- En Elbrusa distrikto de Kabardio-Balkario (Rusio) apud la urbo Tirniauz, komenciĝis la ŝturmo de la forlasita minejo, en kiu kaŝis sin ĉirkaŭ 30 gerilanoj. Antaŭtage okazis interpafado, dum kiu pereis 1 milicano, post kio gerilanoj fuĝis en la minejon de volfram-molibdena kombinato.[76]
- En Almato (Kazaĥio) okazis la prova lanĉo de la metroo, kiu estis konstruata ekde la fino de la 1980-aj jaroj. La unua linio (el sep) ekfunkcios en decembro de 2011.[77]
- En la italaj urboj Boscoreale kaj Terzigno, situantaj apud Napolo, okazis amasaj manifestacioj kaj interpuŝiĝoj kun polico, kaŭzintaj de la decido konstrui tie la plej grandan rubejon en Eŭropo, entenotan ĝis 3 milionoj da tunoj da rubaĵoj.[78]
- Peruo kaj Bolivio faris la interkonsenton pri transdono de la malgranda tereno, situanta je 10 km de la perua urbo Ilo en la samnoma provinco al Bolivio por 99 jaroj por konstruado tie de haveno. Tiele Bolivio reakiros la aliron al la Pacifiko, perdinta post la Pacifika milito en 1879-1884.[79]
- En la filipina urbo Matalam eksplodiĝis la pasaĝera buso, en kiu troviĝis pli ol 50 homoj. El ili 7 tuj pereis, inter 6 kaj 9 estis vunditaj. Oni supozas, ke temas pli la laŭvica kazo, kiam islamismaj grupaĉoj punas la firmaojn, rifuzintajn pagi al ili "imposton".[80]
22-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Je la nokto al la 22-an de oktobro la franca polico malblokis alirojn al la naftorafinejo Grandpuits, apartenata al la kompanio Total, kaj blokita de protestantoj kontraŭ la reformo de pensia sistemo. Ĝi troviĝas proksime de Parizo kaj liveras fuelon al la parizaj flughavenoj — flughaveno Parizo-Orly kaj flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle.[81]
- AFP sciigas, ke en Haitio ekflamis ĥolero, pro kio jam pereis 135 homoj kaj 1500 estis infektitaj.[82]
- Forpasis Alex Anderson, kreinto de la fama desegnofilmo The Rocky and Bullwinkle Show. Li havis 90 jarojn kaj mortis pro progresinta Alzheimer-malsano.[83]
23-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Ĉirkaŭ 19:15 en la urbo Ĥasavjurto (Dagestano, Rusio) kamikazo en la aŭto UAZ, farĉita je eksplodaĵoj, trafis la dislokejon de la milico kaj eksplodigis sin. 1 milicano pereis, 8 homoj estis vunditaj.[84] La povo de la eksplodo egalis al 150 kg je TNT-ekvivalento.[85]
- AFP sciigas, ke pro inundoj en Tajlando jam pereis 32 homoj.[86]
- En la urbo Herato (Afganio) grupo da talibanoj, alivestitaj kiel policanoj, atakis la oficejon de la Unuiĝintaj Nacioj. Unu teroristo eksplodigis sin apud la domo, dua estis mortpafita de gardistoj, du aliaj sukcesis penetri la oficejon kaj estis mortigitaj tie. Tiutempe la personaro ŝirmis sin en la speciala bunkro, do neniu damaĝiĝis.[87]
- Daŭras interpuŝiĝoj inter polico kaj protestantoj kontraŭ konstruado de la grandega rubejo en la urbo Terzigno (Italio). Post kiam estis vunditaj 5 policanoj, la polico dispelis la popolamason per larmiga gaso.[88]
- Pro pankreata karcinomo forpasis David John Howard Thompson, ĉefministro de Barbado. Li havis 48 jarojn.[89]
24-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Je 11:45 (loka horo) en la nord-okcidenta parto de la usona ŝtato Vajomingo okazis la tertremo forta je 4,6 gradoj laŭ la skalo de Richter. Pro tio estiĝis terglitoj en la Nacia Parko Bridger-Teton.[90]
25-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- En la insulo Sumatro (Indonezio) okazis la tertremo forta je 7,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Antaŭ tio oni translokigis 40 milojn da homoj el la insulo Javo, ĉar oni supozis ke tie erupcios la vulkano Merapi.[91] La tertremo kaŭzis grandan cunamon. AFP sciigos la 26-an de oktobro, ke 23 homoj pereis kaj 167 konsideratas malaperintaj.[92]
26-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Paŭlo, la polpo famiĝinta pro siaj prognozoj dum la futbala mondpokalo 2010.[93]
- La Senato de Francio aprobis la leĝprojekton pli plialtiĝo de la emeritiĝa aĝo de 60 ĝis 62 jaroj. Por tio voĉdonis 177 senatanoj, kontraŭ — 151.[94]
- Sky News pliĝustigas, ke la cunamo, okazinta post la tertremo en Indonezio, pereigis 113 homojn kaj pli ol 500 konsideratas malaperintaj. En 10 vilaĝoj de la Mentavaja insularo estis neniigitaj centoj da domoj.[95]
- AFP sciigas, ke la Supera kortumo de Irako kondamnis al mortopuno la eksan vic-ĉefministron de la lando Tarik Asis, la ministron pri internaj aferoj Saadun Ŝaker kaj Abida Hamud, la privatan sekretarion de Saddam Hussein.[96]
- La rusia firmao Renaissance group deklaris pri komenciĝo de konstruado de la urbo Tatu City. Ĝi elkreskos proksime de la kenja ĉefurbo Najrobio, etendiĝos sur la tereno je 1000 hektaroj kaj havos ĝis 62 milojn da loĝantoj. La investinto de la projekto estas la kenja firmao Tatu City Ltd.[97]
27-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Mortis 60-jaraĝa Néstor Kirchner, antaŭa prezidanto de Argentino kaj edzo de la nuna prezidanto Cristina Fernández.[98]
- Finiĝis la Londona kinofestivalo, la ĉefan premion de kiu gajnis la filmo Kiel mi travivis tiun ĉi someron fare de la rusia reĝisoro Aleksej Popogrebskij.[99]
- CBC News informas, ke la kvanto da pereintoj en Indonezio atingis 300, el kiuj 272 pereis pro la cunamo kaj 28 pro erupcio de la vulkano Merapi. Pliaj 400 homoj konsideratas malaperintaj.[100]
28-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- The Daily Telegraph sciigas, ke barataj parioj decidis konstrui en vilaĝo en la ŝtato Utar-Pradeŝo la templon de la diino de la angla lingvo. En aprilo estis starigita la simbola unua ŝtono kaj alveturigita el Nov-Delhio 76-cm statuo de la diino. Oni kredas, ke disvastiĝo de la angla estas grava ilo por plialtiĝo de la socia statuso de la parioj kaj do oni planas konstrui tiajn templojn tra la tuta lando.[101]
- AFP sciigas, ke en la moskeo de la urbo Inuvik (Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado) estis konstruita minareto — la unua en Arktiko. La loka islama komunumo konsistas el 80 adeptoj.[102]
- Ĉirkaŭ 7:40 (loka horo) estis inundita karbominejo apud la urbo Anŝun (la provinco Gujĝoŭo, Ĉinio). 38 ministoj sukcesis elteriĝi, 1 estis vundita kaj 12 pereis.[103]
- En la Ŝtata supekomputila centro en la urbo Tjanĝino (Ĉinio) estis oficiale prezentita la plej pova superkomputilo en la mondo — Tianhe-1A. Ĝia poveco egalas al 2,5 petaflopoj.[104]
- En la flughavenoj de Dubajo kaj Londono estis eltrovitaj la du ekspedaĵoj, farĉitaj je pentrito, kaj senditaj el Jemeno al judismaj organizaĵoj en Ĉikago (Usono).[105]
29-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Marcelino Camacho, historia sindikatisto de Hispanio, kondamnita pro siaj aktivadoj dum la frankista diktaturo, kaj fondinto de la Laboristaj Komisionoj.
- En la ŝtato Okcidenta Bengalo (Barato), je 120 km de Kolkato, renversiĝis dronis la paromo kun islamaj pilgrimantoj. Pereis almenaŭ 35 homoj.[106]
31-a de oktobro
[redakti | redakti fonton]- Dilma Rousseff, de la Partio de la Laboristoj, estas elektita nova prezidento de Brazilo, la unua virino en tiu posteno.
- Teroristoj kaptis la preĝejon de la Siria katolika eklezio en Bagdado (Irako) kaj postulis liberigi siajn kunbatalantoj el prizonoj de Irako kaj Egipto. Tiutempe en la templo troviĝis pli ol cent da paroĥanoj, el kiuj 19 sukcesis fuĝi. Dum la sekvinta ŝturmo 37 ostaĝitoj pereis, 56 estis vunditaj. Ankaŭ pereis 7 kaj estis vunditaj 15 atakintaj soldatoj. 5 teroristoj estis mortigitaj, 8 arestitaj.[107]
- En la urbo San Pedro Sula (Honduro) inter 5 kaj 8 nekonatoj pafmortigis 14 futbalistojn dum la futbala maĉo.[108]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ КС Украины официально отменил политреформу 2004 года ruse
- ↑ Завершено создание крупнейшего в мире авиаперевозчика ruse
- ↑ В Испании задержан 41 подозреваемый в финансировании FARC ruse
- ↑ Президенту Эквадора удалось выбраться из окруженной больницы ruse
- ↑ В результате двух спецопераций в Махачкале уничтожены пять боевиков ruse
- ↑ Во Франции прошли крупные акции протеста ruse
- ↑ Ирак побил мировой рекорд по времени формирования правительства ruse
- ↑ признала друидизм религией ruse
- ↑ При столкновении поездов в Индонезии погибли не менее 25 человек ruse
- ↑ Индонезийского машиниста обвинили в гибели 36 человек ruse
- ↑ ФРГ объявил ислам частью Германии ruse
- ↑ В Латвии объявлены победители выборов в парламент ruse
- ↑ В Перу разбился самолет с туристами ruse
- ↑ Германия закончила выплату репараций за Первую мировую ruse
- ↑ В Исландии здание парламента закидали яйцами и помидорами ruse
- ↑ В Таджикистане боевики убили пятерых милиционеров ruse
- ↑ Пакистанские талибы сожгли автоколонну НАТО ruse
- ↑ Президента Бразилии выберут во втором туре ruse
- ↑ Бывшие соратники Берлускони образовали свою партию ruse
- ↑ Во Франции арестованы 12 подозреваемых в терроризме ruse
- ↑ Президент Эквадора продлил режим чрезвычайного положения в стране ruse
- ↑ В Венгрии из-за разлива химикатов объявлено чрезвычайное положение ruse
- ↑ The World's 100 Most Powerful Women angle
- ↑ У британского посольства в Йемене произошел взрыв ruse
- ↑ Боевики сожгли в Пакистане 10 бензовозов НАТО ruse
- ↑ Журналисты узнали о 20 погибших при крушении таджикского Ми-8 ruse
- ↑ Архиепископ Десмонд Туту ушел на покой ruse
- ↑ Саркози согласился изменить пенсионную реформу ruse
- ↑ Flood death toll nearly doubles in Vietnam as more rain continues to punish region[rompita ligilo] angle
- ↑ UK aid worker Linda Norgrove killed in Afghanistan angle
- ↑ Нобелевскую премию мира получил китайский диссидент ruse
- ↑ Китай пригрозил Норвегии ухудшением отношений из-за премии мира ruse
- ↑ Seven Dead In Hungary From Red Sludge angle
- ↑ Британец выиграл в лотерею рекордную сумму ruse
- ↑ Нидерландские Антильские острова прекратили существование ruse
- ↑ В Киргизии началось голосование на парламентских выборах ruse
- ↑ В России проходит Единый день голосования ruse
- ↑ Eric Joisel, French Sculptor of Origami, Dies at 53 angle
- ↑ На выборах в Киргизии завершили подсчет голосов ruse
- ↑ Поезд врезался в толпу бангладешских оппозиционеров ruse
- ↑ В Иране арестован глава запрещенной партии ruse
- ↑ Треть замурованных чилийских шахтеров спасены ruse
- ↑ Ĉiliaj ministoj estas savitaj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- ↑ Германия вошла в Совет безопасности ООН ruse
- ↑ США отменили мораторий на глубоководное бурение ruse
- ↑ Все находившиеся на борту упавшего в Афганистане самолета погибли ruse
- ↑ В Польше в аварии с микроавтобусом погибли 17 человек ruse
- ↑ Бывшего колумбийского офицера посадили на 44 года за 250 убийств ruse
- ↑ На Украине объявлен траур по погибшим в Днепропетровской области ruse
- ↑ факту автокатастрофы на Украине возбуждено уголовное дело ruse
- ↑ Число жертв ДТП в Марганце достигло 45 человек ruse
- ↑ В Китае из-за наводнений эвакуировали полмиллиона человек ruse
- ↑ 'Fractal' mathematician Benoit Mandelbrot dies aged 85 angle
- ↑ В Пакистане раскрыт заговор против руководства страны ruse
- ↑ Россия построит первую в Венесуэле АЭС ruse
- ↑ В Косово назначены досрочные выборы президента ruse
- ↑ Аварийный завод в Венгрии возобновил работу ruse
- ↑ Chancellor Merkel says German multiculturalism has 'utterly failed' angle
- ↑ Самая длинная в мире канатная дорога открылась в Армении ruse
- ↑ При взрыве на китайской шахте погибли 20 человек ruse
- ↑ Mumbai gets world's largest diamond bourse angle
- ↑ Ватикан канонизировал первую святую из Австралии ruse
- ↑ В Краснодарском крае объявлено штормовое предупреждение ruse
- ↑ Журнал "Русский Newsweek" закрылся ruse
- ↑ Saudi Prince Gets Life For Murdering Servant angle
- ↑ Великобритания выведет свои войска из ФРГ до 2020 года ruse
- ↑ Ущерб от наводнения на Кубани оценили в два миллиарда ruse
- ↑ На улицы французских городов вышли полмиллиона демонстрантов ruse
- ↑ В Новой Зеландии произошло сильное землетрясение ruse
- ↑ Bob Guccione, founder of Penthouse magazine, dies at 79 angle
- ↑ В столице Индонезии полиция применила против манифестантов газ ruse
- ↑ Пентагон согласился набирать в армию геев и лесбиянок ruse
- ↑ Собянин вступил в должность мэра Москвы ruse
- ↑ Strong quake hits off Mexico's Baja California Arkivigite je 2010-10-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Мьянма сменила название и флаг ruse
- ↑ В Кабардино-Балкарии начали штурм шахты с боевиками ruse
- ↑ В Алма-Ате состоялся пробный запуск метро ruse
- ↑ Под Неаполем произошли столкновения полиции с противниками свалки ruse
- ↑ Peru gives landlocked Bolivia a piece of Pacific coast to call its own angle
- ↑ На Филиппинах взорвали пассажирский автобус ruse
- ↑ Французская полиция отбила у бастующих главный парижский НПЗ ruse
- ↑ На Гаити вспыхнула эпидемия холеры ruse
- ↑ Alex Anderson, Creator of Rocky and Bullwinkle, Dies at 90 angle
- ↑ В результате теракта в Хасавюрте пострадали восемь человек ruse
- ↑ милиционеров взорвали бомбой мощностью 150 килограммов тротила ruse
- ↑ Из-за наводнения в Таиланде погибли 32 человека ruse
- ↑ В Афганистане террористы напали на офис ООН ruse
- ↑ Противники строительства свалки под Неаполем ранили пятерых полицейских ruse
- ↑ Barbados prime minister dies after cancer illness angle
- ↑ В штате Вайоминг произошло землетрясение ruse
- ↑ В Индонезии объявили предупреждение о цунами ruse
- ↑ Жертвами землетрясения в Индонезии стали 23 человека ruse
- ↑ В Германии умер осьминог Пауль ruse
- ↑ Сенат Франции утвердил скандальную пенсионную реформу ruse
- ↑ Число жертв цунами в Индонезии превысило 100 человек ruse
- ↑ Тарика Азиза приговорили к смертной казни ruse
- ↑ В Африке стартовал первый масштабный градостроительный проект[rompita ligilo] ruse
- ↑ Умер бывший президент Аргентины Нестор Киршнер ruse
- ↑ Russian film about isolation wins London festival Arkivigite je 2010-10-31 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Indonesia tsunami death toll hits 272 angle
- ↑ India's 'untouchables' to build temple to 'Goddess of the English language' angle
- ↑ В Арктике установили первый минарет ruse
- ↑ Water leakage kills 12 in a coal mine in SW China angle
- ↑ NVIDIA Tesla GPUs Power World's Fastest Supercomputer Arkivigite je 2014-03-02 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Обама сообщил об обнаруженной в посылках из Йемена взрывчатке ruse
- ↑ At least 16 dead, 70 missing as Indian ferry sinks angle
- ↑ При штурме церкви в Ираке погибли 37 заложников ruse
- ↑ В Гондурасе расстреляли футболистов-любителей ruse
|