Aprilo de 2010
Aspekto
(Alidirektita el Aprilo 2010)
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2010.
2-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En malsanulejo forpasis 40-a vundito rezulte de du eksplodoj en la Moskva metroo, okazintaj la 29-an de marto. Inter damaĝitoj estas civitanoj de Rusio, Taĝikio, Kirgizio, Filipinoj, Israelo kaj Malajzio.
- La Donecka (Ukrainio) distrikta tribunalo nuligis la ukazon de Viktor Juŝĉenko, laŭ kiu Stepan Bandera estis deklarita Heroo de Ukrainio. La tribunalo montris, ke Bandera mortis ĝis la kreado de sendependa ukraina ŝtato en 1991, sekve li ne estis ties civitano kaj do nek oni povas esti tiele nomumita.
- La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita unu el kamikazinoj, eksplodigintaj sin en la Moskva metroo la 29-an de marto. Tiu evidentiĝis esti la 17-jara Ĝenet Abduraĥmanova (ruse Дженет Абдурахманова, ankaŭ nomata Abdulajeva ruse Абдуллаева). Ŝi estis la vidvino de la kaŭkaza batalanto Umalat Magomedov (ruse Умалат Магомедов), likvidita en decembro 2009. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.
3-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Je nokto al 4-a aprilo en Kajakenta distrikto de Dagestano (Rusio) okazis la eksplodo, rezulte de kiu elreliĝis ŝarĝa vagonaro. Neniu estis vundita.
4-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En Bagdado (Irako) kamikazoj eksplodigis sin en aŭtoj preskaŭ samtempe apud ambasadorejoj de Irano, Germanio kaj Egipto. Ankaŭ estis iom damaĝita la ambasadorejo de Hispanio. Pereis 42 homoj. Oni sciigas, ke estis planita ankaŭ kvara eksplodo, sed ĝin oni sukcesis antaŭpreventi.
- En Moskvo en sia loĝejo estis trovita mortinta la patrino de la fama rusia entreprenisto Jevgenij Ĉiĉvarkin, la eksa posedanto de la fondita de li firmao "Eŭroset" (ruse Евросеть). Ekde decembro 2008 kontraŭ la entreprenisto, iom engaĝiĝinta en politikon, estis lanĉitaj kelkaj krimaj akuzoj, kaj de tiam li ŝirmas sin en Britio. Oficialuloj jam deklaris, ke se Ĉiĉvarkin vizitos Rusion por ĉeesti entombigon de la patrino, li estos arestita.
5-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Matene en la urbo Karabulak (Inguŝio, Rusio) apud la oficejo de la loka milico eksplodigis sin kamikazo. Du milicanoj-staĝistoj pereis. Post kelkaj horoj, kiam ĉe la loko laboris enketista grupo, tie eksplodiĝis aŭto; neniu damaĝis.
- La kantistino Cheryl Cole okupis la unuan lokon en la populareclisto de plej bonguste vestitaj virinoj, kompilita de la porvirina revuo "Glamour". La duan lokon okupis la kantistino Rihanna, la trian — la aktorino Blake Lively el la televidserio "Gossip Girl". Cheryl Cole havas tiun sukceson du sekvajn jarojn. La plej malbonguste vestita virino estis agnoskita la modelino Katie Price.
- En la moskva metrostacio "Planernaja" aperis surmure devizoj "Morto al rusoj" kaj "Alaĥ akbar". Multaj tiaj surskriboj aperis en Moskvo en diversaj lokoj post la eksplodoj de la 29-an de marto. Atestantoj asertas, ke faris ilin kaŭkazaj viroj.
- Interpol aperigis la ordonon por aresto de Ragad Hussein, 41-jara filino de la iraka diktatoro Saddam Hussein. Ekde 2003 ŝi loĝas en Jordanio.
- Forpasis la soveta, rusia kosmonaŭto Vitalij Sevastjanov, duobla Heroo de Sovetunio. Li vizitis kosmon en 1970 en la kosmoŝipo "Sojuz-9" kaj en 1975 en la kosmoŝipo "Sojuz-18". Dum la unua ekspedicio li okazigis la unuan partion de ŝako, kiun partoprenis ludistoj el Tero kaj kosmo. Sevastjanov havis 74 jarojn.
6-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Tribunalo de Nord-Koreio kondamnis 30-jaran usonanon Aijalon Mahli Gomes al 8 jaroj de malliberigo. Li estis kaptita en januaro 2010 post kiam li, laŭ aserto de la nordkoreiaj oficialuloj, kontraŭleĝe transiris limon de Ĉinio. Pli frue Gomes instruis la anglan lingvon en Sud-Koreio.
- En Ĉinio estis ekzekutita 65-jara japano Mitsunobu Akano, kondamnita en 2008 pro sia provo enveturigi en 2006 en la landon 2,5 kg da narkotikaĵoj. Tio estis la unua ekzekuto de japana civitano post restarigo de la diplomatiaj interrilatoj inter du landoj en 1972.
- Oni oficiale konfirmis, ke estis identigita la dua kamikazino, kiu la 29-an de marto eksplodigis sin en la metrostacio Lubjanka de la Moskva metroo. Tiu estis 28-jara Mariam Ŝaripova, edzino de la dagestana batalanto Magomedali Vagapov. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.
7-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- La rusia vic-ministro pri defendo Vladimir Popovkin deklaris, ke malgraŭ la ministerio konsumis 5 miliardojn da rubloj por kreado de rusiaj senstiristaj aviadiloj, eĉ ne unu el ili estas taŭga por uzado. Pro tio ili daŭre estas aĉetataj eksterlande.
- Rusiaj sciencistoj el la Unuigita centro de la nukleaj esploroj en Dubno sciigis, ke kune kun usonaj kolegoj ili sukcesis sintezi 117-an kemian elementon en la perioda tabelo.
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev donis al la slovaka prezidanto Ivan Gašparovič 85 kopiojn de arkivaj dokumentoj rilataj al la Dua mondmilito.
- La tajlanda ĉefministro Abhisit Vejjajiva deklaris en la ĉefurbo Bangkok reĝimon de krizostato post kiam "ruĝĉemizuloj", kiel nomas sin subtenantoj de la opozicio, invadis la nacian parlamenton. La opozicio subtenas la eksan ĉefministron Taksin Ĉinaŭat, fuĝinta el la lando en 2008, kaj postulas okazigi novan balotadon.
8-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Oni sciigis, ke la flughaveno "Manas" en la kirgizia ĉefurbo Biŝkeko estis kaptita de la opozio, kiu deklaris pri kreado de la portempa registaro. La prezidanto de la lando Kurmanbek Bakijev kaj liaj proksimuloj forflugis en Oŝon. Rezulte de tumultoj jam pereis almenaŭ 65 kaj estis vunditaj 495 homoj.
- La rusia gazeto "Kommersant" sciigis, ke la edzo de Mariam Ŝaripova, eksplodiginta sin la 29-an de marto en la Moskva metroo, estis ne Magomedali Vagabov (kiel oni sciigis pli frue), sed la eksterlanda dungito laŭ la kromnomo Doktoro Muĥammad. Li agadis en Dagestano, kie respondis pri rilatoj kun Al-Kaida, kaj estis mortigita la 30-an de aŭgusto 2009. Vagabov ja nur zorgis ŝin post la morto de la edzo.
- Oni sciigis, ke en Ramala, la ĉefurbo de la Palestina Aŭtonomio, strato je kiu estos konstruita la sidejo de la prezidanto de aŭtonomio, estis nomita omaĝe al Jaĥije Ajaŝ, la gvidanto de la batala flanko de Hamas. Li organizis dekojn da teroraj agoj en Israelo kaj estis murdita en 1996 pere de miniita poŝtelefono. La ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu kondamnis tiun decidon.
- Cotne Gamsaĥurdia, la filo de la unua kartvelia prezidanto Zviad Gamsaĥurdia, estis kondamnita de tribunalo en Tbiliso al 9 jaroj kaj 6 monatoj de malliberigo. En oktobro 2009 oni akuzis lin pri la provo pafmortigi sian najbaron. La kondamnito daŭre neas sian kulpon. Dum lastaj jaroj Cotne Gamsaĥurdia estis la aktivulo de la kartvela opozicio.
10-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Je la horo 7:56 laŭ UTC apud la rusia urbo Smolensk kraŝis la pola prezidenta aviadilo Tu-154, en kiu flugis Prezidento de Pollando Lech Kaczyński kun sia edzino, pola registara reprezentado, parlamentanoj kaj la plej superaj polaj oficistoj, inkluzivante komandantaron de la pola armeo. Guberniestro de Smolenska provinco konfirmis, ke neniu travivis. La reprezentantaro flugis al la solenoj ligitaj kun la datreveno de Masakro de Katin.
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev deklaris la 12-an de aprilo la tago de la nacia funebro omaĝe al la pereinta pola delegitaro kaj Bronisław Komorowski, Marŝalo de Sejmo, kiu nun laŭleĝe anstataŭas prezidenton, anoncis sep-tagan funebron en Pollando. Entute pereis 97 homoj.
- En la montpasejo Duduk, je 67 km de la urbo Jelizovo (Kamĉatka) neĝa lavango superŝutis la helikopteron Mi-8, en kiu troviĝis 18 homoj, inkluzive de 12 fremdaj turistoj. 4 homoj (inkluzive unu civitanon de Germanio) pereis, supervivintaj estis metitaj en malsanulejon. 6 homoj daŭre estas sub lavango.
- Almenaŭ 6 homoj pereis kaj 500 estis vunditaj dum interpuŝiĝoj inter policanoj kaj protestantoj en Bangkoko (Tajlando). Inter pereintoj estis japana ĵurnalisto, laborinta por la novaĵagentejo Reuters.
11-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En la germana urbo Koenigsbronn oni starigis la monumenton honore al Georg Elser, kiu la 8-an de novembro 1939 faris malsukcesan atencon al Adolf Hitler en Munkeno. La aŭtoro de la dumetrojn alta skulptaĵo estas Friedrich Frankowitsch. Ĝi estis starigita en la urba stacidomo, de kiu Elser forveturis al Munkeno.
- La kartvela prezidanto Miĥail Saakaŝvili honorigis la pereintan polan prezidanton Lech Kaczyński kiel Heroo de Kartvelio.
- En Peruo pro falo en montaran lagon de la granda peco de glaĉero estiĝis granda ondo en la rivero Ĥualkan. Rezulte de tio estis vunditaj 50 homoj kaj detruitaj ĉirkaŭ 20 domoj. La okazaĵon oni klarigas per la tutmonda varmiĝo.
- Oni sciigis, ke en ĉiuj oficejoj de la Eŭropa Unio en Bruselo la 12-an de aprilo estos deklarita la funebra tago omaĝe al la pereinta pola delegitaro.
- En Kamĉatko elfosis el neĝo pluajn kvin kadavrojn de pereintoj pasaĝeroj de la helikoptero, superŝutita de neĝa lavango. Entute pereis 10 homoj el 18.
- Laŭ informo AFP dum tumultoj en Bangkoko jam pereis 15 homoj, inkluzive de japana ĵurnalisto kaj 4 militistoj.
12-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En Nov-Jorko estis deklaritaj la gajnintoj de la Premio Pulitzer. Le premion en la plej prestiĝa fako "Pro servo al socio" ricevis la gazeto "Bristol Herald Courier". Plej grandan kvanton de premioj ricevis "The Washington Post". La premion pri beletra literaturo gajnis Paul Harding, tiun pri teatraĵo — rok-muzikalo "Next to Normal", tiun pri muziko — Jennifer Higdon kaj ŝia violona konĉerto.
- La kirgizia prezidanto Kurmanbek Bakijev proponis translokigi la ĉefurbon de la lando suden — en urbojn Oŝo aŭ Ĝelalabado. Li mem troviĝas ie en sudo de la lando.
- Mortis almenaŭ 9 pasaĝeroj en dereliĝo kiam terdeglito koliziis kun la moderna regiona trajno RE108 de la loklinia fervojo Vinschgaubahn apud Kastelbell-Tschars, Sudtirolo.
- La populara brita grupo Supergrass anoncis la finon de la sia 17-jara muzika kariero.
- La urbestro de Tbiliso Gigi Ugulava anoncis, ke baldaŭ en la urbo aperos la strato nomita honore al la pereinta pola prezidanto Lech Kaczyński.
- La usona ambasadorejo en Kirgizio oficiale deklaris, ke ĝi ne planas havigi al la prezidanto Kurmanbek Bakijev rifuĝeojn aŭ helpi lin lasi la landon.
- Bulgario enkondukis la malpermeson pri uzado de Tu-154 kiel la prezidanta aviadilo - ĝis la fino de la enketado de kialoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo apud Smolensko.
- Post meznokto proksime de Belfasto (Nord-Irlando) apud la oficejo de MI5 estis eksplodigita aŭto, farĉita per eksplodaĵo. Tio okazis post duonhoro post la transdono al la administrado de Nord-Irlando de plenumoj pri subtenado de la ordo en la regiono. Informo pri suferitaj mankas.
- En la sudo de Hispanio, ĉirkaŭ 24 km de Granado, nokte okazis la tertremo de magnitudo 6,2 sur la skalo de Richter. Informo pri suferitaj kaj damaĝoj mankas.
- La portempa kirgiza registaro eksigis ambasadorojn de la lando, kiuj reprezentis ĝin en Germanio, Norvegio, Rusio, Turkio, Usono kaj Kanado.
13-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Matene dum alteriĝo en la flughaveno Rendani de la indonezia urbo Manokvari la aviadilo Boeing 737 de la flugkompanio Merpati elruliĝis en riveron kaj dispeciĝis. Suferis almenaŭ 20 pasaĝeroj.
14-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En Nov-Jorko forpasis, verŝajne pro koratako, Peter Steele, la kantisto de la muzikgrupo Type O Negative. Multoj unue prenis sciigon kiel ŝerĉo, ĉar en 2005 en la retpaĝo de la grupo jam aperis la bildo de tomboŝtono kaj subskribo "Peter Steele - 1962 - 2005 ...Finfine libera". Li havis 48 jarojn.
- Germanio kaj Kosovo subskribis la interkonsenton pri la repatriigo de 14 miloj da kosovaj rifuĝintoj, inkluzive de 10 mil ciganoj. Ili loĝis en Germanio dum preskaŭ dek jaroj.
- Nikaragvo starigis diplomatiajn rilatojn kun Sud-Osetio. Responde al tio Kartvelio disŝiris diplomatiajn rilatojn kun Nikaragvo.
- En la provinco Ĉinghajo (Ĉinio), je 380 km de la urbo Golmud, je 7:49 loka ĥoro okazis tertremo de magnitudo inter 6,9 kaj 7,1 sur la skalo de Richter. Pereis ĉirkaŭ pli ol 600 homoj. En la urbo Gyêgu estis detruitaj ĉirkaŭ 85 % de la konstruaĵoj.
15-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- La novaĵagentejo AFP sciigis, ke la juĝisto Marcos Mellien aboliciis la unuan sudamerikan gej-edziĝon. Ĝi okazis en la argentina urbo Ushuaia en decembro 2009 inter 39-jara Alex Freyre kaj 41-jara Jose Maria Di Bello.
- La novaĵagentejo Reuters sciigis, ke la kirgizia prezidanto Kurmanbek Bakijev eksiĝis.
- En la surfacigita pobo de la sudkoreia korveto "Ĉĥonan" estis trovitaj korpoj de 32 maristoj, pereintaj la 26-an de marto, kiam la ŝipo eksplodis kaj dronis pro nekonata kialo en Flava maro. Korpoj de aliaj 12 ŝipanoj restas netrovitaj. Entute saviĝis 58 maristoj el 104.
16-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Pro eksplodo de vulkano en Islando sube de glaĉero Eyjafjalla nubego de cindro eliris kaj superigis la tutan nordan kaj centran Eŭropon malpermesante la flugajn transportojn.
- En unu el malsanulejoj de la pakistana urbo Quetta eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 8 homoj, plejparte ŝijaistoj.
20-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- La lasta argentina diktatoro Reynaldo Bignone estis kondamnita de Bonaera juĝejo al 25 jaroj de malliberigado pro ŝtelado kaj turmentado de siaj politikaj kontraŭuloj de 1976 ĝis 1983. En momento de la kondamno li havis 82 jarojn.
21-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev kaj tiu ukraina Viktor Janukoviĉ subskribis la interkonsenton, laŭ kiu la Nigramara rusia mararmeo restos en Krimeo por 25 jaroj kun eblo daŭrigi tiun restadon je pluaj 5 kvin jaroj.
- La tribunalo de Donecko senigis Roman Ŝuĥeviĉ, la komandestron de Ukraina Ribela Armeo de la titolo Heroo de Ukrainio, ĉar li mortis en 1950 kaj ne estis la civitano de sendependa Ukrainio. Dum la Dua mondmilito Roman Ŝuĥeviĉ kunlaboris kun nazioj.
- Mortis Juan Antonio Samaranch, eksa prezidanto de Internacia Olimpika Komitato.
- En Italio, politika ŝtormo estiĝas pro la deklaroj de la prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj, Gianfranco Fini, kiu kritikis sian partiestron Silvio Berlusconi pro maldemokratia regado de la partio Popolo de Libereco kaj minacis krei apartan parlamentan grupon.
22-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- Novaĵagentejo Xinhua sciigis, ke la kvanto de pereintoj rezulte de la tertremo, okazinta la 14-an de aprilo en la ĉina provinco Ĉinghajo, atingis 2 183 homojn; 84 homoj estas kalkulitaj malaperintaj. Vundiĝis 12 135 homoj, el kiuj pli ol unu milo restas en peza stato.
25-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- La sudana prezidanto Omar al-Baŝir estis reelektita je sia posteno. Laŭ oficiala informo li ricevis 68 % de voĉdonoj.
- En la germana urbo Kyritz estis inaŭgurita la monumento honore al agrikulturistoj, kiuj iĝis viktimoj de la devigita kolektivigado. Ties komenciĝo estis deklarita en tiu urbo la 2-an de septembro 1945 kaj la fina decido estis alprenita la 25-a de aprilo 1960.
- Forpasis la brita verkisto Alan Sillitoe.
26-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- La belga reĝo Alberto la 2-a akceptis la eksiĝon de la registaro de Yves Leterme, la peto pri kiu estis donita ankoraŭ la 22-an de aprilo.
- La 38-jara usona profesia boksisto, eksa mondĉampiono, John Ruiz deklaris, ke li finas sian sportan karieron. Ek de aŭgusto 1992 li gajnis 44 venkojn el 55 bataloj.
- La 75-jara eksa panama diktatoro Manuel Antonio Noriega estis ekstradiciita el Usono al Francio. En 1989 li estis arestita kaj enkarcerigita laŭ la kondamno de la usona juĝejo por 30 jaroj. En 1999 franca juĝejo kondamnis lin al 10 jaroj de malliberigado.
27-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En Sud-Koreio finiĝis la konstruado de la plej granda en la mondo digo Semangim. Ties longeco konsistigis preskaŭ 34 km, ĝi forbaris 401 kvadratajn kilometrojn de surfaco. La konstruado komenciĝis antaŭ preskaŭ 20 jaroj kaj kostis 2,6 miliardojn da usonaj dolaroj.
- La moskva juĝejo malpermesis la funkciadon de la naciista movado "Slava unio" (ruse Славянский союз, mallonge latinskribe SS), fondita en 1999.
30-a de aprilo
[redakti | redakti fonton]- En Ŝanhajo (Ĉinio) solene malfermiĝis la tutmonda universala ekspozicio "EKSPO-2010", kiun partoprenas 49 landoj. Ĉinio investis en ties aranĝon 60 miliardojn da usonaj dolaroj — pli ol en okazigon de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.
|