Natria bifluorido
Natria bifluorido | ||||
Kemia strukturo de la Natria bifluorido | ||||
Kristala strukturo de la Natria bifluorido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Bifluorido de natrio | ||||
Aspekto | Blanka solido | |||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 1333-83-1 | |||
PubChem-kodo | 219061 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Molmaso | 61,9945 g mol−1 | |||
Denseco | 2.08 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 160 °C (320 ℉; 433 K) (malkomponiĝas) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R25 R34 | |||
Sekureco | S(S1/2) S22 S26 S37 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H314, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P270, P280, P301+310, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P363, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria bifluorido, hidrogena fluorido de natrio aŭ NaHF2 estas neorganika kombinaĵo, salo de natrio kaj fluoro, blanka solido, akvosolvebla, kiu makomponiĝas per vamigo. Natria bifluorido estas ne bruliva, higroskopa substanco kaj posedas akran flaron. Ĝi uzatas kiel antisepsaĵo, insekticido, fungicido, kiel medikamento en la traktado de ostoporozo, koroda substanco por vitraĵoj, emajloj kaj ceramikaĵoj, kaj industrie en pluraj aplikoj samkiel konservado de anatomiaj kaj zoologiaj specimenoj, en metala galvanizado, kemiaj armiloj[2], kaj multaj aliaj praktikaj uzoj. Ĝi estas tre damaĝa kiam ingestita, forte iritanto per haŭtokontakto, okuloj kaj inhalado. Ĝi dissociiĝas en akvo kun varmoeligo al fluorida acido kaj natria fluorido.
NaHF2 HF + NaF
Preparado
[redakti | redakti fonton]Natria bifluorido estiĝas per neŭtraliga reakcio el reziduaĵoj de fluorida acido, kiu rezultas el produktiado de superfosfataj sterkoj. Tipaj bazoj estas natria karbonato kaj natria hidroksido. La procezo okazas en du etapoj, priskribitaj per la hidroksido:
HF + NaOH → NaF + H2O
HF + NaF → NaHF2
Natria bifluorido reakcias kun akvo kaj haŭtohumideco por estigi fluoridan acidon. Kiam varmigita al gasa stato, ĝi same estigas natrian fluoridon kaj fluoridan acidon.
La kemiaĵo malkomponiĝas sub agado de fortaj acidoj, fortaj alkaloj, metaloj, akvo kaj vitraĵoj. Natria bifluorido ankaŭ plenumas eksplodajn reakciojn kun kromiila klorido[3], nitrata acido, ruĝa fosforo, natria peroksido, "duetila sulfoksido" kaj "duetila zinko".
Antaŭzorgoj
[redakti | redakti fonton]Natria bifluorido estas koroda kaj irita al haŭtokontakto kaj povas kaŭzi vezikojn kaj inflamojn. Ĝi estas treege damaĝa kiam ingestita. Se eventuale okazos okulkontakto, blindeco kaj kornea damaĝo povas rezulti. Ingestado de natria bifluorido povas kaŭzi stomakobrulon, tuson, ternojn, kiel rezulto je irito de la gastrointesta kaj spira sistemoj. Ekspozicio de la kombinaĵo en la okuloj povas kaŭzi ruĝecon, jukadojn, kaj akvigo. En pluraj kazoj, ekspozicio al natria bifluorido povas kaŭzi morton. Kelkfoje oni povas preni inter 0 ĝis 24 horojn por ke la efikoj de la venenigo per natria bifluorido ekrimarkiĝos.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- GuideChem[rompita ligilo]
- Technician's Formulation Handbook for Industrial and Household Cleaning Products, Henry J. Hannan
- Functionalized Inorganic Fluorides: Synthesis, Characterization and ..., Alain Tressaud
- 2000 Emergency Response Guidebook: A Guidebook for First Responders During ..., Barry Leonard
- Vibrational Spectroscopy with Neutrons: With Applications in Chemistry ...[rompita ligilo], Philip Charles Harry Mitchell
- Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PubChem
- ↑ Chemicals Used for Illegal Purposes, Robert Turkington
- ↑ Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene