Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Ununatria glutamato (anglemonosodium glutamate aŭ MSG) estas la natria salo de la ne-esenca aminoacidoglutama acido. Ĝi estas uzata kiel aldonaĵo por manĝaĵoj, ofte vendata kiel pligustigilo. Ĝi havas la HS-kodon 29224220 kaj la E-numeron E621. Komercaj nomoj inkluzivas Ajinomoto, Vetsin kaj Accent. Ĝi iame estis farita de gluteno de tritiko, sed nun ĉefe farita per bakteria fermentado.
Ĝia ĉeesto en manĝaĵo pliigas la gustosenson, kaj ĝi estas uzata kiel komuna manĝa suplemento. Foje markita kiel MSG aŭ E621 en la listo de komponantoj.
Umamo estas unu el la kvin bazaj gustoj, identigitaj kiel "viandplena" gusto. Monozodia glutamato estas disrompita, kiel menciite, en salivo kaj glutamato aktivigas specifajn ricevilojn en la gustoburĝonoj: riceviloj por aminoacidoj T1R1 / T1R3 kaj specifaj riceviloj por glutamato mGluR4 kaj mGluR1.