Natria pikramato
Natria pikramato | |||||
Plata strukturo de la Natria pikramato | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Natria pikramato | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 831-52-7 | ||||
ChemSpider kodo | 4515049 | ||||
PubChem-kodo | 5362461 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | Flava aŭ malhelruĝa solido | ||||
Molmaso | 221,102829 g mol−1 | ||||
Fandopunkto | 170 °C | ||||
Bolpunkto | 386,3 °C [1] | ||||
Refrakta indico | 1,6562 | ||||
Ekflama temperaturo | 187,5 °C | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 378,2 mg/kg (buŝe) | ||||
Solvebleco | |||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R2 R4 R23/24/25 | ||||
Sekureco | S28 S35 S37 S45 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H302, H311, H312, H317, H331, H332, H373, H411 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P311, P312, P314, P321, P330, P333+313, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria pikramato, pikramato de natrio aŭ C6H4N3NaO5 estas organika kombinaĵo el natrio toksa, eksplodema,[3] alte oksidiva, kiu estigas malhelruĝajn kristalojn kun amara gusto, tre solveblan en akvo, alkoholo, kloroformo, acetata acido kaj plejmulto el la organikaj solvaĵoj. Ĝi derivas el al fenolo pere de nitriga reakcio aŭ ekde klorobenzeno.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Natria pikramato formas stabilaj kristaloj, kiuj rapide sparkas kaj eksplode brulas. La kristaloj uzatas en la riĉigado de komponaĵoj por kugloj kaj similaĵoj, meĉoj por dinamitoj kaj eksplodiloj, karburaĵoj por altplenumaj raketoj, fajraĵoj kaj variaĵo da piroteknikaj komponaĵoj por meĉoj, brulbomboj kaj signaliloj. Ĝi same uzatas kiel peraĵo en la produktado de aliaj fortaj eksplodiloj.[4] Natria pikramato devas konserviĝi en keroseno kaj povas uzati ankaŭ kiel pigmento kaj en kolorigiloj kaj tinkturoj por hararo.
Natria pikramato povas prepariĝi per reakcio de pikrata acido kaj natria hidroksido, kaj poste reduktante la salon de pikrata acido al pikramato per traktado kun amonia sulfido. Post la traktado kun amonia sulfido, la reakcia miksaĵo estas filtrita por forigo de la produkto. La produkto tiam estas traktata kun karbona dusulfido por dissolvi la precipititan sulfuron. Sekve la materialo estas lavata kaj sekigata.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la malsupra skemo la natria pikramato povas havi du deirpunktojn: Fenolo kaj klorobenzeno, ambaŭ estas nitrigitaj pere de nitrata acido al pikrata acido, tamen, la duklorobenzeno devas reakcii kun natria hidroksido fariĝante dunitrobenzeno, kiu siavice estiĝas en pikrata acido kun miksaĵo da nitrata acido kaj sulfata acido.
Post la estiĝo de la pikrata acido oni povas produkti la pikramidon pere de reakcio kun fosfora kvinklorido sekvata de traktado kun amoniako. Tamen, se oni traktas la pikratan acidon kun natria sulfido en akva medio, oni estigas la pikramatan acidon, kiu siavice estas neŭtraligita pere de reakcio kun natria bikarbonato aŭ natria hidroksido en akvomedio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chemsrc
- ↑ PubChem
- ↑ Handbook of Industrial Chemistry and Biotechnology: Volume 1 and 2, James A. Kent
- ↑ A Soldiers Handbook, Volume 1: Explosives Operations, Jared Ledgard
- ↑ Advanced Organic Chemistry, Arun Bahl
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- Central Pollution Control Board
- The Preparatory Manual of Explosives, Jared Ledgard
- Speciality Chemicals: Innovations in industrial synthesis and applications, B. Pearson
- A Soldiers Handbook, Volume 1: Explosives Operations, Jared Ledgard
- ChemicalLand21
|