Saltu al enhavo

Řepníky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Řepníky
municipo
Oficiala nomo: Řepníky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Řepníky
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 59″ N 16° 05′ 01″ O / 49.89972 °N, 16.08361 °O / 49.89972; 16.08361 (mapo)
Areo 10,95 km² (1 095 ha)
Loĝantaro 401 (2024)
Denseco 36,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 54 ĝis 538 65
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 572209
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řepníky
Retpaĝo: repniky.infobec.cz/index.php?page=has_hi
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Řepníky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sudokcidente de la urbo Vysoké Mýto kaj 6 km oriente de la urbo Luže. Vivas ĉi tie 401 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jenišovice, Vinary, Luže, Střemošice, Pustina, Vraclav kaj Vysoké Mýto.

Kiam la domaro Řepníky ekestis, oni ne povas precize ekscii. Ke la vilaĝo estas tre malnova atestas antikva baptujo, nun parte enmasonita en preĝeja antaŭĉambro. Ĝi devenas el komencaj tempoj kristanaj en Bohemio. Bedaŭrinde mankas unu el piedoj de baptujo.

Nomon la vilaĝo ricevis verŝajne de kreskaĵo, kiun ĉi tie multe kultivis: beto (ĉeĥe "řepa" - Řepníky) estis banala ĉiutaga manĝaĵo kiel pano.

La unua historia mencio pri Řepníky estas jam en donaca akto el la jaro 1167, per kiu la reĝo Vladislav la 2-a al nova premonstrata monaĥejo en Litomyšl dediĉas Řepníky (laŭvorte oni skribas latine: "Ego rez Wladislavus dedi predium meum Repine ..." = "mi, reĝo Vladislav dediĉis mian bienon Řepníky...").

Kiam estis establita episkopejo en Litomyšl, Řepníky apartenis al ĝi. En la jaro 1398 ĝi estis transdonita al la monaĥejo Podlažice kaj post husanaj militoj, kiam la monaĥejo estis ruinigita, en la jaro 1436 akiris sinjorejon Podlažice kaj Nové Hrady sinjoroj Kostka el Postupice kaj poste la sekularaj posedantoj ŝanĝiĝis.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869880
1880908
1890918
1900973
1910955
1921930
JaroLoĝantoj
1930875
1950688
1961686
1970564
1980479
1991379
JaroLoĝantoj
2001410
2014380
2016372
2017374
2018371
2019386
JaroLoĝantoj
2020378
2021377
2022385
2023398
2024401

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Laŭrenco, malfrubaroka, estis konstruita en la jaro 1783 sur loko de estinta ligna preĝejo. Ĝi estas ununava, oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj sakristio sur suda flanko. En la fronto estas rizalito kronita per pinjono. En la presbiterejo kaj navo estas plafonoj kun simplaj stukaj kadroj, la ĥorejo estas ligna.

La ĉefaltaro estis transportita el dekana preĝejo de Sankta Laŭrenco el Vysoké Mýto, duparta, kolona kun bildo de Sankta Laŭrenco de P. J. Kohel el la jaro 1931 kaj barokaj statuoj el rondo de J. Pacák: sur flankoj estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Jakobo sur superkonstruaĵo Dipatro, Moseo kaj Eliaso. La predikejo estas rokoka, la baptujo ŝtona, mezepoka. Sur la tombejo estas ligna kampanilo, prisma sur ŝtona subkonstruaĵo kun malalta piramido kaj lanterno.

Paroĥestrejo

[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estis konstruita en la jaro 1791 laŭ planoj de ĉi tiea paroĥo K. Weeber. Ĝi estas klasikisma duetaĝa konstruaĵo kun valba tegmento. Interne estas portreto de la paroĥo-konstruisto.

  • Sankta Johano Nepomuka, rekonstruita en la jaro 1936 laŭ sabloŝtona originalo el la 18-a jarcento,
  • antaŭ la tombejo situas krucifikso el la jaro 1823 de J. Vích,
  • monumento al viktimoj de la unua mondmilito,
  • memortabulo al naskiĝinto PhDr. Jan Sobotka (1862-1931), profesoro de matematiko ĉe Universitato de Karolo la 4-a

Domo n-ro 36

[redakti | redakti fonton]

Domo n-ro 36 estas popoldevena konstruaĵo el la unua duono de 19-a jarcento.

Slava fortikigita setlejo

[redakti | redakti fonton]

Slava fortikigita setlejo kun remparoj kaj fosaĵoj, arĥeologia trovejo, estas proksimume 2 km nordokcidente de la vilaĝo.

  • Natura memorindaĵo Kusá hora (Kusá monto),
  • natura rezervejo Střemošická stráň (Střemošická deklivo) - protektataj estas naturaj arbaraj kaj arbarstepaj biocenozoj sur opokaj deklivoj, riĉaj je protektataj kaj priminicataj specioj,
  • signifa pejzaĝa elemento Broučí důl (Broučí valo).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.