Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí)
- Ekzistas ankaŭ urbo Nové Hrady.
Nové Hrady | |||
germane Neuschloß | |||
municipo | |||
Vido al municipo Nové Hrady el ponto al kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nové Hrady | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Memorindaĵo | Nové Hrady kastelo | ||
Situo | Nové Hrady | ||
- alteco | 384 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 06″ N 16° 08′ 38″ O / 49.85167 °N, 16.14389 °O (mapo) | ||
Areo | 10,33 km² (1 033 ha) | ||
Loĝantaro | 308 (2024) | ||
Denseco | 29,82 loĝ./km² | ||
Naturrezervejo | Maštale | ||
Unua skribmencio | 1293 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 45 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 571920 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nové Hrady (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.novehrady.wz.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Nové Hrady situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe la ŝoseo n-ro 358 inter Litomyšl kaj Skuteč, 14 kilometrojn okcidente de Litomyšl kaj 14 kilometrojn oriente de Skuteč, sur rando de naturrezervejo Maštale (Ĉevalstaloj). Vivas ĉi tie 308 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zderaz, Bor u Skutče, Nová Ves u Jarošova, Leština, Chotovice kaj Příluka.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur loko, kie nuntempe troviĝas vilaĝo Nové Hrady situis en mezepoko domaro nomata Boží Dům (Dia Domo), kiu verŝajne ekestis kun ĉeesto de la eklezio per interna koloniigo komence de la 14-a jarcento.
En la duono de 15-a jarcento ekestis sur monteto super la vilaĝo nova burgo, laŭ kiu la vilaĝo estis nove nomata. La burgo estis en la duono de 18-a jarcento forlasita kaj en la vilaĝo estis konstruita kastelo en rokoka stilo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 062 |
1880 | 1 132 |
1890 | 1 037 |
1900 | 985 |
1910 | 1 021 |
1921 | 923 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 797 |
1950 | 575 |
1961 | 581 |
1970 | 511 |
1980 | 408 |
1991 | 318 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 284 |
2014 | 313 |
2016 | 302 |
2017 | 295 |
2018 | 305 |
2019 | 305 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 305 |
2021 | 304 |
2022 | 296 |
2023 | 315 |
2024 | 308 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Nové Hrady
- Mokrá Lhota
- Rybníček
Al la municipo apartenas ankaŭ bazaj setlejunuoj Roudná (domaroj Roudná kaj Dudychov) kaj Roudenské údolí.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Nový hrad
[redakti | redakti fonton]Nový hrad (Nova burgo) aŭ Boží dům estis nomo de burgo, kies apenaŭ rekoneblaj ruinoj estas sur monteto super la vilaĝo. En tridekjara milito ĝi estis de militistoj elrabita, sed ankoraŭ en la jaro 1750 ĝi estis loĝata. En la jaro 1774 grafo Jean-Antoine Harbuval de Chamaré konstruigis en la vilaĝo kastelon kaj la burgon malkonstruigis por akiri konstrumaterialon.
Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Baroka preĝejo de Sankta Jakobo la pli aĝa estis konstruita en la jaro 1724 koste de princo Jan Trautsohn pere de konstruisto O. Tatínek sur loko de origina gotika kirko. Internaj ornamoj estis finitaj en la jaro 1740. Ĝi estas ununava oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo kun sakristio, oratorio kaj ostejo kun kripto sur ambaŭ flankoj. La navo estas volbita barele kun segmentoj kaj zonoj, la ĥorejo estas subvolbita barele.
La ĉefaltaron kreis F. Pacák kaj A. Janda en la jaroj 1743 kaj 1744, la bildon pentris A. Mühl en la jaro 1896. Sur suda flanko estas tri altaroj - de Sankta Alojzo el la jaro 1765, altaro de Sankta Judaso Tadeo el la jaro 1742 kaj altaro de Sankta Anna el la komenco de 18-a jarcento. Sur maldekstra flanko estas altaro de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1741 kaj ligna predikejo el la jaro 1740. Ligna baptujo kun stana kovrilo devenas el la jaro 1761. Bildoj de Sanktaj Sebastiano, Roĥo kaj Rozalia kaj de Sankta Johano Nepomuka pilgrimanta en Stará Boleslav, ambaŭ de J. Andres el la jaro 1741. Bildojn de Kalvaria vojo kreis V. Pošík en la jaroj 1879 - 1880.
Tombejo
[redakti | redakti fonton]En tombejo estas tomboŝtonoj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. En kadavrejo estas barokaj bildoj de Ekleziaj Patroj el la jaro 1725.
Kampanilo
[redakti | redakti fonton]La kampanilo estas duetaĝa prisma konstruaĵo kun pordego de estinta tombeja enirejo el la jaro 1739.
Kapelo
[redakti | redakti fonton]Kapelo de Sankta Maria estis konstruita en la jaro 1739. Novrenesanca altaro kun statuo de Sankta Maria kaj kun relikvokestoj estas ankaŭ el la jaro 1739.
Kalvaria vojo
[redakti | redakti fonton]Kalvaria vojo kun sabloŝtonaj reliefoj gvidas al burga monteto estas el la jaro 1767. Nuntempe estas en malbona stato.
Statuoj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Johano Nepomuka kun anĝelo situas apud la preĝejo kaj estas el la jaro 1727.
- Sankta Jozefo ankaŭ el 1890
- Kruco apud vojo al Řepníky el la jaro 1818.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vido el ponto al kastelo
-
Kastelo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|