Chotěnov
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litomyšl. Pri vilaĝo en loka parto Chotěnov-Skláře de urbo Mariánské Lázně en distrikto Cheb temas artikolo Chotěnov (Mariánské Lázně).
Chotěnov | |||
municipo | |||
Kapelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Chotěnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Chotěnov | ||
- alteco | 494 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 30″ N 16° 11′ 18″ O / 49.82500 °N, 16.18833 °O (mapo) | ||
Areo | 3,99 km² (399 ha) | ||
Loĝantaro | 134 (2024) | ||
Denseco | 33,58 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578100 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Chotěnov | |||
Retpaĝo: www.chotenov.infobec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Chotěnov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 15 km okcidente de urbo Litomyšl. La municipo najbaras kun regiono Toulovcovy maštale. Vivas ĉi tie 134 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jarošov, Poříčí u Litomyšle, Nová Ves u Jarošova, Budislav, Chotovice, Makov, Vidlatá Seč kaj Desná.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nuna vilaĝo konsistas el du origine memstaraj vilaĝoj - Chotěnov kaj pli malnova Olšany. Oni povas supozi, ke potenca Slavník, sinjoro super ĉi tiu regiono, estis patro de la episkopo Sankta Adalberto, kiu dediĉis en la jaro 993 al Břevnov-monaĥejo doganon el vojo iranta trans Volšany. Skribe Olšany estas unue menciata en la jaro 1167, kiam Vyšehrad-preposto Hroznata donacis ĝin al premonstrata monaĥejo en Litomyšl. Pli malfrue la vilaĝo apartenis al la sinjorejo Nové Hrady.
Historia evoluo de regiono Nové Hrady estis influata per traceoj de mezepokaj komercaj kaj armeaj vojoj. Relative frua fondo de Olšany okazis pro kruciĝo de gravaj vojoj inter Polička kaj Vysoké Mýto kaj inter Litomyšl kaj Nové Hrady. Mezepoka komerca vojo Vojštice, poste Voštice inter Bohemio kaj Moravio gvidis trans montetoj kaj estis pli sekura ol vojo tra vastaj arbaroj. Eble pro tradicio en Olšany ankaŭ nun estas bela gastejo kun bona refreŝigado.
Chotěnov estis fondita en la duono de 14-a jarcento el tiama korto de senjoro Chotěn, de kies nomo estis derivita nomo de la vilaĝo. Tiam ĝi apartenis al vilaĝestrejo en Vidlatá Seč. Unue la vilaĝo estas rememorata en akto de episkopo el Vroclavo nomata Přeclav el Pogorella el la jaro 1347, per kiu li faris havaĵan kompenson inter episkopo el Litomyšl kaj episkopa kanonikaro. La vilaĝo tiam iĝis havaĵo de la episkopo. En la jaro 1547 Chotěnov estas nomata parto de kastela havaĵo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 353 |
1880 | 357 |
1890 | 356 |
1900 | 344 |
1910 | 366 |
1921 | 375 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 335 |
1950 | 225 |
1961 | 216 |
1970 | 188 |
1980 | 160 |
1991 | 139 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 133 |
2014 | 127 |
2016 | 125 |
2017 | 128 |
2018 | 124 |
2019 | 121 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 124 |
2021 | 123 |
2022 | 134 |
2023 | 133 |
2024 | 134 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝa katastra distrikto troviĝas protektata teritorio sub monteto Golgota kaj lageto en arbaroj Na Lhotkách. En Chotěnov troviĝas kapelo de la Plej Sankta Triunuo kaj en Olšany kapelo konsekrita al Sankta Maria Ĉielenirinta. Ambaŭ kapeloj devenas el la jaro 1890.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine