Horní Újezd (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horní Újezd |
Horní Újezd | |||
vilaĝo | |||
Horní Újezd, kapelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Horní Újezd | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Horní Újezd | ||
- alteco | 525 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 59″ N 16° 14′ 03″ O / 49.79972 °N, 16.23417 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,74 km² (774 ha) Horní Újezd u Litomyšle | ||
Loĝantaro | 420 (2024) | ||
Denseco | 54,26 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1167 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572365 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Horní Újezd (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.horniujezd.infobec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Horní Újezd situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe la ŝoseo n-ro 359 inter Litomyšl kaj Proseč, 10 km oriente de Proseč kaj 3 km okcidente de Dolní Újezd. Vivas ĉi tie 420 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Újezd, Lubná, Sebranice, Poříčí u Litomyšle kaj Desná.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tempoj ĉirkaŭ la 10-a kaj 11-a jarcentoj estis prisetlata arbarriĉa baseno de la rivero Desná kaj ekestis pluraj malgrandaj domaroj sub komuna nomo Aujezd. Post nomoj de la domaroj restis konservitaj nomoj de vilaĝpartoj de Horní Újezd kaj ankaŭ de Dolní Újezd. Origine tiuj de Horní Újezd nomiĝis iom alie:
- Čiku, Čikow, Cíkov
- Lubnischek, Lubníček, Podlubníček
- Krasínova Ves, Grasniowes, Krasnowes, Krásnoves
- Wiska, Wyska, Vísky, Víska
La unuaj mencioj pri vilaĝoj de nuna komunumo Horní Újezd estas el la jaro 1398. Unue skribe la nomo Horní Újezd (Ober Aujezd) aperas en la jaro 1548 kaj temas pri divido de Aujezd je supera Horní Újezd kaj malsupra Dolní Újezd.
En tridekjara milito Horní Újezd ege suferis. Post la milito restis en la vilaĝo nur 2 bienoj el 31 da ili. Ceteraj 29 bienoj estis forbruligitaj.
Pro bestia traktado de superularo per subuloj ekestis en Horní Újezd kaj ĉirkaŭaĵo en la jaro 1680 leviĝo de kampanuloj sub gvido de muelisto Lukáš Pakosta el estinta muelejo n-ro 10. La leviĝo estis subpremita kaj kelkaj kampanuloj ekzekutitaj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 991 |
1880 | 944 |
1890 | 898 |
1900 | 893 |
1910 | 858 |
1921 | 823 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 806 |
1950 | 606 |
1961 | 554 |
1970 | 495 |
1980 | 478 |
1991 | 440 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 437 |
2014 | 424 |
2016 | 421 |
2017 | 423 |
2018 | 410 |
2019 | 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 402 |
2021 | 393 |
2022 | 392 |
2023 | 398 |
2024 | 420 |
Domaroj
[redakti | redakti fonton]- Cíkov
- Podlubníček
- U kulturního domu
- Krásnoves
- Víska
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝparto Krásněves situas kapelo de "Leviĝo de Sankta Kruco" el la jaroj 1893 - 1894.
Monumento
[redakti | redakti fonton]En Cíkov troviĝas monumento al viktimoj de la unua mondmilito. El ĉirkaŭ 850 loĝantoj de Horní Újezd devis en la jaro 1914 soldatiĝi 169 viroj kaj dum la milito falis 34 da ili. Sur "nova lernejo" troviĝas memortabulo je naskiĝinto de Horní Újezd, ĉefleŭtenanto de ĉeĥoslovakaj legioj Jan Švec, kiu falis en la jaro 1918 en Siberio.
Groto
[redakti | redakti fonton]Groto proksime de Horní Újezd estas signifa vintra restadejo de vespertoj - rinolofo malgranda (Rhinolophus hipposideros), kiu aperas ĉi tie en nombro de 300 ekzempleroj, plu aperas ĉi tie granda mioto (Myotis myotis) kaj mioto brovoza (Myotis emarginatus). La groto estas kreita per sistemo de fendaĵoj en mezozoikaj sedimentoj.
Ceteraj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fialový pramen (Viola fonto) kun lageto kaj statuo de Sankta Maria en Cíkov.
- Fonto Barborka en valo de Lubenský rivereto
- Grupo de kvin tilioj kun sabloŝtona kruco apud vojo el Víska al Krásnoves. Ĝi rememoras malfacilajn tempojn de la tridekjara milito. Okazis ĉi tie batalo inter aŭstriaj kaj svedaj trupoj, en kiu falis multaj viroj.