Mikuleč
Mikuleč | |||
germane Nikl | |||
municipo | |||
Fajroestingsta armilejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mikuleč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Mikulečský potok | ||
Situo | Mikuleč | ||
- alteco | 495 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 48′ 40″ N 16° 25′ 52″ O / 49.81111 °N, 16.43111 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,91 km² (991 ha) Mikuleč | ||
Loĝantaro | 268 (2024) | ||
Denseco | 27,04 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 568 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578398 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Mikuleč | |||
Retpaĝo: www.obecmikulec.net | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Mikuleč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km nordokcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 268 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Čistá, Kukle, Opatovec kaj Janov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekesto de la vilaĝo estis ligita kun epoko de tiel nomata granda koloniigo, kiun en la regiono Litomyšl faris premonstrata monaĥejo. Tiam en la ĉeĥan teritorion venadis germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio pri Mikuleč, origine Nikols, Niklolcz, germane Nikl, verŝajne laŭ la nomo de koloniisto Mikuláš - Nikolaus, en historia dokumento estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis asignita al la episkopo de Litomyšl.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 951 |
1880 | 944 |
1890 | 940 |
1900 | 936 |
1910 | 851 |
1921 | 761 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 659 |
1950 | 375 |
1961 | 325 |
1970 | 309 |
1980 | 255 |
1991 | 193 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 230 |
2014 | 224 |
2016 | 236 |
2017 | 232 |
2018 | 235 |
2019 | 237 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 244 |
2021 | 272 |
2022 | 267 |
2023 | 271 |
2024 | 268 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sankta Georgo, origine gotika el la duono de 14-a jarcento, situas en la tombejo sur monteto sur norda rando de la vilaĝo. Ĝi estis en la dua duono de la 18-a jarcento rekonstruita malfrubaroke. La preĝejo estas ununava, oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj sakristio sur norda flanko. Super la okcidenta fronto estas pinjono kun prisma tureto. La fenestroj estas oblongaj duoncirkle fermitaj. La presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj barele kun segmentoj, la navo estas platplafona. En la jaro 1900 estis la preĝejo ekipita, fare de artistoj K.Rašek, K. Záhorský kaj Joža per muraj pentraĵoj de Sankta Georgo, Sankta Adalberto kaj de Sankta Venceslao laŭ kartonoj de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš, kiu la murajn pentraĵojn ankaŭ mem signis. La preĝeja ekipaĵo estas novtempa.
Pluaj memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Secesa paroĥestrejo
- Vilaĝestrejo
- Monumento al viktimoj de la Unua Mondmilito el Mikuleč kaj Kukle el la jaro 1931
- Sur tombejo kelkaj tombaj monumentoj el la 19-a jarcento
- Restoj de ŝtona kruco apud ŝoseo al Svitavy el la jaro 1888
- Fera krucifikso sur ŝtona soklo proksime de la tombejo
- Fera krucifikso sur ŝtona soklo kun reliefo de kranio kaj germana surskribo situanta en centro de la tombejo
Tombeja mistero
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1932 malkovris laboristoj dum rekonstruo de kadavrejo en Mikuleč strange entombigitajn mortintojn, kiuj kvazaŭ havus kunligitajn manojn kaj rondan truon meze de la frunto. Per esploro de la kazo estis komisiita arĥeologo prof. Červinka el Prago, kiu ankoraŭ petis helpon de viena profesoro Häller. Sed iliaj opinioj ne estis identaj. Prof. Häller opiniis, ke temas pri viktimoj de la Tridekjara Milito, prof. Červinka parolis pri viktimoj de inkvizicio kun "sorĉistinoj kaj sangosuĉantoj". Al teorio de prof. Červinka kliniĝis ankaŭ plua arĥeologo Petr Černý. Profesoro Häller en marto de la jaro 1936 en sia loĝejo en Vieno subite mortis. En lia vizaĝo spegulis teruro kaj timego. El lia laborejo mistere malaperis esplorataj kranioj el la tombejo en Mikuleč. Ĉe similaj cirkonstancoj mortis unu monaton pli malfrue ankaŭ profesoro Červinka. Simila sorto trafis eĉ ankaŭ arĥeologon Petr Černý, kiu mortis en junio 1947.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.