Oldřiš
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Polička. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Oldřiš (apartigilo).
Oldřiš | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Oldřiš | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Rivero | Černý potok | ||
Situo | Oldřiš | ||
- alteco | 575 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 43′ 52″ N 16° 11′ 18″ O / 49.73111 °N, 16.18833 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,68 km² (1 268 ha) Oldřiš u Poličky | ||
Loĝantaro | 664 (2024) | ||
Denseco | 52,37 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1110 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 82 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578479 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Oldřiš | |||
Retpaĝo: www.oldris.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Oldřiš situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 8 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 664 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubná, Borová, Kamenec u Poličky, Telecí, Široký Důl kaj Sádek.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni supozas fondon de la vilaĝo je ordono de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a nelonge post fondo de la reĝa urbo Polička (1265) fare de fondinto Konrád el Levendorf. La nomo de la vilaĝo estas onidire derivita de la nomo de princo Oldřich. Oldřiš estas skribe menciita de historiisto Kosmas jam en la jaro 1110.
Historio kaj nuntempa vivo de la vilaĝo estas ligita kun apuda Borová kun kiu ĝi pasinte kreis unu tutaĵon. De la jaro 1349 tiama Oldřiš komencis dividiĝi je la okcidenta parto, nuna Borová, kaj orienta parto, nuna Oldřiš.
En la jaro 1474 la urbo Polička aĉetis vilaĝon Oldřiš. En la jaro 1547 loĝantoj el Oldřiš ĉeestis rezistan movadon kontraŭ la reĝo Ferdinando. En tempo de perforta rekatoligado en la 18-a jarcento estis rezisto de ĉi tieaj evangelianoj tiel forta, ke ĝi kulminis per ekzekuto de tri loĝantoj. Sinjora grundo en la vilaĝo estis herede dividita al la kampuloj dum regado de Maria Tereza en la jaro 1778. Nur en la jaro 1888 estis en Oldřiš fondita triklasa lernejo kaj en la jaro 1897 estis en la vilaĝo establita haltejo de nova fervoja linio Svitavy - Polička - Skuteč.
Regiono ĉirkaŭ la vilaĝo kaj Oldřiš mem inspiris kelkajn artistojn, ekzemple verkistinon Teréza Nováková aŭ komponiston Bohuslav Martinů
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 160 |
1880 | 1 139 |
1890 | 1 049 |
1900 | 1 027 |
1910 | 1 072 |
1921 | 1 019 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 026 |
1950 | 790 |
1961 | 783 |
1970 | 726 |
1980 | 703 |
1991 | 653 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 680 |
2014 | 649 |
2016 | 665 |
2017 | 662 |
2018 | 653 |
2019 | 655 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 655 |
2021 | 603 |
2022 | 639 |
2023 | 653 |
2024 | 664 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Oldřiš – domo n-ro 28
-
Oldřiš – domo n-ro 27
-
Oldřiš – domo n-ro 1
-
Oldřiš – lernejo