Saltu al enhavo

Kostěnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostěnice
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kostěnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Kostěnický potok
Situo Kostěnice
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 21″ N 15° 54′ 10″ O / 50.00583 °N, 15.90278 °O / 50.00583; 15.90278 (mapo)
Katastro 5,75 km² (575 ha) Kostěnice
Loĝantaro 574 (2024)
Denseco 99,83 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1398
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575232
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kostěnice
Retpaĝo: www.kostenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Kostěnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Loučná, ĉe ŝoseo inter Dašice kaj Hrochův Týnec, 2 km sude de urbo Dašice, 11 km oriente de urbo Pardubice. Vivas ĉi tie 574 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Moravany, Dašice, Pardubice, Dvakačovice kaj Úhřetická Lhota.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kostěnice ekestis kiel vilaĝo huba sur strata plano. En ĉi tiu tipo de vilaĝo bienoj situis sur ambaŭ flankoj de la rivereto kaj ĉe apuda vojo ofte kun vilaĝplaco. Ĉiu bieno havis malantaŭe siajn kampojn. Tia estis ankaŭ Kostěnice. Tero ĉi tie estis sableca, suferis per sekeco kaj produktado estis malabunda. Pro tio Kostěnice estis relative malriĉa vilaĝo. Historio de Kostěnice estis ĉiam kunigita kun proksima Dašice, ĉar ĝi apartenis al senjorejo Dašice.

La unua mencio pri vilaĝo Kostěnice estas el la jaro 1398, kiam Budiš el Dašice vendis sian havaĵon en Dašice kaj Kostěnice al Boček el Kunštát. Komence de la 16-a jarcento aĉetis Dašice kaj Kostěnice Vilém el Pernštejn kaj alligis ĝin al la senjorejo Pardubice. Proksime de Kostěnice estis fonditaj kelkaj fiŝlagoj, nome Bahenec, Kozlovec, Bělečko kaj Moravanský (tiutempe nomata Husojedský). Ĉiuj kvar fiŝlagoj estis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj resekigitaj.

Tridekjara milito kruele influis ankaŭ la vivon en Kostěnice. Katastrofo okazigis ĉefe militiro de sveda armeo de Vysoké Mýto al Pardubice en oktobro de la jaro 1645. Loĝantaro suferis ankaŭ post la milito, ĉefe per religia premo, rekatoligado, germanigo kaj alta impostado.

De mezepoko Kostěnice apartenis al paroĥejo Dašice kaj infanoj vizitis tie paroĥejan lernejon, poste vizitis lernejon en Hostovice. De la jaro 1842 instruado estis en la vilaĝo, komence en privataj domoj. En la jaro 1853 oni konstruis novan lernejon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869464
1880559
1890508
1900501
1910503
1921551
JaroLoĝantoj
1930559
1950495
1961498
1970495
1980512
1991504
JaroLoĝantoj
2001518
2014539
2016530
2017546
2018544
2019550
JaroLoĝantoj
2020550
2021547
2022559
2023565
2024574

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]